— Tio estas bele dirita, — respondis Kandido, — sed ni kulturu nian ĝardenon.
Nomtabelo
La nomo de la kastelo Thunder-ten-tronckh
ne impresas min kiel lerta ŝerco; evidente Voltero volis skribi ion nelegeblan kaj barbarecan. Tamen ĉar en ĉi tiu prilaboraĵo ĉiuj fremdaj nomoj aperas iel esperantigite, tial por kohero ankaŭ ĉi tiun nomon mi duone asimilis: Tunder-ten-tronk ja estas legebla. En germana traduko de la verko ĝia aproksimaĵo estas Donnerstrunkshausen.Vanderdentur’:
ŝajna malasimilo estus «van der Dendur».Mi lasas senŝanĝa la Zamenhofa-Lantian «Tuniso», kiun mi opinias pli ĝusta ol la akademia-PIVan mistransskribon «Tunizo».