— Mi diris pri lingvoj de la imperio, — eĉ ofendiĝis mi. — Eksterlandajn mi tri lingvojn scias nemalbone…
Ŝi ne detenis sin — ekridis; etendiĝis al mi, malordigis miajn harojn.
— Vi estas knabaĉo, — diris ŝi. — Kiel ni al Paŭlinjo diros pri ĉio ĉi?
— Dume neniel, certe, — respondis mi. — Kaj, ekzemple, por plenaĝiĝo ni faros surprizon: ke ŝi havas frateton aŭ fratineton…
— Surprizo, — kun dubo diris Liza. Silentis iom. Poste diris sen deziro: — Interalie, ŝi kaj Stanislava plaĉis unu al la alia.
— Ĉu ŝi estis ĉi tie?
— Trifoje. Mi invitis — trinki teon, rememori pri vi…
Mi balancis la kapon.
— Vi estas vera amikino de batalisto. Nu, kaj?…
— Ja ĝuste pri tio temas! — kun ĉagreno diris Liza. — Kaj estas ŝi simpatia al mi, kaj kompatas mi ŝin, kaj amas ŝi vin freneze, kaj kun tiu sento, kiel vi komprenas, mi estas plene solidara… Oĥ, ne scias mi, kion fari. Sed lasi vin libere paŝtiĝi sur herbejo kun du — eĉ kun tri, ho sanktuloj! — kun tri kaprinoj… Tio ja estas ridinda!
3
Mia renkonto kun Lamsdorf estis organizita sen specialaj sekretecaj afektaĵoj. Sed ĝi ankaŭ ne detruis version pri tio, ke mi ie finkuraciĝas. Ivano Volfoviĉ, anticipante mian sekretan revenon, dum lastaj semajnoj ofte gastis ĉe Liza — kvazaŭ por viziti edzinon de kolego, ricevinta, se eblas tiel diri, laboran traŭmon. Same li venis ĉi-foje, je la deka matene. Mia domo anticipe estis retestita per kontraŭ-subaŭskultilaj indikiloj; oni min alveturigis hieraŭ el milita aerodromo en hermetike fermita karoserio de poŝta ŝarĝaŭto, kiun oni starigis en internan korteton de la palaceto, kaj mi, ŝajnigante min unu el ŝarĝistoj — la dua estis Ramilo — entrenis en la domon tra mastruma enirejo korbon da vera Krimea «kardinalo»,[70]
tute nature sendita de Raĥĉiev, sed aldone uzita por plia naturecigo de la legendo;[71] do, eĉ se iu sukcesus rigardi en la pordegon el fenestroj de, ekzemple, la kontraŭa domo — kvankam ties loĝantoj estis ekster suspektoj — li vidus nur buŝegon de la potenca ŝarĝaŭto, alstarigita per la karoserio dense al la pordo, kaj en fendo inter planko de la aŭto kaj asfalto — piedojn de du ŝarĝistoj kaj plenan korbon da vinberoj, tuj malaperintajn en la domo. Tion, ke en la karoserion revenis nur unu paro da piedoj, certe vidi en vespera mallumo ne eblus eĉ per infraruĝa optiko. Do, se nesciataj gvidantoj de la «peonoj» komencis observi min en Simbirsko, trovi min nun al ili estus nefacile.Ni akceptis Ivanon Volfoviĉ-on en la ruĝa gastoĉambro, amike; krome, ĝiaj fenestroj eliris en la korton, kio tre valoris en la nuna situacio. Satdormintaj, iomete ripozintaj — kaj Liza post mia reveno simple ekfloris, malgraŭ ĉio, kaj tio estis por mi diable agrable kaj flate — ni sidis apude sur la divano kaj estis viva ilustraĵo al kanteto «Gekolomboj neniam kverelas». Ja ni dum dek kvin jaroj vere ne kverelis eĉ unu fojon — pri tio mi pensis jam nokte, antaŭ ol ekdormi. Sed estis en tio ankaŭ certa danĝero. Ekzistas paroj, kiuj preskaŭ fojon dum semajno intencas eksgeedziĝi, de tempo al tempo ĵetas unu al la alia akuzojn pri ĉiuj mortaj pekoj, kriegas per du voĉoj insultajn vortojn — kaj bonege ekzistas plu, eĉ fortojn ĉerpas en ĉiutagaj skandaloj. Ili kvazaŭ banas sin en vangofrapoj. Tamen, kiaj infanoj kreskas en tiaj familioj… Por mi kaj Liza unu akra aŭ eĉ simple neestima frazo iĝus tiom grava, tiom eksterordinara okazaĵo, tiel fatale elirus el limoj de familiaj rilatoj, ke starigus inter ni muron pli altan, ol povus starigi dek Stanjoj. Kaj instinkte sentante tion, ni eĉ ne altigis voĉojn unu al la alia.
Mi leviĝis de la divano, faris kelkajn paŝojn renkonte al Lamsdorf, kaj ni fratece brakumis. Dum kelkaj sekundoj li silente tiklis mian vangon per siaj vangoharoj, pro troa emocio facile frapante mian dorson per la manplato, poste deŝoviĝis.
— Nu, mi ĝojas denove vidi vin en bona sano! Mi treege ĝojas! Kiel vi fartas? Ĉu tute bone?
— Tute bone, Ivano Volfoviĉ, tute. Pro viaj kaj Liz-aj preĝoj.
— Ne nur, kara, ne nur…
— Ja sendube ne nur, — petole enŝovis Liza. Lamsdorf kun ioma miro turnis sin al ŝi kaj klarigis:
— La caro ja informiĝis plurfoje… Saluton, Elizabeta Nikolavna! Pardonu la maljunulon, ke mi ne vin unue salutis. Ja mi treege maltrankvilis dum tuta tiu tempo pri via husaro!
Li klinis sin al ŝi, kisis la manon.
— Ĉu vi ne deziras teon, Ivano Volfoviĉ?
— Ne, pardonu, Elizabeta Nikolavna, mi ĵus matenmanĝis. Kaj ankaŭ vin mi ne volas ofendi — la ŝipo foriras vespere, por vi ambaŭ, mi opinias, unu tagnokto ne tute sufiĉas inter du disiĝoj, do forpreni nun de vi tiun tempon estas morta peko. Mi vizitas mallonge, pri la afero.
Ni sidiĝis, kaj Liza restis stari.
— Nu, se pri la afero, mi vin forlasos, — diris ŝi kaj ekiris al la pordo. Malfermis ĝin, turniĝis, sendis ankoraŭ unu rideton al Lamsdorf, poste al mi. Kaj dense fermis la pordon post si.
— Kian edzinon vi havas, Aleksandro Lvoviĉ! — diris Lamsdorf. — Oro!
— Ja ĉu mi ne scias, — respondis mi.