La instruisto estis ruzete observanta la ekbrulantan maltrankvilon de la gejunuloj. Finfine li levis la manon, la disputoj ĉesis, kaj ĉiuj turniĝis al li.
— Vi estis en la pasinta jaro en la dezerto Namibo kaj preteris unu eventon, kiu emociis la tutan planedon. Ree, kiel antaŭ tri jarcentoj, SRR de cefeanoj iris en ordinara spaco apud Tormans kaj estis altirita per signaloj de aŭtomata stacio sur la satelito de la planedo. Per la kodo de la Granda Ringo la stacio petis ĉiujn SRR-ojn, direktantajn sin al la dudek sesa segmento de la oka branĉo de la Galaksio, alteriĝi sur la planedon kaj preni mesaĝon…
— Ĉu por ni, por la Tero? — saltis Puna. — Kaj ĉu la stelŝipo prenis?
— Prenis. Kiu SRR povas rifuzi preni poŝtaĵon al gigantaj distancoj, atingeblaj nur por ĝi?
— Kio estis en la mesaĝo? — ĥore demandis la lernantoj.
— Mi ne scias. Skribita en la lingvo de Tormans, ĝi estas tradukata kaj kontrolata en la laboratorio de esploro de tiu planedo. Tio estas tre ampleksa informo pri ĉio, kio okazis dum la jarcento, eĉ pli — dum cent tridek jaroj. Sed jen tiujn tri stereofotojn mi preparis por vi…
— Kaj vi silentis! — Ajoda riproĉe ĵetis al la instruisto malhelan, flaman rigardon.
— Mi silentis ĝis la necesa tempo, nun vi estas preparitaj por ilia percepto, — trankvile respondis la instruisto.
Klakis la ŝaltilo de la TVF.
Ili rekonis la placon kaj la monumenton al la Ĉiopova Tempo. La malnova templo — la loko de pereo de Rodis — ne estis. Anstataŭ ĝi larĝe malfermiĝis al la ĉielo duonkrescenta konstruaĵo. Ŝtuparo kondukis sur grandegan kaj krutan arkon, sur la supra placeto ĉirkaŭitan de malfermita galerio. Ambaŭ finoj de la galerio, kovritaj per diafanaj ombreloj de nesciate kiel tenantaj sin kupoloj, alte kaj kuraĝe elŝoviĝis, pendante super la placo kaj ĉirkaŭaj konstruaĵoj.
— Tio estas monumento al la Tero, — mallaŭte diris la instruisto, — de la planedo, ne plu nomiĝanta Jan-Jaĥ, sed similsone al la tera nomo Tormans ricevinta nomon Tor-Mi-Oss. En ilia lingvo ĝi signifas samon, kion la Tero por ni. Tio estas kaj la planedo, kaj ĝia grundo, sur kiu la homo laboris, kreskigante nutraĵon, plantante ĝardenojn kaj konstruante domojn por la estonteco, por siaj infanoj, por certa vojo de la homaro en la senfinan mondon.
Sur la dua foto sur fono de la konstruaĵo estis skulpta grupo el tri figuroj.
— Faj Rodis! — ekkriis Kimi, kaj la instruisto silente kapjesis, emociiĝante ne malpli ol la infanoj.
Rodis-on, skulptitan el nigra ŝtono, en malfermita nudeco de ŝia nigra skafandro, portis sur brakoj du homoj kun vizaĝoj de Tael kaj Gzer Bu-Jam, ĉizitaj el malhel-flava, preskaŭ bruna ŝtono. Ambaŭ viroj, la «mavo» kaj la «lovo», metis la fortajn brakojn reciproke sur siajn ŝultrojn. Sur ili libere, kruciginte la krurojn, sidis Faj Rodis, turninte la vizaĝon al Gzer Bu-Jam kaj brakumante je la kolo Tael-on.
La skulptisto ial montris Rodis-on en la vasta, neglekte survolvita turbano, tiel, kiel iam ekvidis ŝin Tael. La ŝtono de la statuo, simila al famaj nigraj opaloj de la Aŭstralia kontinento, tuta sparkis per internaj koloraj fajroj. Tiel milionoj da steloj penetras mallumon de tropikaj noktoj de la Tero, pri kiuj ofte rakontis al tormansanoj Rodis, inspirante ilin per belo de la mondo.
Longe rigardis la teranoj al la bildo, alportita el distanco de mil lumjaroj, ĝis la instruisto devigis sin ŝalti la trian, la lastan foton — de la maldekstra pavilono.
Ĉi tie same estis skulptaĵoj: Vir Norin kaj Sju-Te. La astronavigaciisto de «Malhela Flamo», eternigita en malhele ruĝa metalo, kuŝis, faliginte la senfortiĝintajn manojn, apogiĝinte per la ŝultroj kaj la kapo je la SDP kaj ferminte la okulojn en eterna dormo. La tormansanino Sju-Te, el purega blanka ŝtono, estis levanta sur la infanaj manplatoj faligitajn de la tera homo valoregajn donacojn — senbrilan kubeton de IMM kaj brilantan ovalon de DPE.
En ambaŭ figuroj estis tiu sorĉa nefindiriteco de realismo, kiu igas ĉiun vidi en viva formo miraklon de sia individua revo.
— Hela ĉielo! — diris Lark, imitante stelnavigistojn. — Do, ĉu sur Tormans finiĝis la Horo de Bovo? Ĉu vere tion faris ni, la teranoj: Rodis, Norin, Ĉedi, Eviza kaj ĉiuj ili, starantaj nun sur la altebenaĵo Revat ĉirkaŭ sia ŝipo?