Читаем Gravitavio «Carido» полностью

— Sekreteco, — serioze respondis mi. Ŝi iomete deŝoviĝis, maltrankviligite rigardante mian vizaĝon.

— Vi ŝercas.

— Neniom. Oni eĉ oficiale min ne liberigis el la malsanulejo, sed laŭ ĉiuj dokumentoj translokigis por finkuraco en sanatorion en Arĥizo. Tio estas Norda Kaŭkazio, izolita loko. Kaj, laŭ dokumentoj de Simbirskaj avikasoj, mi tien forflugis. Ili tie serĉu, se deziras.

— Kiuj?

— Barmaleoj.[69]

— Do, ĉu vi hejme sidos, ne elirante? — ŝi ne sukcesis kaŝi ĝojon. Mi pli dense alpremis ŝin al mi. Kompatinda… Pli bone diri tuj.

— Morgaŭ vespere mi eliros unufoje — kaj en Stokholmon.

Tiuj vortoj estingis ŝin, kiel kandelon.

— Ĉu por longe? — demandis ŝi, silentinte.

— Por longe.

Dum kelkaj sekundoj ni plu staris, brakumante, sed ŝi jam estis, kiel morta.

— La vespermanĝo estas sur la tablo, Saĉjo, — diris ŝi poste kaj mole liberiĝis.

— Bonege. Mi nur duŝos min rapide.

Ĉie duŝo estis malpli bona, ol hejme. Jen krano reagas nedelikate, jen premo de akvo estas malforta, jen lumo estas malhela, jen estas maloportune kuŝigi sapon… Kiel mi sopiris pri la hejmo, se iu scius! Preskaŭ tutan someron mi pasigis en fremda urbo, en malsanulejo… rigardis foliojn trans fenestro, jen tremantajn sub vento, jen langvore senmovajn en varma senventeco — kaj pensis: ili baldaŭ defalos, sed mi ĉi tie kuŝas… Rigardis, kiel malrapide rampas laŭ kahela malviva planko ora rektangulo de suna lumo kaj pensis: baldaŭ la suno apenaŭ eliros el malantaŭ la horizonto, sed mi ĉi tie kuŝas…

Rigardis al mia griza vizaĝo dum razado kaj pensis: baldaŭ mi estos kvardekjara, sed mi ĉi tie kuŝas…

Tre varmega duŝo, poste — tre malvarmega duŝo. Kiel ĉiam, mi kun plezuro ekkriis, kiam la varmegigitan haŭton subite superverŝis preskaŭ glaciiĝinta akvostrio. Mi nur relative antaŭ nelonge malkovris por mi tiun plezuron; kaj antaŭe, krome, kiam mi elrampis el la kuvo, estis maloportune kombi min, la spegulo ĉiam estis vaporkovrita, necesis unue viŝi ĝin, sed tutegale la vitro restis kovrita per malpuraj humidaj spuroj. Nun, krom plezuro kaj utilo por la organismo, mi ricevis ankaŭ uzeblan spegulon, kiu sukcesis klariĝi, dum mi turniĝis en malvarma bolado.

Etaj hejmaj ĝojoj. Sen ili nenio estas agrabla kaj nenio estas necesa.

Mi fermis akvon, etendis la manon al mia viŝtuko; malmola, longe atendita, odoranta je lavendo, ĝis nun saturita, ŝajne, de brilo de Krimea suno — Liza ĉiam substernis ĝin, sunbruniĝante; kaj subite malantaŭe mole alruliĝis malvarma aero, kvazaŭ malfermiĝis la pordo. Mi turniĝis; ĝi vere malfermiĝis. Liza, aspektanta en sia ceremonia vestaĵo meze de intima ceramika brilo tre absurde kaj tial iel speciale sindoneme, staris, apogiĝante per la ŝultro je porda fosto, alpreminte la pugneton al la lipoj, kaj kun timo kaj kompato rigardis al mia disŝirita flanko.

— Ĉu doloras? — kaptinte mian rigardon, mallaŭte demandis ŝi.

— Ne, kara mia. Jam delonge ne doloras. Nur jukas.

La kuvo per longa ĝema gluto ensuĉis restaĵojn de akvo.

