Mi frotis la vizaĝon per la manplato. Kvazaŭ volis forviŝi araneaĵon, blindigintan la okulojn. Sed ne sukcesis.
— Ĉu vi nin ne forlasos?
— Se vi min ne forpelos — neniam.
— Kaj ĉu ilin?
Mi paŭzis.
— Se ili ne forpelos…
— Neniam, — findiris ŝi anstataŭ mi. — Diru, ĉu vi havis ankoraŭ virinojn samtempe kun mi?
— Liza, ĉu vi estas certa, ke vi volas ĉion ĉi scii?
— Jes, kara. Eble, mi poste bedaŭros — sed se ni jam tion komencis — necesas… disfosi. Ĉu vi havis multajn virinojn post kiam ni geedziĝis?
— Multe — kiom estas tio?
— Dek! — kuraĝe diris ŝi.
— Nu, vi flatas al mi…
— Kvin.
— Du. Tio estas, sen Stanislava du. Kun unu mi estis tre nelonge, antaŭ ok jaroj. Ŝi rapide komprenis, ke mi pro ŝi ne disiĝos kun vi, kaj foriris. Kvankam, laŭ mi, ŝi ne deziris, kaj al ŝi estis tre dolore. Kaj mi estis freneziĝanta… ĉu vi scias, pro kio precipe? Pro tio, ke mi faras al ŝi doloron, kaj ne povas ne fari. Ĉu vi memoras, mi kaŝiĝis en la vilao sola kaj drinkis tie dum tri tagoj?
— Memoras. Kiam mi telefonis, vi respondis… apenaŭ movante la langon… mi terure ektimis, volis ĉion lasi kaj veturi tien, sed vi malpermesis… kaj sekvan vesperon vi revenis. Tia verdeta… Do, tio estis pro ŝi?
— Jes.
— Kaj post du semajnoj ni unuafoje veturis al Otuzo. Kaj vi estis gaja, hejma, zorgema, fiera!
— Certe. Tie estis tiel bone. Kaj mi vidis, ke al vi kaj Paŭlinjo estas bone — kaj pro tio mi floris duoble.
— Kaj la dua? Kiu kiun forlasis?
— Ŝi forveturis por trijara laboro en Brazilon. Ŝi estas biologo, okupiĝas pri ekosistemoj de humidaj tropikaj arbaroj. Ni interŝanĝas leterojn foje, sed kiel ŝi nun rilatas al mi — mi ne scias.
— Ĉu vi ŝin sopiras?
— Vidu, jes. Kutime mankas tempo, sed foje subite mi kvazaŭ vekiĝas, kaj io mankas.
— Kaj Stanjo estis jam dum ŝi?
— Ne. Distanco estis pli ol jaro.
— Ĉu en mi vere io mankas?
— Liza, mi vin tre amas.
— Mi scias, kara mia. Ĉu vi pensas, ke, se mi tion ne sentus, mi komencus tiun konversacion? Mi scias. Sed estas alia afero. Verŝajne, tiel okazas, tiel povas esti — vi amas, sed samtempe konstante sentas ian nekontentecon, mankon. Ĉu ne sufiĉas pasieco, ĉu komforto, ĉu fidelo emfazata antaŭ aliuloj…
— Ne. Laŭ mi, ne.
— Do, ĉu vi simple tute ne povas havi nur unu virinon?
— Nu kial do ne povas!
— Ne, vi ne respondu tuj. Ne tian konversacion ni havas. Vi mem demandu vin.
Mi demandis.
— Nun mi jam ne scias, — diris mi.
— Kaj kiam tiu… la tropika, revenos?
— Printempe devas.
— Kaj se ŝi, ekzemple, denove deziros al vi?
Mi ne respondis. Ne sciis, kion diri. Neniu povas veni al iu ajn dufoje.
Ŝi rigardis al mi jam ne kiel al ikono. Kaj ne kiel al homo. Kaj eĉ ne kiel al fiulo. Tamen, kiel al fiulo ŝi neniam rigardis al mi… mi ne scias. Tiel rigardi ŝi povus al alveninto el alia galaksio; sed ne al plenrajta reprezentanto de frata potenca civilizo, malleviĝanta laŭ vasta ŝtuparo el interno de fotona raketo, sed al absurda, ne adaptita al teraj kondiĉoj ĵeleeca estaĵo, kiu, pace kaj plende gruntante kaj furzante, subite elrampus el, ekzemple, necesejo — evidente neagresema, sed absolute nekonvena kaj fremda.
— Do, ĉu vi volas diri, ke printempe ni povos kolektiĝi al vi jam triope?
Mi silentis.
— Saĉjo. Vi estas bela, bonkora, zorgema, pasia, kuraĝa, saĝa… Nu, ĉiujn bonajn vortojn, kiuj ekzistas, mi povas diri pri vi, vere. Estas nenio mirinda, ke de tempo al tempo vi enamiĝas en iun virinon, aŭ iu virino enamiĝas en vin. Sed ja… Saĉjo… Vi ja ne povas esti por ili ĉiuj edzo!
— Verŝajne, mi ne povas, — diris mi. — Sed mi penos.
Ŝi abrupte forturniĝis. Metis la kapon per la vango sur la genuon, per la nuko al mi; kurteninte la femuron, ekpendis longa, lanuga vosto de malligitaj helaj haroj.
— Dio al vi helpu, — diris ŝi.
Dum ioma tempo ni silentis.
— Liza, — mallaŭte vokis mi.
— Jes, amata, — respondis ŝi, ne turniĝante al mi.
Pro tiuj vortoj la koro saltis pike kaj dolĉe; por momento mi forgesis, kion mi volis diri.
— Ripetu ankoraŭ foje, se al vi ne estas malagrable, — petis mi.
Ŝi levis la kapon kaj ridetis al mi.
— Jes, amata.
— Liza. Komprenu… mi ne havas fortojn detrui vivaĵon. Mi delonge sentis: se foriras unu amiko, ankaŭ aliaj iĝas iomete pli foraj. Tio, kio vere mortas, defalas mem, kaj dio estu kun ĝi, kvankam eĉ pro tio estas dolore, ĉiam estas dolore pro morto — sed… mi scias, ankaŭ tio estas maldigna, sed… ne eblas haki laŭ viva ligo! Pro tio homoj krueliĝas, sekiĝas… kaj la forhakanto, kaj la forhakato. Imagu: vi estis kun homo dum du jaroj, kaj subite li diras: foriru. Kaj du jaroj da feliĉo en via memoro iĝas du jaroj da malvero. Kaj la vivo mallongiĝas je kvar jaroj!
— Ho Dio, nu kion do mi faru, Saĉjo? Ĉu mi mem al vi diru: foriru?
Mi sufokiĝis. Sed ŝi jam denove rigardis al mi kun kareso.
— Eĉ ne esperu. Vian elekton anstataŭ vi mi ne faros.
— Sed ĉu vi komprenas, mi ja povas elekti…
— Ja scias mi, kion vi elektos! Ĉion! Aĥ, se eblus ellerni ĉiujn lingvojn! Kiomfoje vi tion diris? Nu, kaj se ne eblas, do oni rajtas scii neniun. Frazeton el unu, frazeton el alia… Vi tuta estas en tio! Rusa princo…