— Stanjo? Saluton, tio estas… ĉu vi rekonis? Nu, certe… Ĉu? Ne povas esti! Da-ankon… Ne, ne, vere, mi ne povas, pli bone lasu al vi, vi pli bezonas. Aĥ, honorario venis granda? Publikiĝis la kolekto? Mi gratulas, tutkore gratulas. De Saĉjo nenio venis, sed ĵus venis lia estro, diris, ke oni lin transigis por finkuracado al sanatorio, ien al Kaŭkazo… Oĥ, vere. Mi same sopiras. Pli bone ĉi tien, ni pli rapide lin kuracus. Kiel vi mem fartas? — ŝi aŭskultis, poste ekridis subite. — Ja ne maltrankvilu tiel, tio ja estas ordinara afero. Kiam mi estis graveda je Paŭlinjo…
Mi ekstaris kaj fermis la pordon. La fratinetoj, ŝajne, ekkonversaciis por longe.
Malantaŭ la fenestro estis pluvonta; plata, sen lumstrioj, ĉiela kurteno tute ŝvelis pro humido. Du siringaj arbustoj en angulo de la korto malheliĝis kaj kliniĝis. Sub unu, streĉite levinte la antaŭan kruron, ŝtoniĝis Timoteo kun rabe levita supren vizaĝo — verŝajne, ĝi ĉasobservis iun paseron sur branĉo, nevidebla de ĉi tie.
Kiel mi ne deziras forveturi!
La pordo malfermiĝis, kaj mi turnis sin.
— Post kvardek minutoj ŝi estos ĉi tie.
Mi silente kapjesis. Mankis konvenaj vortoj.
— Ĉu vi scias, Saĉjo, — kulpe diris ŝi, — kion mi pensis? Vi certe pli bone scias, sed se ŝi venos, kaj mi baldaŭ foriros sola, de ekstere tio povus aspekti strange kaj… suspektinde. Vi nur ne pensu, ke mi serĉas pretekston resti kaj… — ŝi stumblis. — Se vi vere timas iajn observantojn.
— Tio probablas.
— Do mi renkontos ŝin kaj simple ŝtopiĝos ien malproksime, en la mastruman alon, ekzemple. Kaj poste, kiam vi… kiam jam eblos, vi min de tie elprenu.
Mi aliris ŝin, metis la manplatojn sur ŝiajn femurojn kaj iomete altiris al mi. Dum ioma tempo mi rigardis en ŝiajn okulojn. Ŝi ne demovis la rigardon. Nur ree ruĝiĝis.
— Mi amegas vin, Liza.
Ŝi ekridetis.
— Ja mi nur tion bezonas.
5
Kiam eksonis la sonorilo, malfermi iris Liza. Mi plu sidis, kiel blato, en la ruĝa gastoĉambro, timante tage eĉ paŝi preter fenestroj, elirantaj sur straton; dio scias, kiu povus kaŝiĝi, ekzemple, en subtegmenta fenestro de la kontraŭa domo kun binoklo aŭ, ekzemple, detektilo, subaŭskultanta parolojn laŭ vibrado de fenestraj vitroj. Tio estas ia absurdo, baldaŭ mi komencos fuĝi de mia propra ombro — sed ni ne rajtas riski, se jam komencis maskiĝi.
El la antaŭĉambro eksonis du viglaj virinaj voĉoj, sur la ŝtuparo aŭdiĝis paŝoj, kaj mia koro denove, kvazaŭ mi plu kuŝis sur malsanuleja lito, ekbatis, kiel boksisto en trejnan piron; mallonga serio da batoj kaj paŭzo, ankoraŭ serio kaj ankoraŭ paŭzo… Ja mi Stanjon post tiam nek vidis, nek aŭdis.
Ili eniris. Stanjo, vidinte min, ŝtoniĝis.
— Vi…
— Mi.
Jes, laŭ la staturo jam estis videble.
Ŝi komprenis mian rigardon kaj mallevis la okulojn. Poste abrupte turniĝis al Liza:
— Kial do vi al mi ne diris?
— Demandu Saĉjon, — ridetante, kuntiris la ŝultrojn Liza. — Iajn «Barmaleojn» nia edzo timas.
Ŝi denove ekrigardis min.
— Ĉu denove io okazis?
— Ne. Mi esperas, ke ankaŭ ne okazos.
— Nu, vi konversaciu, — diris Liza, — kaj mi iros ordoni pri tagmanĝo. Ja vi tagmanĝos kun ni, Stanjo, ĉu ne? Kaj mi mem observos, ke ĉio estu sur supera nivelo. Rara gasto estas en la hejmo — la mastro, — ne eblas malhonoriĝi. Stanjo, mi forestos longe.
Ŝi eliris kaj dense fermis la pordon.
— Vi estas simple ideala paro, — diris Stanjo, silentinte. Ni plu staris ĝene: mi — meze de la ĉambro, ŝi — ĉe la pordo mem. — Laŭ mi, vi organe malkapablas ofendiĝi aŭ koleri unu al la alia…
Mi subridis.
— Ankaŭ mi de vi pretas toleri ĉion ajn, nur por resti kune — sed, foje, eĉ ne rimarkante, komencas koleri. Kaj vi al tio ne kutimis en via oranĝerio — vi tuj fermiĝas, deŝovas min kaj pretas fordoni al iu ajn. Jen kia sorto!
— Ĉu vi bedaŭras?
Ŝi rigardis iomete el sub la frunto.
— Ĉu mi? Neniom. Al ŝi mi kompatas. Vin mi neniom bedaŭras, kaj min — des pli.
— Eksidu, Stanjo, — mi montris al la divano, apud kiu mi staris.
Ŝi eksidis sur unu el seĝoj apud la pordo, malproksime de mi. Ŝin eĉ ne necesis deŝovi — ŝi mem deŝoviĝis. Mi nedecideme staris dum momento, poste eksidis malproksime de ŝi.
— Kiam vi revenis?
— Hieraŭ.
— Ĉu por longe?
— Por duon-hodiaŭ. Je la sepa foriras mia ŝipo.
— Ŝipo… Kio entute okazas?
Mi malfermis la buŝon, sed la malvarma glita vermeto turniĝis denove. Silentu, ŝi eĉ ne demandas, kien vi veturas! Findispremante la rampulon, mi peneme eldiris:
— Mi navigas al Stokholmo, al arkivo de Socialisma Internacio. Kaj eĉ sub fremda nomo. Ĉernyŝov Alekseo Nikodimoviĉ, korespondanto de «Pravda».
Mi profunde enspiris, trankviliĝante post tiu ridinda por normalaj homoj glorago — sed se min aŭdus Lamsdorf! ja mi momente forstrekis plurtagajn penojn de multaj homoj, strebantaj provizi maksimume eblan sekurecon al mia afero kaj mia korpo! — kaj elspirante subite petis, ne atendante mem tiujn vortojn:
— Sed al neniu rakontu.
— Nu certe! — akre respondis ŝi. — Sufiĉas por mi la sceno, kiun vi faris antaŭ la forflugo al Simbirsko!
— Ĉu mi faris?! — konsterniĝis mi.
— Ne necesas krii al mi. Certe, vi. Ne Kwiatkowski ja.