— Ĉu ĥalaton al vi? — demandis Liza.

— Ne.

— Se vi volas — entute ne vestiĝu. Mi vin admiros finfine. Vi estas tia… antikve greka.

Mi ekridis tra gorĝa spasmo. Ŝi eĉ ne ridetis responde. Ŝi nun rigardis pli malsupren, kaj al mi ŝajnis, ke mi scias, pri kio ŝi pensas. Pri tio, ke mi, kiel iĝis malkovrite, estis interne jen de ŝi, jen de ne ŝi.

— Ne. Mi volas konformi vian aspekton.

— Nur kravaton ne surmetu, bonvolu, — petis ŝi kaj rigardis en miajn okulojn. Kaj iomete ridetis, unuafoje post tio, kiam mi diris pri Stokholmo. — Ni estu simple, sen rangoj.

— Sed vi mem? — indignis mi.

Ŝi silentis iom kaj subite ruĝiĝis. Denove ridetis:

— Tion eblas demeti per unu movo.

En la sama neĝoblanka kostumo de milionulo sur propra jaĥto mi eniris en la manĝoĉambron. La tablo estis rompiĝanta sub pladoj; ŝajnis, ke ĉi tien pro ia miraklo transmigris ĉio, kion mi akiris por Stanjo antaŭ Simbirsko. Plus granda bukedo da rozoj meze. Plus du boteloj da Golicin-a ĉampano, malvarmiĝantaj en siteletoj sur randoj de la tablo.

— Ho, ĉu ni hodiaŭ havas feston? — demandis mi.

— Certe, havas. La mastro alkuris hejmen por unu horeto.

— Sed kie estas Paŭlinjo?

— En la vilaĝo, ĉe viaj gepatroj.

Mia koro denove stumblis; mi pensis, ke ŝi intence, antaŭvidante hejmajn skandalojn, forigis la filinon. Poste mi komprenis, ke Paŭlinjo en aŭgusto ĉiam gastas en la bieno, kaj pretere enviis al ŝi. Vastaj apud-Moskvaj ebenaĵoj kun mistere ondiĝantaj laŭ horizontoj arbaroj; ĝardeno, kliniĝantaj pro ruĝaj fruktoj branĉoj de pomarboj; odoroj de fojno kaj herbejo. Kvieto. En infaneco mi mem tutajn somerajn monatojn pasigis tie.

— Nu, Lizeta, — diris mi, — ĉu ni delogiĝu al peko de tromanĝado?

— La popolo peki pretas! — raportis ŝi kaj neintence, eĉ mem, verŝajne, ne rimarkinte, kion ŝi faris, militsalutis per du fingroj, laŭ pola maniero.

2

Перейти на страницу:

Похожие книги

Прийти в себя
Прийти в себя

Украинский журналист Максим Зверев во время гражданской войны в Украине оказывается в армии ДНР и становится командиром диверсионной группы «Стикс». Попав под артобстрел, он внезапно перемещается в прошлое и попадает в самого себя — одиннадцатилетнего подростка. Но сознание и опыт взрослого Максима полностью сохраняется. Пионер Зверев не собирается изменить свою жизнь и страну, но опыт журналиста и мастера смешанных единоборств невозможно скрыть. Вначале хрупкий одиннадцатилетний мальчик ставит на место школьных хулиганов и становится признанным лидером сначала в своем классе, а потом и в школе. Однако такое поведение очень сильно выделяет советского школьника среди его товарищей. Новые таланты Зверева проявляются на спортивном поприще — в боксе и в самбо. И вот однажды одиннадцатилетний пионер, который в школе получил красноречивое прозвище «Зверь», привлекает к себе внимание сначала милиции, а потом и всесильного КГБ. Причина в том, что, случайно столкнувшись с вооруженными бандитами, Максим вступает в неравную схватку и выходит победителем, убивая одного бандита и калеча другого. После знакомства с необычным пионером, которому присвоен псевдоним «Зверь», в управлении «Т» проявили к феноменальному мальчику, который продемонстрировал уникальные бойцовские качества, особое внимание…

Александр Евгеньевич Воронцов , Александр Петрович Воронцов

Фантастика / Альтернативная история / Попаданцы