Читаем Gravitavio «Carido» полностью

— …Do, por mi estas senduba, ke ni renkontis treege rapidan, tute novan, aŭ, almenaŭ nenie antaŭe registritan manieron de krimcela influo al homa psiĥo. Mi ne ekskludas tion, ke kun similaj okazoj nia, kaj eĉ la monda praktiko jam renkontiĝis, sed ne sukcesis ilin identigi, ĉar, kiel vi vidas, identigado ĉi tie estas treege malfacila. La influita objekto ne robotiĝas. Li plene konscias sin, li konservas bazajn trajtojn de sia karaktero — sed konduta reago de tiuj trajtoj terure misformiĝas. Kaj, aldone, se juĝi laŭ la okazo kun mortinta Kislenko, baldaŭ post plenumo de krima ago la influita objekto mortas pro io simila al cerba inflamo, kaŭzita de psiĥa ŝoko. La ŝokon, siavice, kaŭzas, kiom eblas juĝi, kreskantaj spasmaj osciloj de la psiĥo inter du ĝeneralaj variantoj de konduto. Esence, ekde momento de apero de tiuj osciloj la homo estas destinita al morto — ambaŭ variantoj estas kondiĉitaj de la plej esencaj karakterizaĵoj de lia egoo, kaj samtempe ili ne nur estas reciproke ekskludaj, sed eĉ pli, el pozicio de ĉiu el ili la alternativa varianto estas abomena, humiliga, atestas pri plena morala degenero de egoo, pri plena socia degradiĝo.

— Eble, tio tamen estas ia malsano? — demandis Lamsdorf. Malgaja, li sidis trans tablo kontraŭ mi, apogante la kapon per la manoj. Tra fendoj inter la fingroj ridinde kaj kompatinde hirtiĝis liaj famaj vangoharoj.

— La fakuloj kredigas, ke ne, — respondis mi.

— Mistera afero, sinjoroj, — diris el sur divano la ministro. Li sidis en angulo, metinte la kruron sur alian kruron, kaj estis ekfumanta pipon. Samkiel mi antaŭ tagnokto, li venis al la ministrejo rekte el aerodromo — pro la katastrofo de «Carido» li devis ĉifi programon de lastaj tagoj de sia Aŭstralia vojaĝo — kaj li same estis vestita ne oficiale. — Mistera kaj timiga. Ĉu kontaktojn de Kislenko vi jam esploris?

— Mi lasis homojn en Tjuratamo, — respondis mi. — Kun kazaĥaj kolegoj ili esploros lastajn tagojn de la vivo de Kislenko laŭ minutoj, estu certa. Kaj samtempe mi ne tre kredas, ke tio ion donos.

— Kial? — levis la brovojn la ministro.

— Kislenko vivis simple, malfermite. Hejmo — laboro, laboro — hejmo… Kaj ankaŭ tablo en korto — domeno kaj damludo. Hazardaj homoj en Tjuratamo praktike ne ekzistas.

— Sed iu ja ĝin prilaboris?

Mi kuntiris la ŝultrojn.

— Iu prilaboris.

— Kiel vi interpretas tiun frazon… e-e… — la ministro prenis kunpinglitajn paĝojn de kuŝanta apud li sur la divano raporto; pli firme preminte la pipon en la buŝangulo, per libera mano li elprenis el surbrusta poŝo okulvitrojn kun rompitaj arketoj kaj alportis al la okuloj: — «Bedaŭrinde, lin mem mi jam ne atingos»?

— Mi timas, ke same, kiel vi, Anatolo Feofilaktoviĉ, — penante paroli senemocie, respondis mi. — Atentante, aldone al ĉio cetera, la fakton de kripligo de la legitimiloj, atestantan pri subite riveliĝinta patologia malamego al la cara familio kaj ties simbolaro, mi inklinas opinii, ke per tiu frazo Kislenko esprimis bedaŭron pri neeblo plenumi terorisman agon rilate de lia imperiestra moŝto.

— Dio savu kaj absolvu nin! — timigite balbutis Lamsdorf kaj faris krucosignon.

— Ĉu vi opinias, kolonelo, ke ni devas plifortigi gardadon de la dinastianoj?

Mi kun dubo balancis la kapon.

— Eĉ la plej etan spuron de sisteme funkcianta organizo ni ne trovis.

— Vi trovos, sed estos jam malfrue! — ekkriis Lamsdorf.

— Aliflanke, — respondis al si mem la ministro, mediteme spireginte per la pipo, — kia, je diablo, povas esti plifortigo de gardado, se plej kontrolita homo povas jen tiel freneziĝi senkaŭze kaj elpafi al la imperiestro tutan ŝargilon…

— Vi, ekzemple, — sufloris mi.

Li silente ekrigardis al mi.

— Vi, homo decidema kaj principema, aktive ŝatanta justecon, samtempe arda patrioto de via patra Kurska gubernio, — klarigis mi, — subite rimarkis, ke lasta el la aprobitaj de Dumo kaj konsentitaj de la imperiestro ukazoj iel limigas rajtojn de Kurskaj kamparanoj. Nu, ekzemple, vica elektrolinio trairos ne tra Kursko, sed tra Belgorodo, kaj en Belgorodaj vilaĝoj elektroenergio kostos je duonkopeko malpli. Gvidata de via principemo, simple bolante pro indigno, vi dum la plej baldaŭa aŭdienco alvenas la imperiestron kaj, manpreminte, silente sendas eksplodan kuglon en lian ventron.

— Kion vi diras, princo! — indigne ekvigliĝis Lamsdorf.

— Pardonu, Ivano Volfoviĉ, tio ne estas preparitaĵo, mi improvizas. Sed tio, kiel al mi ŝajnas, estas tre bona ekzemplo de tio, kio okazis al Kislenko.

— Jes, jenaj aferoj, — post paŭzo diris la ministro, kaj, grakĝemante, kun peno ekstaris. Ekiris laŭ la kabineto — malrapide, iom ŝanceliĝante. Verŝajne, li tro sidis en seĝo de avio Kanbero — Peterburgo. — La aferoj bonas, kiel fulgo blankas…[41]

Lamsdorf konsternite balancis la kapon.

La ministro dum ioma tempo paŝadis tien-reen, de tempo al tempo ellasante per la pipo grizviolajn nubetojn de aroma, miela fumo. Poste li haltis antaŭ mi. Mi ekstaris.

— Ja sidu vi…

Tiam mi permesis al mi sidi.

— Mi ja sidi jam ne povas, je Dio… Kion vi intencas fari plu?

Перейти на страницу:

Похожие книги