La intelektulo, obstine ŝajnigante, ke de la Tajmira hidroponiko dependas tuta lia estonteco, sukcesis foriri je sepdek paŝoj antaŭen kaj preskaŭ trairis la ĝardeneton survoje al aleo sur transa flanko de la ĉirkaŭanta «Otton»-on verda zono. En la ĝardeneto mankis homoj; la nuboj, kiujn mi kun tia plezuro kontemplis du horojn antaŭe, iĝis kontinua bula maso, ŝtopinta la firmamenton — pro tio iĝis krepuske kaj iel malvarme… Aĥ, dio mia, ja ne pro la nuboj al vi estas malvarme, diris mi al mi mem, kaj tiu konjekto min kuraĝigis. Mi ekiris post la intelektulo. Kaj kiam li, ne ĝisirinte dek paŝojn ĝis Tirpitz-aleo, haltis, mallevis la gazeton kaj turniĝis, rigardante tra la testudaj okulvitroj rekte al mi, mi ĉirkaŭglatigis min per la manplatoj — tute senkulpa gesto, mi kvazaŭ kontrolas, ĉu ne ĉifiĝis la kostumo, ĉu ne estas ie neatenditaj faltoj, sed profesia okulo tuj komprenos, ke mi demonstras maleston de armiloj kaj en la poŝoj, kaj sub la akseloj, kaj kie ajn. Li, evidente hastante, faldis «Pravda»-n — preskaŭ ĉifis, por sukcesi, dum mi iras — kaj ripetis mian movon. Mia animo iomete malpeziĝis. Ja mi jam estis preta al io ajn — ĉu plonĝi en arbustojn, ĉu balanci pendolon[96]
sur paca vojeto, superŝutita de seka foliaro… Aliflanke, kion li timu, li ja estas sur sia tero, kaj li ne estas sola — oni facilege povas pafi en mian dorson, aŭ el la samaj arbustoj elsalti kaj ŝpruci en mian vizaĝon iun aĉaĵon; aŭ entute… enblovi iel noblan fajron de malakcepto de simplulaj ĝojoj kaj malestimon al edzinoj-bovinoj…Verŝajne, mirindan senton de libero kaj sendependeco devas havi homo, por kiu ĉio ĉi vere nenion signifas kompare kun la propra persono kaj zorgeme vartita manio de nepacigebla lukto por ia buĉa idealo. Ŝajne, ĝuste tian staton de libero en pasintaj tempoj oni nomis heroeco. Ne imageblas…
Kaj kiel, verŝajne, abomene kaj triste estas por tia homo, libera, vivanta nur por si mem kaj por la lukto, se almenaŭ unu tago lia pasos sen kvaronumo, sen perforto, sen perfido de iu normalulo por la idealo… Ja tiuj kvaronumoj kaj perfidoj estas la sola afero, per kiu li firmigas sian pozicion en la mondo. Alia spuro ne restas.
Mi aliris proksime al la intelektulo kaj haltis. Klare demandis ruslingve:
— Vi, ŝajne, volas ion diri al mi?
Li kapjesis.
— Jes, — same ruslingve respondis li. — Mi ĝojas, ke vi tiel rapide kaj tiel ĝuste min komprenis.
La lingvon li posedis bonege. Misprononco estis ne pli forta, ol, ekzemple, de Kruus.
— Mi vin aŭskultas, — diris mi.
Li iomete silentis.
— Ĉu mi havas honoron paroli kun korespondanto de gazeto «Pravda» Alekseo Nikodimoviĉ Ĉernyŝov?
— Vere tiel.
Li denove silentetis.
— Sed, eble, kun kolonelo Aleksandro Lvoviĉ Trubeckoj?
— Eble, — indiferente respondis mi, sed mia koro fakte stumblis. Kie do mi tiel eraris?
Li etendis la manon kaj konsole tuŝis mian kubuton.
Kaj subite li ridetis al mi. Sur osteca mallarĝa vizaĝo, preskaŭ duone kaŝita sub la okulvitroj, la rideto montriĝis neatendite milda kaj hela.
— Ne ĉagreniĝu, kolonelo. Vi ne faris profesiajn erarojn. En tio, ke ni malĉifris vin, ne estas eĉ peceto da via kulpo, — li suspiris. — Vi neniel povis scii, same kiel ne povis tion scii ankaŭ tiuj, kiuj vin sendis, ke vilao Alvico delonge vokas nian atentan intereson, kaj la Munĥena nodo de IRU antaŭ multaj jaroj estis ekipita per malgranda aŭtomata aldonaĵo.
Li denove suspiris, kaj en tiu suspiro evidente montriĝis faciliĝo. Ŝajne, vokante kaj atendante min, li same tro nervoziĝis, kaj nun estis poiomete malstreĉiĝanta. Verŝajne, li ĝojis, ke ĉio finiĝis sen miskomprenoj.
— Tuj kiam de ie ajn venas demando, en kiu figuras «Alvico» aŭ «Haushoffer», al respektiva terminalo en Berlino tuj iras informo pri tio, kia demando venis, de kie, kio estas sendita responde. La unuan signalon ni ricevis antaŭ pli ol monato. Kvin semajnoj sufiĉis por kompreni, kio estas tiu Ĉernyŝov, tiom interesiĝanta pri Alvico. Des pli, ke karaktero de viaj demandoj praktike ne lasis ajnajn dubojn pri tio, rilate de kiu enketo ili venas. Interesiĝi pri sektoj de komunistoj-murdistoj povus, plej probable, homo, okupiĝanta pri iu terorisma ago en sfero de moderna komunismo.
Lerte, diable. Vere, supozi, ke ili ĉi tie interesiĝas pri nuna Haushoffer, estis neeble.
Sed kiuj, fakte, estas tiuj ili?
— Se vi deziris nur konversacii, por kio estis tiu observado? — singarde demandis mi. — Mi nervozigis vin, vi — min…
Li iomete kunpremis la lipojn, poste respondis:
— Jes, verŝajne, mi kulpas antaŭ vi. Sed mi simple ne trovis alian manieron komprenigi vin, ke mi scias, kio vi estas, kaj deziras renkonti kun vi, sed pri la renkonto tute ne insistas. Se vi opinius pli konvena por vi eviti tiun konversacion — mi ne trudus ĝin. Mi ĵuras per honoro, ni ne havas ajnan deziron enmiksiĝi vian laboron, aŭ, des pli, obstakli ĝin. Se miaj agoj ŝajnis al vi sentaktaj — mi elkore petas vin min pardoni.
Li iomete klinis la kapon, poste relevis. Preskaŭ sen hezitoj mi etendis al li la manon.