Читаем Gravitavio «Carido» полностью

— Jes! — Papazjan ekstaris. Paŭzis, kaj poste sinĝeneme demandis: — Sinjoro kolonelo, ĉu vi jam havas version?

— Kaj ĉu vi? — demandis mi, apoginte la dorson je seĝa dorsapogilo, por estu pli oportune rigardi al la vizaĝo de la staranto.

— Jes!

— Nu, nu…

— Nekonata al la scienco mutacia viruso! Ĝi trafas centrojn de bremsado en cerbo, kaj malsanulo montras agresemon pro bagatelaj, ridindaj por normala homo kaŭzoj, kaj poste mem ne memoras tion, kion faris dum la nebuliĝo. Sed restas potenciala krimulo, ĉar la viruso nenien malaperis, ĝi sidas en sinapsoj. Eble, al ni minacas epidemio.

— Ja vi estas tuta bravulo, Azero Akopoviĉ! Bravege!

— Ĉu vi pensas proksimume same?

— Por konfirmi la version pri ĵusa mutacio kaj vastiĝanta epidemio necesas — kio?

Li pripensis dum sekundo.

— Verŝajne, montri statistike, ke similaj okazoj de jaro al jaro iĝas pli multenombraj, kaj antaŭ ioma tempo ili tute malestis.

— Do, ĝuste vi pri tio okupiĝu, — mi suspiris. — Ankaŭ mi havas version, Azero Akopoviĉ, kaj neniom pli bonan ol la via. Ĝi baziĝas sur unusola frazo de Kislenko…

— Sur kiu? — avide demandis Papazjan.

— Pardonu, dume mi ne diros. Vi povas iri.

Li diligente turniĝis kaj ekiris al la pordo.

— Oĥ, sekundon!

Li haltis kaj returniĝis al mi.

— Diru, ĉu vi konas tiun verkiston — Janusz Kwiatkowski?

— Jes, — mirigite respondis Papazjan. — Fakte li estas poeto… Poeto kaj eldonisto.

— Ĉu bona poeto?

— Brila. Li egale filigrane laboras en la pola, la litova kaj la rusa. Li estas juna, sed li jam estas ne leviĝanta, sed tute leviĝinta stelo.

— Juna — kiel?

— Nu, mi ne scias… proksimume de mia aĝo.

Do, li estas pli juna, ol ŝi. Kaj sufiĉe multe, je kvin — sep jaroj.

— Kaj pri kio li verkas?

— Nu, mi kun liaj versoj ne tre… Li tro batas sin je la brusto rilate de avantaĝoj de katolikismo. Kaj ĝenerale — la pola herbejo estas la plej grava en la mondo.

— Nu, — diris mi mediteme, kaj, mi timas, kun stulta tono de ĝenerale nekutima por mi edifeco, — ju malpli granda estas herbejo, des pli kara ĝi estas por tiu, kiu sur ĝi kolektas nektaron.

Papazjan ridetis.

— Ĉu mi ja ne scias?

— Ha, do Kwiatkowski simple ne tiun herbejon laŭdas?

Ni kun plezuro ridis. Inter senfinaj rabatakoj kaj mutaciaj virusoj evidente mankis amika babilado. Verŝajne, por ĝi ne manku, necesas esti poeto kaj eldonisto.

— Sed por kio vi tion bezonas, Aleksandro Lvoviĉ?

— Estas ĝene trinki konjakon kun homo, kiun mi tute ne konas, sed li ja estas fama.

— Kiajn konatojn vi havas! — envie suspiris Papazjan.

Konato. Nu, eblas ankaŭ tiel nomi. Parenco de edzina flanko. Mi per gesto forsendis la leŭtenanton: farinte penseman vizaĝon, ŝajnigis, ke mi tajpas, tajpas ion en la komputilo.

Do, ŝi ligiĝis kun naciistoj. Ne sufiĉas al ni malfeliĉoj. Nur ŝi ne menciu, stultulineto, ke ŝi amikas kun kolonelo de Rusia speciala servo. Li ŝin tiam neniuokaze publikigos.

Juĝante laŭ tempo, ili jam finmanĝas terpomojn. Transiras al trinkaj proceduroj. Interese, ĉu ŝi sukcesis kaŝi la konjakon aŭ forgesis?

Aŭ ŝi eĉ ne intencis, sed nur ŝajnigis?

Malfermita bluzo sur nuda korpo kaj rubandeto en aromaj haroj. La humoro ne konvenas…

Do, mutacia viruso. Nu, la ideo estas ne pli malbona, ol ĉiu alia. Ni, interalie, pri tio ne pensis. Necesas esti knabo, por tielaĵon elpensi. Sed ja dum sekcado de la korpo de Kislenko tiun version ni ne kontrolis. Necesas precizigi, ĉu ne estis rimarkitaj iaj organaj ŝanĝoj en la cerbo. Eble, ni ripetu sekcadon? Oĥ, ja la edzino de Kislenko, verŝajne, jam forprenis la korpon. Kompatinda.

Se tio estas viruso — do, mi kaj Kruus havas ŝancon en proksima estonteco freneziĝi. Interese. Jen tuj klakos io en la kapo — kaj mi, neniom ŝanĝiĝinte rilate de miaj inklinoj, iĝos rolulo de historia filmo. Mi batmalfermos la loĝejon de Stanjo, murdos ŝian verkistaĉon per ofica armilo, poste ŝin ektiros je la haroj…

Interese, ĉu ankaŭ ĉi tio ŝin flatos? Ĉu ŝi ekaplaŭdos kaj ekkrios: «Ĵaluzas! Hu ra!»?

Mi laciĝis.

La funebraj ceremonioj jam delonge finiĝis, la kajo estis dezerta. Maloftaj aŭtoj kun surdiga siblado traglitadis pretere, tranĉante flakojn kaj verŝante sur trotuaron ŝaŭmajn, festonajn fontanetojn — necesis atenti. Morna Nevo ruliĝis al la maro, kaj renkonte al ĝi iris densa humida vento kaj vipis la vizaĝon, frapis la bruston. Laŭ tuta ĉielo ŝvelis nigraj hirtaĵoj de nuboj, nur oriente jen aperadis, jen denove malaperadis bluaj truoj — kvazaŭ moke montrante, kia devas esti vera ĉielo.

Перейти на страницу:

Похожие книги