Same el gazetoj mi eksciis, ke la patriarko revenis al laboro. Oni lin sukcesis elkuraci, li denove povis iradi mem — malrapide, trenante piedojn, sidiĝante por ripozo post ĉiuj cent kvindek metroj, sed tamen ne restis katenita al la fotelo, kiun mi tiel bone memoris. Oni bone laboris por tio kaj en Simbirsko, kaj en Peterburga neŭrokirurgia kliniko, kaj en bonega sanatorio «Bilgja» sur norda bordo de Apŝerono… Ĝenerale oni skribis kun ĝojo kaj simpatio al la patriarko — foje, kiel al mi ŝajnis, tro ekzaltita, malagrabla por normala homo same, kiel ajna sento, vibranta sur rando de histerio. Sed la okazaĵo relevis estingiĝintan ondon de intereso al la atenco; gazetoj de ĉiuj direktoj dum kelkaj tagoj estis inunditaj de versioj. Versioj estis idiotaj. Foje mi legis ankaŭ pri mi. Sovaĝe kontraŭrusa gazeto — mi ne memoras nomon, sed enmemoriĝis eldonkvanto: 637 ekzempleroj — mirigis siajn sescent tridek sep legantojn per deklaro, ke la malica murdo de la heredonto de la rusa trono estis plenumita laŭ volo de la patriarko de komunistoj, ĉar la grandprinco per sia populareco en popolo kaj per religiemo kontribuis al plifortigo de la ortodoksia kristismo, kion komunistoj penis ne allasi; siavice, la atenco kontraŭ la patriarko estis puna ago de rusiaj specialaj servoj. Kiel sola pruvo de tio estis donita fakto, ke «eminenta kontraŭspionisto, fama per sia skrupuleco en demandoj de honoro (?) kolonelo de MŜS princo Trubeckoj, partopreninta en enketado de la murdo de la heredonto, post hazarda renkontiĝo kun la patriarko en Simbirsko senspure malaperis dum sia estado en montara pensiono «Arĥizo», kaj nek lia edzino, nek amikoj, nek amatinoj povas doni informojn pri lia situo». Amatinoj. Nu, nu. Ĉu vere tiuj kanajloj kun siaj demandoj molestis al miaj karulinoj? Mi preskaŭ ĉifis la gazeton. Poste mi relegis la frazon denove. Se jam ĵurnalistaĉoj elflaris, ke mi ne estas en Arĥizo, veraj detektivoj povas scii multe pli. Mi konsterniĝis, kaj la dorso sentiĝis ia tre sendefenda.
Foje kun mi penis signifoplene konatiĝi ĉu kubanino, ĉu meksikanino, loĝanta en la sama hotelo, kiel mi, aldone eĉ sur la sama etaĝo. Virinoj bone scias sian aferon, — vi ne sukcesas kompreni, kio okazas, sed jam kondukas ŝin en drinkejon, jam mendas por ŝi likvoron, kaj ŝi langvore plendas al vi pri soleco, pri krueleco de la mondo, kaj rakontas al vi, kiel vi estas bela. Verŝajne, ĝis la vivofino mi restos en ŝia memoro ĉu kiel impotento, ĉu kiel pederasto. Se entute restos, certe. Sekvan vesperon mi renkontis ŝin en la sama drinkejo kun iu ŝejkeska financisto el Arabio. Ŝi diris al li la samon, kaj, laŭ mi, per samaj vortoj — kaj la ŝejkeskulo turnadis helajn olivojn de la okuloj, ofte kaj rapide ĉirkaŭlekadis per la langopinto, kiel serpento, siajn brunajn ŝvelajn lipojn; liaj harozaj fingroj tremetis pro senpacienco, ŝprucante muelitajn de fingroringoj ĉielarkojn. Komence la meksikanino min longe ne vidis, sed poste, rimarkinte, elegante montris al mi per etfingro kaj ion petole diris al la ŝejkeskulo, ĵetinta al mi mallongan rigardon; kaj ili ekridis kun sento de plena interkompreno. Tre stulte, sed ili iel rememorigis min pri Liza kaj Stanjo en la tea angulo. La femuroj de la meksikanino estis tre sveltaj. Ŝi ĉiam movis ilin — jen unu metis sur la alian, jen male. Ŝi same senpaciencis. Mi mendis en la apartamenton litran botelon da Smirnov-a vodko kaj, sidante en sombro kaj soleco, morne eltrinkis du trionojn; defalis en la fotelo kaj ekdormis, sed, verŝajne, vekiĝinte post du horoj, mi eĉ ne memoras, kiel, fintrinkis.