Verŝajne, la plej grandskala ago de radikaluloj en jaroj, senpere antaŭantaj la misteran limon 69–70, estis fiaventuro, eternigita en historio sub nomo «ekspedicio de Lapinski». En ĝi, kiel en fokuso, koncentriĝis tuta sensenceco kaj tuta tragika misformiteco de maldekstraj idealoj de tiu tempo, tuta ilia absurda, ne portanta ian ajn pozitivon, detruemo, kaj plena eliminado de tiaj kategorioj, kiel, ekzemple, valoro de homa vivo. Ĝi diferenciĝis de plejmulto de aliaj, reduktiĝantaj, esence, al manie kolorigita per belaj vortoj kanibala babilado, kaj unuigis grandan parton da strebantaj al «justa estonta sociordo» aferemaj homoj — homoj, kiuj ĝenerale ĉiam estis pli simpatiaj por mi, ol homoj babilemaj; sed ĉi tie la afero estis tia, ke estus pli bone, se tiuj homoj plu babilus, trinkante absinton kaj vizitante malmultekostajn prostituitinojn. Komenciĝis ĝi, kiel devus ĉe tiuj homoj, de mensogo, kaj finiĝis, kiel devus, per sango.
Tiutempe Polio vican fojon flamis. Poloj buĉis rusajn sklavigantojn, kiel povis. Responde rusoj komencis buĉi ribeliĝintajn polajn banditojn. Sed en animo de ruso, larĝa, kiel damnita nia, de Danubo ĝis Anadiro, vasto, por ĉio troviĝos loko; kaj jen rusaj humanistoj ne nur per mono kaj medikamentoj helpas al senfortiĝantaj, kiel tiam oni skribis, en malegala lukto poloj, ne nur per petskriboj kaj gazetaj artikoloj, postulantaj de la caro donaci, por eviti sangon kaj malamon, liberon al la okcidenta provinco — ĉio ĉi estas digna, ĉio estas estiminda… sed ankaŭ per armilaro, per partopreno. Kaj jen jam unu, dua, tria rusa luktanto por justa sociordo pafas el polaj tranĉeoj per rusaj kugloj al rusaj soldatoj, pensante, ke trafas en la forputrintan carismon — kvazaŭ, pafante al homoj, eblas trafi ion alian, krom homoj. Kaj ju pli multaj estas ili, tiuj agemaj, malestimantaj inteligencian babiladon pri moligoj kaj donacoj, des pli stultaj aspektas tiuj, kiuj faras realan, sensangan helpon, des pli facile estas kvalifiki ilian grandanimecon kaj strebon al kompromiso kiel perfidon. Kaj tio okazas en momento, kiam ĵus ekiris la kamparana reformo:[83]
— nun du trionoj da muskokovritaj korteganoj riproĉas Aleksandron[84] jen kio okazas pro libero! Dum via patro ja pri tielaĵoj oni eĉ ne aŭdis!… Trioble pravis Tocqueville:[85] por malnoviĝinta sociordo la plej danĝera momento venas, kiam ĝi penas novigi sin. Kaj oni ankoraŭ parolas pri historia justeco! Kaj des pli pri ĝia neperforta restarigo!Historie justa estas nur tio, kio obstaklas murdojn. Kaj maljusta estas tio, kio ilin helpas. Jen sola ebla justa aliro — cetero modeste nomiĝas «malpura politika ordo».