Mi sisteme, forgesante pri flugantaj tagoj, fosis en vivoj de tiuj restintaj agemuloj, kaj foje miris, trovante faktojn, atestantajn pri tio, ke ili tamen estis ordinaraj homoj, kaj foje afekciiĝis pro tio, kiom forte tamen ilia konduto montris ian perversecon de ilia konscio, malĝustecon de celilo, se eblas tiel diri. Preskaŭ ĉiuj tiel aŭ alie ĉagreniĝis pro la okazinto, multaj penis fari iajn konkludojn, sed plej ofte tiuj konkludoj igis min nur eksvingi la manojn en senforta, kaj, mi pentas, kolera embaraso.
La dudek duan de septembro en miajn manojn trafis letero de Petro Stupak, sendita de li el Southampton al Helsingborg al sia, kiel oni tiam diris, civitana edzino. Havis tiu nerealiĝinta murdisto edzinon, kiel evidentiĝis; evidentiĝis, ke lin oni povis ami, kaj eĉ kiel… «Saluton, mia dikulineto! — skribis Stupak. — Mi ankoraŭ plu restos en Britio, kuraciĝos kaj ripozos iomete post nia balta vojaĝo. Kaj poste mi jam revenos por ĉiam, Zinjo. Mensostaton mi havas abomenegan. Nia vojaĝo montriĝis malsukcesa, kaj pro tiuj malsukcesoj mi eĉ pli ol antaŭe ekmalestimis nian homan genton. Kaj speciale — ne ofendiĝu — nin, rusianojn. Ni pli malproksime ol la propra nazo ne vidas, krom al sia umbiliko, al nenio rigardas. Eblas la gorĝon ŝiri — tutegale neniu aŭdas, kaj eĉ aŭskulti ne deziras. En la kapo estas nur edzino kaj bovino, kaj dum festoj — drinkejo kaj preĝejo. Kiel mi ĉion ĉi malamegas! Aĥ, se povus mi enblovi en dormantajn homojn noblan fajron de malakcepto de tia, se eblas tiel nomi, feliĉo! Por ke furiozo bolu en vejnoj de ĉiu, kiel bolas ĝi en la miaj! Por ne toleru niaj plugistoj kaj metiistoj sennombrajn maljustaĵojn, klininte obeeme la kolojn, sed respondu al unu ofendo — per cento, al unu bato — per milo da batoj! Por ke la granda celo de liberiĝo el jarcenta jugo gvidu ĉiun senton, forgesigante pri malestiminda bonfarto, pri mizeraj virtoj, pri animala zorgo pri familio kaj idaro! Fiero, sendependeco, digno, konstanta strebo al libero — kie estas ili? Aĥ, scienco, scienco! Kiel potenca ĝi estas en kreado de novaj maŝinoj, kaj kiel senhelpa ĝi estas en kreado de nova homo!»
Mi memoras, ke mi eĉ la kapon balancis, legante, kaj pensis, ke, laŭ miaj komprenoj, ricevinte tian leteron, ajna normala virino devus kraĉi al la vizaĝaĉo de la aŭtoro kaj ne plu allasi en sian hejmon…
Kaj tiam mi eksentis odoron de mia diablo.
Petro Polikarpoviĉ Stupak. Li aĝis tridek kvin jarojn en la sesdek tria. En la kvindek kvina kun laŭdo li finis Peterburgan universitaton, montrinte elstarajn kapablojn en naturaj sciencoj. Sed la kariero ne konstruiĝis — nobelan divenon Stupak ne havis, kaj krome, li deziris ĉion kaj tuj, simple ĉar li estas tia. Malpacema, kiel geniulo, diras oni kutime pri tiaj homoj, forgesante, ke plejmulto da veraj geniuloj, kun ĉiuj, ofte vere malagrablaj en ĉiutageco, strangaj trajtoj, distingiĝas per karaktero bondezira kaj eĉ liberiĝinta de mondaj konkurencaj kvereloj, kaj malpacemaj evidentiĝas, ĉefe, homoj, kiuj, estante neŝanceligeble certaj pri sia potencialo, neniam okupiĝas pri ĝia realigo, mergante pli kaj pli profunde en vantan lukton kontraŭ tiuj, kiuj, laŭ ilia opinio, obstaklas malfermiĝon de iliaj talentoj; kaj poste ili jam mem provokas tiun lukton, sentante en profundo de la animo, ke se ĝi estingiĝos — ne restos iaj ajn signoj de la genieco. Ĝeneralaj reguloj ĉi tie, certe, ne ekzistas — sed tamen… Stupak evidente opiniis sin geniulo, kaj, ne ekskludeble, povus iĝi tia. Lin obsedis stranga ideo: la Universo estas kristalo. Interalie, laŭ mi, tiu ideo ie reaperadas ĝis nun, kaj, sekve, en ĝi estas io, kvankam mi, kun mia ŝtatsekureca cerbo, ne kapablas kompreni — kio, sed, kiom mi scias, Stupak unua eldiris en scienco tiun ideon.