— Ne! — respondis la instruisto. — La loĝantoj de Tormans faris tion mem, kaj nur ili mem povis levi sin el infereco. Viktimoj de la oligarkia reĝimo de Tormans eĉ ne suspektis, ke ili estas viktimoj, troviĝantaj en la nevidebla prizono de la fermita planedo. Ili imagis sin liberaj, ĝis post la veno de nia ekspedicio ekvidis la veran liberon, renovigis kredon je la sana homa naturo kaj ĝiaj grandegaj ebloj, — ili, kiuj ĝis nun nur blinde trenis sin post mensogaj promesoj pri materia sukceso. Kaj tuj ekstaris la demando: kiu kulpas pri la elvundita, eluzita planedo, pri miliardoj da vanaj vivoj? Ĝis nun ĉiun malsukceson rekte aŭ malrekte pagis la popolaj amasoj. Nun oni komencis postuli respondon de la rektaj kulpantoj de tiuj malsukcesoj. Kaj tiam iĝis klare, ke sub novaj maskoj kaŝiĝis la sama antaŭa kapitalisma esenco de subpremado, ekspluatado, lerte ŝirmita per science ellaboritaj metodoj de propagando, sugestio, kreo de vanaj iluzioj. La tormansanoj komprenis, ke ne eblas esti liberaj kaj malkleraj, ke necesas serioza psikologia edukado, ke oni devas scipovi distingi homojn laŭ iliaj animaj kvalitoj kaj radike ĉesigi ĉiujn agojn, kaŭzantajn malbonon. Tiam, kaj ne pli frue, okazis la turno en la sorto de la planedo. Oni ne pensu, ke ili jam ĉion atingis, sed ili malkovris sin, kaj sian mondon, kaj nin — siajn fratojn, kiel amantajn amikojn. La monumento, vidita de vi, estas nekontestebla atesto de ilia inspira danko. La veno de nia stelŝipo kaj la agoj de la teranoj servis kiel puŝo. Rodis kaj ŝiaj kunuloj restarigis en la tormansanoj la du gigantajn sociajn fortojn: la kredon je si kaj la fidon al aliuloj. Estas nenio pli potenca, ol homoj, kunigitaj per fido. Eĉ malfortaj homoj, hardiĝante en komuna lukto, sentante, ke oni plene fidas al ili, iĝas kapablaj al grandega sindonemo, kredante je si, kiel je aliaj, kaj je aliaj, kiel je si… Kiel sumos vi la valoron de la ekspedicio?
— Estas neniigita ankoraŭ unu insulo de infereco en la universo, estas liberigitaj de nenecesaj turmentoj miliardoj da homoj de la nuno kaj la estonteco, — akorde respondis la lernantoj.
La instruistoj riverencis al siaj infanoj.
— Ne eblas doni pli bonan respondon, kaj mi estas tre kontenta.
— Ni devas veturi ankoraŭfoje sur la altebenaĵon Revat, — diris Ivetta, — ni nun vidos ilin tute-tute vivaj!
— Vi baldaŭ vidos vivajn tormansanojn, — ridetis la instruisto. — Laŭ rekomendo de la Maŝinoj de Komuna Pripenso tien estas sendita Stelŝipo de Rekta Radio el la planedo de la Verda Suno. Kaj mi pensas, ke ĝi jam estas sur la planedo Tor-Mi-Oss.