— Nu jes, nu jes. Kiam vi reprezentis nin en la ŝtata komisiono pri la averio en la Kramatorska gravitmotora uzino. Mi memoras, certe, — li ekfrapadis sin per la montrofingro laŭ la vangoharaĵoj, poste denove ektiris la maldekstran al la ŝultro. — La kuracisto, du gardaj oficiroj kaj du pilotoj, ĉiuj homoj estas niaj, kontrolitaj, konstantaj, estis dum pluraj jaroj kun la carido…
— Ĉu neniu saviĝis? — stulte demandis mi. Ankoraŭ vivis iu freneza espero, malgraŭ ĉio aŭdita. Ivano Volfoviĉ eĉ grakis. Ofendite strabis al mi. Ekstaris, kunmetis la manojn malantaŭ la dorso, kaj ekiris diagonale laŭ la kabineto. Knaretis la pargeto sub eluzita tapiŝo.
— Kara mia, — sufere ekkriis la generalo, haltinte apud la tablo, — ili ja de tri verstoj faladis! De tri verstoj! Komprenu do!
Kun bruo eltirinte unu el la kestoj, li prenis staketon da fotoj kaj revenis al mi.
— Jen rigardu la rompaĵojn! Aerfotoj…
Jes. Mi rapide trarigardis la fotojn. Vere. Per iuj fragmentoj tero estis plugita je kvin metroj profunde.
— La disĵeteco de la rompaĵoj proksimas al elipsa, je unu versto kaj duono laŭ la granda akso. Kaj ili ja ne simple faladis, ja okazis eksplodo, kara mia! La tuta motora sekcio estis detruita!
— Ĉu mino kun horloĝa meĥanismo aŭ simple kunigita kun iu manovro? Ekzemple, je unua movo de alerono — ekfunkci…
— Aĥ, kara mia, — suspirinte, Lamsdorf forprenis de mi la fotojn kaj, ebenigante la staketon, kvazaŭ kartaron, kelkfoje frapis ĝian eĝon je malfermita manplato. — Ĉu eblas nun kompreni? Tamen, la rompaĵoj, certe, estos ankoraŭ skrupule esploritaj. Sed, dirante honeste, ĉu tio tiel gravas?
— Gravus difini por komenco, kia estis la mino, kies produkto, ekzemple.
— Jen, ĝuste vi okupiĝu… Oĥ, kio do mi, idioto maljuna! — subite ekvigliĝis li. Svingante per la staketo, kvazaŭ per aldona naĝilo-akcelilo, li preskaŭ saltante revenis al la tablo, levis parolilon de unu el la telefonoj kaj rapide klakumis triciferan numeron. Do, la internan.
— Lamsdorf vokas, kiel vi ordonis, — balbutis li kulpe. — Jes, venis nia princo, jam antaŭ dudek minutoj. Mi enkondukas lin en la aferon poiomete. Jes, ni atendas.
Li surmetis la parolilon kaj suspiris faciligite.
— Nu, kion ankoraŭ pri tio… Eksplodis ili jam alflugante, nemalproksime de Lodejnoje Pole ili estis disĵetitaj. Post ses minutoj ili devis malkroĉiĝi de la gravita tiro kaj transiri al la aerodinamika reĝimo… Do, pri aleronoj, aŭ pri kio vi deziris — ne konvenas, Aleksandro Lvoviĉ. Aliflanke — ankaŭ en Tjuratamo oni jam iomete trovis. De la momento de antaŭfluga teĥnika kontrolo ĝis la momento de la starto — tio estas intervalo je dudek minutoj — al la ŝipo teorie havis alireblon kvar homoj. Ĉiuj estas aerodromaj teĥnikistoj, homoj ne hazardaj. Unu estis ekskludita tuj — teorie li havis alireblon, sed tiun eblon, se eblas tiel diri, ne uzis — laboris en alia loko. Tio estas konfirmita samtempe de kvin atestantoj. Dum la tuta mateno li finriparadis post ĝenerala riparo lokan serĉan avieton. Kio koncernas tri ceterajn…
Mole malfermiĝis pordo en fino de la kabineto. Ne tiu, tra kiu oni enlasis min. Eniris nealta, tre rekte tenanta sin, tre pala homo en civila, funebra vestaĵo; en profundo de liaj okuloj glaciiĝis silenta doloro. Mi abrupte ekstaris, penis klaki per la kalkanumoj de la plaŭdantaj ŝuoj. Ĝislarme mi hontis pri mia maldeca ripoza vestaĵo.
— Saluton, princo, — mallaŭte diris la enirinto, etendante al mi la manon. Mi gardeme premis ĝin. La koro doloris pro kompato.
— Siro,[25]
— diris mi, — hodiaŭ kune kun vi funebras tuta Rusio.— Tio estas perdo por tuta Rusio, ne nur por mi, — aŭdiĝis nelaŭta respondo. — Aleks estis talenta kaj bonkora knabo, via samnomulo, princo…
— Jes, Siro, — nenion alian mi trovis por respondo.
— Ivano Volfoviĉ, — diris la imperiestro, iomete turniĝinte al Lamsdorf, — ĉu vi permesos al mi kaj Aleksandro Lvoviĉ resti solaj dum duonhoro?
— Sendube, via cara moŝto. Ĉu mi eliru?
— Ne necesas, — la imperiestro ridetis per solaj lipoj. La okuloj tutegale restis, kiel de batita hundo. — Ni uzos vian malantaŭan akceptejon, — kaj li faris al mi invitan geston al la pordo, tra kiu li eniris antaŭ minuto.
Tie okazis prokrasteto; li tralasis min antaŭen — mi, konfuziĝinte, preskaŭ stumblis. Li milde prenis min je la kubuto kaj insiste puŝis en la pordon unua.
En tiu ĉi ĉambro mi neniam estis. Ĝi ŝajnis negranda — estis pli ĉeleto, ol ĉambro; malklare flagretis laŭ la muroj vitrizitaj bretaroj kun libroj; en la angulo, malproksima de la kovrita per kurtenoj, tremigata de la pluvo fenestro, staris malalta ronda tableto kun du molaj foteloj kaj orfa, virge pura cindrujo meze. Lampo, mediteme klininte super la tableto sian kloŝon, ĵetis malsupren flavan faskon de kaŝiga lumo. La imperiestro okupis unu el la foteloj, per gesto proponis al mi eksidi en la alia. Li silentis iom, kolektante pensojn. Prenis el la pantalona poŝo pezan arĝentan cigaredujon, malfermis kaj proponis al mi.
— Fumu, princo, mi petas.