— Fino, Lizeta, — diris mi, denove enŝovante cigaredon en miajn lipojn. — Ĝoju. Unu kaprino estas for.
— Ĉu vi kverelis? — kun teruro demandis ŝi.
Mi mallerte dispremis la cigaredstumpon en la telereto, inter odoraĉaj restaĵoj de la antaŭaj, kaj kapjesis. Liza, alpreminte la pugneton al la mentono, afekciite ekskuis la kapon.
— Al ŝi jam sesa monato komenciĝis… vi, eble, denove sub kuglojn iros… Oj, stultuloj, stultuloj…
Kaj tuj, kaptinte min ĉe la kubuto, energie ekparolis:
— Saĉjo, vi nur ne ĉagreniĝu. Simple ŝi havas tian periodon. Mi, kiam estis graveda je Paŭlinjo, same ĉiam ofendiĝis al vi, pro ajna bagatelo. Nur ne montris. Sed ŝi estas alia homo, kion fari. Ŝi kutimis al libero, al sendependeco. Ŝi naskos, kaj ĉio poiomete trankviliĝos, ŝi ja vin tre amas, mi ja scias!
— Nebuligis ŝi al vi la kapon, Lizeta, — preskaŭ kolere diris mi. — Ne kredu al ŝi. Simple la aĝo urĝigas. Ŝi decidis naski de iu ajn — nu, kaj jen ŝi trovis stultulon. Neniun ŝi, krom si, amas, kaj neniam amis… Do, kio pri tagmanĝo? Vi promesis bongustan tagmanĝon!
Ŝi timigite rigardis mian vizaĝon. Kvazaŭ ne rekonis. Kvazaŭ sur mi elkreskis kornoj kaj diabla porkonazo.
— Jen nun mi tute komprenis, pri kio vi parolis nokte…
— Ja mi multajn stultaĵojn parolis.
— Ne diru tiel! — dolore elkriis ŝi. — Tiu nokto estis unu el la plej feliĉaj en mia vivo! Neniam, eble, ni estis tiom proksimaj… Kaj diris vi, ke oni ne rajtas rompi vivaĵon. Ĉar tiam oni krueliĝas kaj sekiĝas. Vi ne iĝu tia, Saĉjo, — ŝi levis la manon kaj karesis mian vangon. — Ŝi min, finfine, pardonu, ne interesas, sed vi… pli bone kokru min eĉ ĉiutage, sed tia ne iĝu, ĉar mi vin tian tre baldaŭ ĉesos ami. Kaj kion tiam mi kaj Paŭlinjo faru?
Stokholmo
1
La dizelŝipo ŝteliris laŭ fjordo.
En flava lumo de antaŭ-aŭtuna norda sunsubiro etendiĝis malantaŭen insuloj, kuŝantaj en ĉielkolora akvo. Grandaj, kovritaj de arbaro, aŭ malpli grandaj, rokaj, ornamitaj de unu aŭ du arboj kaj de iu preskaŭ nepra kabaneto sub ili, aŭ tute kalvaj, aŭ tute malgrandaj, ne pli grandaj, ol insuletoj Ranoj en Koktebela golfo — simple rulŝtonoj, elŝovintaj al aero deklivajn, kiel ĉapeloj de fungoj, roz-brunajn dorsojn. Sur ĉiu el ili mi dezirus sidi — pendigi piedojn al akvo kaj, ĵetante mallongajn rigardojn al la malvarmiĝanta mondo, mediti pri ĉio kaj pri nenio. Obtuze muĝis dizeloj kun malgranda turnorapido; la ŝipo mole trapremadis spegulon de supraĵo, kaj post ĝi fore-fore etendiĝis laŭ klara, malvarma ebenaĵo malrapide disirantaj sulkoj. Belo estis nepriskribebla, netuŝita, kvankam la grandega urbo jam alproksimiĝis — el malantaŭ arbaro sur dekstra bordo etendiĝis en ĉielon ringita pinto de televida turo; brilis en lumo de preskaŭ nevarmiganta suno disĵetitaj en malhela verdo apudbordaj vilaoj kaj palacetoj de Lilla-Värtan, sed tutegale moderna potenca ŝipo ŝajnis nekonvena ĉi tie, necesus
Sur malsupraj ferdekoj tumultis turistoj, kurante de unu ŝiprando al alia tra larĝa, kiel placo, poŭpa placeto; sensone por mi ili umadis per siaj fotiloj kaj vidkameroj, interpuŝiĝis, serĉante sian idealan vidpunkton. Mi staris supre, nemalproksime de la tuboj — ili streĉe vibris kaj diskrete graŭlis. Sur mia kolo pendolis necesa laŭ la legendo «
Jam tute malhaste ni trarampis preter insuleto Kastellholmen, kie sur maldika masto super ruĝbrika kastelo apenaŭ plaŭdis jam delonge poreterne levita flago — historie oni ĝin devis mallevi, kiam Svedio militas; poste ni iomete turniĝis dekstren.