Ĉe disvojiĝo, tie, kie aŭtoŝoseo Munĥeno — flughaveno sendas mallongan apendicon al eksterurba rezidejo de Wittelsbach-oj, mi eksentis «voston».[93]
Rigardante en malantaŭvidan speguleton, mi mole bremsis luitan en la haveno «BMW» — ĉi-tieaj patriotoj jam dum tria jaro aĉetadis eksklude produktojn de «Bavariaj maŝinkonstruaj uzinoj», kaj al alvenintoj ludonis eksklude nur ilin; sekvinta min «Opel» iomete proksimiĝis, kaj poste same komencis malrapidiĝi. Mi deveturis al vojrando kaj, iomete kliniĝinte, knarinte per dekstraj pneŭmatikoj laŭ sablo, haltis. Mi eliris el la aŭto, movante la ŝultrojn kaj kubutojn, kvazaŭ ekzercante sin post longa sidado ĉe stirrado, kaj ekstaris je tri paŝoj de la «BMW», kun ĝua turisma aspekto admirante velkintan novembran pejzaĝon de Bavaria plataĵo, randita sude per foraj stakoj de Alpoj, kovrita per malvarma bluo de ĉielo kaj blindigaj, malklare fibraj strioj de cirusoj. La «Opel» nedecideme preteris min; en ĝi sidis duopo, kaj al mia flanko ili kun evidenta peno eĉ ne rigardis, kvankam kio povas esti pli natura — gliti per indiferente scivolema rigardo laŭ tiu, kiu veturis antaŭe kaj subite malantaŭiĝis. La knaboj, ŝajne, estis fortikaj. Do, tio komenciĝis. Ili haltis antaŭe, ne malproksimiĝinte eĉ je cent metroj. Nu, kaj kio plu? Pretere kun mallonga siblo de tempo al tempo veturadis tien kaj reen diverskoloraj aŭtoj; dominis, certe, «BMW». Estas strange, ke ili ne prenis tiun markon.Konscie konfuzante miajn paŝtistojn, mi aroge eksidis rekte sur sekan herbon ĉe la vojrando kaj, ne hastante, kun plezuro ekfumis, plu malrapide movante la rigardon dekstren-maldekstren. Vere, estis bele, sen disputoj. Antaŭaj pordoj de la «Opel», kiel flugiloj de papilio, malfermiĝis samtempe, kaj la paŝtistoj, pri io konversaciante, eliris el la aŭto. Tiu, kiu sidis ĉe la stirrado, entute estis atleto. Mia flanko, vundita en Simbirsko, iel tuj ekdoloris. Ĝi delonge ne rememorigis pri si. Ĉu ĝi aŭtunon sentas, aŭ ŝanĝon de vetero, ŝercis mi kun mi mem, ĉagrenite taksante ampleksojn kaj kapablojn de la ŝoforo. La alia pasaĝero estas evidenta intelektulo, «generatoro de ideoj». Li estas vestita prude, eĉ iomete ceremonie, portas testudajn okulvitrojn. Naskita en Konigsbergo, ne alie. Aŭ en ia bieno apude. La ŝoforo kelkfoje batis per ŝupinto laŭ maldekstra malantaŭa pneŭmatiko, montrante al ĝi per ambaŭ manoj kaj ion klarigante al la pasaĝero; la pasaĝero kun malplezuro kapjesis. Kompatinduloj. Iajn paneojn ili havas, vidu. Spektaklo. Aŭ mi havas persekutmanion? Tia vosto malĉifreblas dum tridek sekundoj. Bone, ni ludu. Mi finfumis, forĵetis la cigaredstumpon, revenis en la aŭton kaj ekruliĝis pluen. Kun fajfo mi preterflugis ilin — la ŝoforo, kiu estis fosonta en la pakaĵujo, tuj ĝin batfermis, ne rigardante al mi kun sama peno, kaj la intelektulo indiferente rigardetis. Senaferaj, bonhumoraj homoj nemalofte inklinas nemalice moketi siajn proksimulojn, kiuj havas malgrandajn, nedanĝerajn, sed ĉagrenajn malagrablaĵojn — ĝuste tion mi montris: kun gaja rideto svingis la manon al la intelektulo kaj laŭte kriis ruslingve en duonmalfermitan fenestron: «Ne ĉagreniĝu, knaboj!». Abrupte altigis rapidon ĝis cent sepdek. La «Opel», tremetante, rapide ŝrumpis en la speguleto. Do, tamen estis persekutmanio.
Ne. Ili preterlasis pompan «Nissan», metinte ĝin antaŭ si, kaj same ekveturis. Infanaj trukoj. Ili eĉ ne tre kaŝas sin. Simple montras elementan maskiĝon por ordo, por ne aspekti tute stulte, aŭ eĉ por mi pli bone ilin rimarku. Kaj kion ili deziras? Ĉu premas miajn nervojn? Stultuloj vi estas, knaboj. Post la alterna deĵorado de la edzinoj mi entute ne plu havas nervojn.
Bone, ni ludu plu.
Mi enveturis en Schwabing. Stratoj estis plenaj de aŭtoj, observi la voston iĝis pli malfacile — sed de tempo al tempo aperis malantaŭe dekliva verda dorso, jam konata ĝisnaŭze. Mi turnis orienten kaj rapide transsaltis al Bogenhausen. Kaj mia marmoto kun mi.[94]
Mi haltis sur ronda placo antaŭ katedralo Frauenkirche — bonega specimeno, sendispute, ĝi simple kantas per ĉiuj linioj; sed, dirante sincere, min ĝi tiumomente ne interesis. Ĝustatempe rememorinte, ke mi estas korespondanto kaj, kaptinte de sur la malantaŭa benko «Canon»-on, mi elrampis el la aŭto. La kara amiko bremsis sur transa flanko de la placo. Dum eble dudek minutoj mi vantkuradis ĉirkaŭ la katedralo, rigardante en la objektivon kaj ĉagrenite balancante la kapon — ne, ne konvenas direkto; ne, tranĉiĝas la bildo… Mi klakis kvar fojon kaj tiel, kaj ĉi tiel. La verda dorso obeeme kaj silente, kiel orienta virino, enuis en malforta, truita ombro sub preskaŭ senfoliiĝintaj ulmoj.