Fumi mi ne deziris, sed rifuzi estus sentakte. Mi prenis, ankaŭ li prenis; kaŝinte la cigaredujon, li proponis al mi fajron. Ekfumis mem. Liaj fingroj tremetis. Li alŝovis la cindrujon — pli proksime al mi, ol al si.
— Ĉu bonfartas princino Elizabeta Nikolavna? — subite demandis li.
— Dankon, Siro, bone, danke al dio.[26]
— Kaj la filino… Paŭlinjo, se mi ne eraras?
— Vi ne eraras, Siro. Mi estas bonstata.
— Ĉu vi ankoraŭ ne informis ilin pri via reveno el Tifliso?
— Mi ne sukcesis, Siro.
— Eble, dume ne necesas por ajna okazo… A! — kun ĉagreno pri si mem li svingis per la mano kun la cigaredo kaj rompis la frazon. — Tio estas ne mia afero. Kiel pli bone atingi sukceson, pensu vi, profesiuloj, — li silentetis. — Mi proponis, ke vi, princo, estru la enketon, pro kelkaj rezonoj, mi ilin malkovros iom pli poste. Kaj dume…
Li profunde enspiris fumon, penseme rigardante al mia vizaĝo per konveksaj, tristaj okuloj. Tra luma konuso super la tableto, dormeme ŝanĝante formojn, vojaĝis fumaj ameboj.
— Diru, princo. Vi ja estas komunisto?
— Mi havas tian honoron, Siro.
— Ĉu donas via kredo al vi kontentecon?
— Jes.
— Ĉu ĝi donas al vi fortojn por vivo?
— Donas, Siro.
— Kiel vi rilatas al aliaj konfesioj?
— Kun maksimuma bonkoreco. Ni opinias, ke sen kredo je iu valoro, supera rilate de la propra persono, homo ankoraŭ ne meritas nomon de homo, li estas nur treege ruza kaj tre vorema besto. Eĉ pli, ju pli multenombraj estas kredoj, des pli diversa kaj riĉa estas paletro de la Homaro. Estas alia afero — kiel tiu supera valoro influas ilian konduton. Se kredo je via dio, je via popolo, je via komunismo aŭ je ankoraŭ io sublimas vin, donas fortojn tutanime donaci kaj pardoni — estu glora via dio, via popolo, via komunismo. Sed se la kredo tiel malsuperigas vin, ke igas vin perforti kaj forpreni — nur groŝon kostas via dio, via popolo, via komunismo.
— Jes, digne. Ĉu ne tro ĝenos vin en malmultaj vortoj rakonti al mi, en kio, propre, konsistas via instruo?
Por tio mi neniel estis preta. Mi devis serioze alsuĉiĝi al la cigaredo, poste nehaste forskui en la cindrujon neĝblankan cindron.
— Siro, mi estas ne teoriisto, ne skolasto…
— Vi estas bonega laboranto kaj sendube fidela al Rusio homo — tio sufiĉas. Rezonadoj de teologoj min ĉiam tre malmulte interesis, senrilate al ilia konfesia aparteno. Teoriumi eblas longe, se teorio estas via profesio; sed en ĉiutaga korbatado ajna kredo redukteblas al kelkaj simplaj kaj plej gravaj vortoj. Mi aŭskultas, princo.
Mi ankoraŭ prokrastis, serĉante vortojn. Li rigardis kuraĝige.