— Tio estis necesa. Oni devas esti sistemaj kaj absolute senkompataj en defendo kontraŭ senleĝeco, mensogo kaj malhonesto. Vi mem sur la Tero zorgeme plenumas en sociaj rilatoj la trian leĝon de Neŭtono: ago egalas al kontraŭago, — kontraŭstarigante tujan kontraŭagon, sed ne penante atendi, kiel en la antikveco, enmiksiĝon de Dio, sorto, reganto… Longe homoj atendis repagon al siaj torturistoj, sed jarcentoj pasadis, akumulante malbonon kaj plifortigante potencon de fiuloj. Tiam via socio prenis sur sin la funkcion de dia repago de Nemezo: «Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos!» — rapide eksterminte fiaĵojn kaj turmentojn. Vi ne povas imagi, kiom da homa aĉaĵo akumuliĝis ĉe ni dum multaj jarcentoj da ekstermado de la plej bonaj homoj, kiam precipe transvivadis etanimaj konformistoj, denuncantoj, torturantoj, subpremantoj! Ni devas gvidi nin per tio, sed ne blinde imiti vin. Kiam kaŝe kaj senglore pereados miloj da «serpentuloj» kaj iliaj helpantoj — torturistoj de «liluloj», — tiam alta stato en la ŝtata hierarkio ĉesos altiri fiulojn. Ni multon lernis de Rodis kaj de vi ĉiuj, sed rimedojn de lukto devos ellabori ni mem. La belaj bildoj de la Tero kaj la potenca menso de Vir Norin estos nia apogo sur la longa vojo. Mi ne povas esprimi mian dankon, fratoj! Jen tiu ĉi memoraĵo por ĉiam restos kun ni, — Tael montris foton de «Malhela Flamo», faritan per televida objektivo el altaĵoj, proksimaj al la stelŝipo.
Olla Dez tuj refotis ĝin. En la vidkampon eniris Sju-Te, ion dirinta al Vir Norin.
— La diskavio alteriĝis je cent metroj for de ni! — ekkriis Vir Norin kaj apenaŭ aŭdeble aldonis: — Nun estas ĉio.
Tael, Sju-Te kaj Vir Norin ekstaris antaŭ la naŭpiedulo. La ok teranoj viciĝis en adiaŭa spaliro. Ĉedi, ne elteninte la silenton, kriis:
— Ni alflugos, Vir, nepre alflugos!
— Kiam finiĝos la Horo de Bovo!.. Kaj ni penos, ke tio okazu pli baldaŭ, — respondis Vir Norin. — Sed se demonoj de nokto prokrastos la tagiĝon kaj la Tero ne ricevos sciigon de ni, la sekva stelŝipo venu post cent teraj jaroj.
Vir Norin etendis la dekstran manon al la braceleto. La ekrano de la ŝipa TVF iĝis nigra kaj muta. Samtempe sur la regpanelo estingiĝis la verda lumeto de la astronavigaciisto. La sola lumeto — ne de homo de la Tero, sed de la tormansano Tael — restis brilanta kiel simbolo de la restarigita frateco de ambaŭ planedoj.
La revena vojo de «Malhela Flamo» estis multe pli malfacila, ol la flugo al Tormans, ankoraŭfoje pruvinte danĝeran malperfektecon de SRR. Pro iaj kaŭzoj la stelŝipo deflankiĝis de la prikalkulita trajektorio. Anstataŭ ol fali, kiel akcipitro sur ĉasaĵon, rekte el altaj latitudoj de la Galaksio al la oka turno de ĝia spiralo, ĝi trapenetris tri spiralajn branĉojn kaj eliris al la ekstera rando de nia insulo de Ŝakti en zonon de «rentgenaj», aŭ neŭtronaj steloj de tiom eksterordinara denseco, ke kuba centimetro da ilia substanco sur la Tero pezus cent milionojn da tunoj. Inter tiuj pilieroj de masiva substanco en loko de kontaktoj kun la plej densaj lokoj de Tamas brilis specialaj kirloj de materio de Ŝakti. En ili, kiel en senfundaj funeloj, turniĝis en ŝajna forkuro radiado, absorbata de Tamas. Ili lokiĝis laŭ la periferio de la Galaksio, kvazaŭ kontraŭe al la substanco de nia Universo. La fenomeno longe restis nemalkovrita. Dum la unua konatiĝo kun la randa zono de la mondo Ŝakti tiujn funelojn oni nomis kvazaroj. La komplika konstruo de la eksteraj zonoj de la Galaksio kaj la Metagalaksio ne estis eksplikita en la «steleto» pri la reveno de «Malhela Flamo». La lernantoj komprenis nur la minacan danĝeron, en kiun trafis la ŝipo.
En la TVF ili vidis mallongajn vojregistraĵojn de la memormaŝino de la stelŝipo: maldikiĝintan, nigran pro senŝanĝa laboro Menta-n Kor, dum semajnoj ne dormintan Grif Rift-on, elturmentitajn inĝenierojn de pilotaj kaj komputaj aparatoj Div Simbel-on kaj Sol Sain-on. Ĉiu havis sian «korpogardiston». Sol Sain-on zorgis Eviza, Simbel-on — Ĉedi, Rift-on — Olla Dez, kaj Neja Holli sukcesis kaj observi la biodefendon kaj zorgi Menta-n Kor, trinkigi kaj manĝigi ŝin, masaĝi, dormigi, kiam okazis paŭzoj.
«Malhela Flamo» elŝiriĝis el la ekstera kampa zono sen damaĝoj, sed kun malŝparitaj rezervoj de energio. Dua, pli sukcesa glitado laŭ rando de abismo — kaj la stelŝipo trabatiĝis en la dudek sesan segmenton de la oka sektoro, de kie restis ĉirkaŭ tri monatoj da vojo al la Tero. Ĝi malleviĝis sur la saman altebenaĵon Revat, de kie ĝi foriris antaŭ dek unu monatoj al la planedo Tormans.
— Tio, kio okazis sur la Tero post la veno de la ŝipo, estas sciata de ĉiu terano kaj ne estas nova por vi, — diris la instruisto, estinginte la TVF-on, kaj haltis, kvazaŭ atendante.
— La tempolimo, donita de Tael,[41] finiĝis! — subite komprenis Kimi, kaj lin subtenis ĉiuj ceteraj. — Venis tempo sendi SRR-on. Tien, al Tormans!
— Ĉu vere nenio estas farita?! — ekkriis Ajoda. — Kaj ĉu neniu turnis sin al la Konsilio de Stelnavigado?