Читаем Gravitavio «Carido» полностью

Esence, tiuj ĉi radaj benzinaj aŭtaĉoj jam estas anakronismo. Jam dum longa tempo oni ellaboradas projektojn pri konvertado de individua transporto al gravita tirado, same kiel ĉe aeraj ŝipoj — ne necesas vojoj, ne necesas benzino, ne estas bruo, ne estas eliggasoj, rapido laŭ ajna malfermita spaco estos tricent, eĉ kvarcent verstojn hore. Sed tio postulos plenan anstataŭigon de la tuta aŭtaro — unue; treege malfaciligos vojregadon — due; krome, aŭtaj kaj vojaj magnatoj rezistas, kiel tricent spartanoj — trie; nu, kaj kvare — necesos minimume kvinoble plidensigi la reton de orbitaj gravitiloj. Ankaŭ tio kostas multe kaj postulas multajn klopodojn. Kaj dume ni veturas, odoraĉas, bruligas altvaloran nafton, likas tra kapilaroj de vojoj.

Apud Inĝeniera Kastelo mi turnis al Fontanka kaj laŭ la kajo ekveturis pli rapide.

Kiom mi komprenis, antaŭ kvar jaroj ŝi havis tute frenezan amon kun tiu Kwiatkowski. Rekte ŝi ne rakontis, sed laŭ preteraj mencioj, kaj eĉ simple konante ŝin, eblis diveni. Du ĉambroj! Kaj kiom da litoj? Kvankam en la manĝoĉambro staras malnova otomano. Aŭ ŝi sternos al li sur apudporda tapiŝeto?

Ie tute proksime, maldekstre, freneze ekhurlis sonsignalo kaj ekjelpis bremsoj. Grandega ombro de buso, tremante, pendis iom super mia aŭteto kaj tuj malaperis malproksime.

Fu, diable. Evidentiĝis, ke mi traveturis sub ruĝa lumo kaj eĉ ne rimarkis. Tio nomiĝas — dio savis.

Bone. Mi ekkoleris kontraŭ mi mem. Ja kiu mi estas? Eble, ŝi nun havas lastan eblon reveni al tiu, kiun ŝi ĝis nun amas?

Ĝenerale, kiam mi estis ekscianta, ke al tiu aŭ alia homo Stanjo bone rilatas aŭ, des pli, iam lin amis, tiu homo tuj kreskis en miaj okuloj. Eĉ ne vidinte lin, mi komencis rilati al li iel… amikece, eble; mi komencis lin pli estimi. Mi ne scias, kial. Eble, subkonscie laboris logiko: ja ne senkaŭze ŝi lin amis. Eble, tio estis io parenca al tio, kiel diris en Saguramo Stanjo pri Liza kaj Paŭlinjo, mi jam ne scias, ĉu sincere aŭ nur dezirante plezurigi min — ho, se sincere! — «ja parencaj homoj». Simple mi nun freneziĝis, ĉar tro neatendite tio okazis. Mi tro nervoziĝis dum lastaj tagnoktoj, kaj pri Stanjo maltrankvilis — jen ŝi preskaŭ nudpieda paŝadas laŭ malvarmaj flakoj, jen ne respondas nokte… kaj ĝenerale ŝi malproksimiĝas…

Necesus legi dum libera tempo, kion tiu Kwiatkowski verkas. Ekzistas, verŝajne, tradukoj en la rusan.

Sed kie ĝi estas, tiu libera tempo?

Publikigu li ŝin en sia Lodzo… Kaj monon pagu pli…

Sed la animo estis peza. Malgaja.

Unue mi veturis al la flughaveno kaj prenis restintajn en la deponejo du apetitajn botelojn da «Aragvo»,[42] kiujn donacis al ni por adiaŭo Iraklo. Mi ilin de ĉi tie eĉ ne prenis antaŭe — sciis, ke ili necesos al mi kaj Stanjo. Jen, ili necesas.

Mi veturis reen.

Ho dio, nu certe, ŝi estas malfeliĉa kun mi, por ŝi tio estas humiliga, por ŝi tio estas malofta… ŝi estu feliĉa sen mi. Mi deziras, ke — al — ŝi — estu — bone!

Sed la animo estis peza.

La plej proksima al ŝia hejmo supermarkto — stulta vorto, mi ĝin malamas, sed ĝi enradikiĝis, kaj eĉ rusan analogon nun ne eblas trovi; tamen, kiel tion demandis, ŝajne, ankoraŭ Ĵukovskij:[43] por kio ni bezonas fremdan vorton «kolono», se estas belega rusa vorto «fosto»? — estis la Torĵoka. Mi traveturis sub fenestroj de Stanjo, preteris pontojn kaj parkis la aŭton.

Mi ĝojis almenaŭ ion fari por ŝi.

Rabobeste kaj fiere mi rulis mian kradan ĉareton laŭ senhoma labirinto inter brilantaj magazentabloj, plukante de ili retsakojn kun elitaj, pure lavitaj terpomoj el Polesje, paketojn kun Poltavaj brustaĵoj kaj femurpecoj, kun Astraĥanaj fiŝaĵoj, vazojn kun Muromaj peklitaj kukumoj kaj Valdajaj peklitaj fungoj, danaj marinitaj petromizoj kaj ĉinaj salaj spicoj, Kamĉatkaj kraboj kaj Hokajdaj kalmaroj, feste kolorigitajn skatolojn de Konstantinopolaj ĉokoladaj sortimentoj kaj Lubekaj marcipanoj, sunajn faskojn de Marokaj oranĝoj kaj pezajn, lilajn grapolojn de taĝika vinbero. Per tio, kion mi prenis, eblis kvin malsatajn amantojn manĝigi ĝis dispepsio. Al ŝi sufiĉos por du semajnoj. Kaj ie sur fundo de torento de senordaj pensoj batiĝis: ŝi nur provu redoni al mi monon pro tio ĉi… nur provu… ŝi tutegale tiom ne havas.

Al mi mem apenaŭ sufiĉis.

— … Saĉjo, vi freneziĝis! — ekkriis ŝi, apenaŭ malferminte la pordon. Ŝi estis freŝa, ripozinta, evidente ŝi ĵus banis sin; pezaj nigraj haroj estis ĉirkaŭligitaj per ĉarma rubandeto; facila malfermita bluzo preskaŭ malkovris la bruston; mallonga jupeto tegis ŝin. Transformiĝis virino, atendas gaston. Eĉ estas strange, ke ŝi min rekonis — en amaso da pakaĵoj mi tute perdiĝis, kiel perdiĝas en ornamaĵoj ornamita kun sengusta malavaro Kristnaska piceo.

— Kun vi ja eblas freneziĝi, — anhelante, diris mi. — Kien elŝarĝi?

Ni iris al la kuirĉambro; ŝi preskaŭ dancetis, irante, kaj de tempo al tempo retrorigardis al mi — energio simple bolis en ŝi. Mi komencis elŝarĝi, kaj ŝi — tuj ordigi sian ĉielan manaon:

— A ha, tion mi manĝos kun vi… ankaŭ tion kun vi… la terpomojn mi tuj ekkuiros… Ĉu vi estas malsata?

Перейти на страницу:

Похожие книги