— Jam decidita. Ja eksidu, Teodoro Vikentiĉ, vi laciĝos stari. Des pli en tia tempo. Ĉu vi parolis kun la ŝtatsekureca sekcio de Lodejnoe Pole?
— Plurfoje.
— Ĉu ili finis kolektadon de fragmentoj?
— En momento de la lasta interparolo — tio estis je la dudek unua kaj nul du…
Ĝuste kiam mi kaj Stanjo, intermurmurante, estis malleviĝantaj en la salonon.
— …ne finis. Estas tro multe da malgrandaj fragmentoj, la grundon foje necesas laŭlitere kribri. Kaj tie ankoraŭ estas riveretoj, marĉoj…
— Bone. Tio estas, malbone, certe, sed pli vaste ol pantalono ne eblas paŝi. Morgaŭ matene necesas komunikiĝi kun iu el projektestroj kaj ekscii takte: ĉu ne povus, diablo prenu, la motoro mem doni tian efekton. Nu, almenaŭ unu ŝanco el miliono — eble io subite forbrulis tie, trovarmiĝis, malkontaktiĝis…
— Lamsdorf jam komunikiĝis. Profesoro Efraimson el la katedro de gravitmeĥaniko ĵuris, ke tio estas absolute ekskludenda.
— Sciencistaj kapoj estas saĝaj, Teodoro Vikentiĉ, sed kvadrataj. Ĉi tie necesas praktikulo. Ho! Mi mem komunikiĝos kun la Kramatora gravitmotora, tie oni min devas memori, ni konversacios neoficiale. Plue. Necesas sendi unu aŭ du niajn ekspertojn por skrupula esploro de la fragmentoj. Ili trovu restaĵojn de la mino. Kies mino? Kia? Kiel konstruita? Se ili tiujn restaĵojn tute ne trovos, ili almenaŭ kalkulu, kian karakteron havis la eksplodo, kian forton… Kaj — urĝe! Kaj ĉiujn fragmentojn — al ni, ĉi tien. Kun ili ni umados, mi pensas, ne unu kaj ne du fojojn.
— Komprenite.
— Morgaŭ mi elflugos al Tjuratamo. Tie oni ion interesan jam trovis, mi tiel komprenis Lamsdorf-on, sed ĉio ĉi estas «difektita telefono».
— Kiun vi volus preni?
Mi silentis iom.
— Tute mi stultiĝis en la sudo. Jungas ĉaron antaŭ ĉevalo.[27]
Ni skizu rondon de personoj, partoprenontaj en la afero. Kaj krom ili jam estu neniu. Havu ni, ni diru, kvar grupojn. Vi estas mia anstataŭanto, kaj plu estos tiu; mi kaj vi membros neniun grupon. Ĝenerala gvidado, tiel ni diru. Grupo «Az»:[28] ekspertoj, cerba centro. Fakulo pri gravitmeĥaniko, fakulo pri eksplodaj aparatoj kaj… jen kio ankoraŭ. Fakulo pri ŝanĝitaj statoj de psiĥo.La brovoj de Kurakin iomete tremeris.
— Kio estas tio?
— Verdire, mi mem ne tre bone scias. Serĉu inter kuracistoj-narkologoj, eble… Iu, kiu komprenas pri afekciaj agoj, pri hipnoprogramado, jen! Tio estas eĉ pli bona.
— Komprenite, — kun dubo diris Kurakin.
— Tri homoj. Grupo «Buki»[29]
— ni diru, ankaŭ tri homoj. Ilia sorto estu fosi en arkivoj, sliparoj, forblovi, kiam necesos, polvon de pasintaj jaroj. Grupo «Vedi»[30] — ordinaraj detektivoj. Nu, ne ordinaraj, certe, sed pli bonaj. Mi pensas, ke por ni oni aranĝos «liberan vojon», donos ĉiujn, kiujn ni petos. Kvar homoj. Kaj grupo «Dobro»[31] — ni diru, ses homoj. Nia gardo. Kaj sur iliajn ŝultrojn falos, okaze de bezono, perforta interagado kun kontraŭulo.Mi intence preterlasis la kvaran literon de la alfabeto. En similaj okazoj mi ĉiam agis tiel. La nomo mem rememorigu al niaj batalistoj pri la celo, pri la senco de ilia agado. Ja scias mi — kun pistolo en la manoj, sub kugloj, estas tre facile fali en sensencan malamegon. Estis precedencoj.
— Prilaboru la liston laŭnome, Teodoro Vikentiĉ. Kaj mi rigardos. Ĉu horo al vi sufiĉos?
— Mi provos.
— Provu. Mi estos ĉi tie.
— Permesu foriri.
— Jes, certe. Nun ne estas tempo por formalaĵoj.
La pordo malfermiĝis post li, kaj denove kvazaŭ oni ŝovis en ĉiun orelon po tuta bulo da vato. La okuloj brulis. Kaj komencis dolori la kapo — io pulsis ĉu en la nuko, ĉu en la verto. Plej verŝajne, en ambaŭ. Malantaŭ la fenestroj ne heliĝis, kvankam jam proksimiĝis la kvara horo. Kiel ofte okazas, anstataŭ blankaj noktoj la naturo donis al ni nigrajn nubojn.
Mi jam tre deziris telefoni al Liza. Kaj al Stanjo. Al ambaŭ. Simple ekscii, kiel ili fartas. Ne, eble, unue al Stanjo. Pri ŝi mi maltrankvilis pli, ŝi povus malvarmumi en la flughaveno.
Kion mi tiam diraĉis al la caro, pri malfacilaĵoj, kiujn suferas matematikistoj dum solvado de taskoj pri pluraj korpoj? Jen vere. Pluraj korpoj.
Ne, je tiu horo telefoni hejmen — ĉu en tiun, ĉu en la alian — estas nepenseble. Kaj mi telefonis al la sekcio de Lodejnoe Pole — ja tie sendube iu ne dormas.
Tie oni vere ne dormis, eĉ pli, estis atendantaj telefonvokon el la ĉefurbo. Kolektado de fragmentoj de la katastrofo estis ĉesigita je la dudek tria kaj kvardek sep. Tion, kion oni ne trovis, jam trovos neniu, eble nur hazarde — pluvas, la grundo malsekiĝis, marĉoj ŝvelis. Ĉio, kion oni sukcesis trovi, kun maksimuma gardemo estas stokita sub tegmento, en la akceptejo de la sekcio kaj sur la ŝtuparo. La Lodejno-Pole-anoj mem eĉ ne penis iel analizi la trovaĵojn, timante ion preterlasi aŭ neintence ŝanĝi. Mi aprobis kaj diris, ke ne pli poste ol tagmezo venos la ekspertoj.