— Ĝuste tion mi antaŭvidis, — diris al Kandido Marteno, — ke viajn donacojn ili baldaŭ disperdos kaj falos en eĉ pli grandan mizeron. Vi havis milionojn da piastroj, vi kaj Kakambo, kaj vi ne estas pli feliĉaj ol frato Levkojo kaj Violeto.
— Ha, ha! — diris al Violeto Pangloso, — la Ĉielo mem alkondukas vin inter nin, mia kompatinda infano! Ĉu vi scias, ke vi kostis al mi la nazpinton, okulon kaj orelon? Kiel vi nun aspektas! He! kia estas ĉi tiu mondo!
Tiu okazaĵo instigis ilin filozofiadi pli ol kutime.
Apude loĝis tre fama derviŝo, opiniata la plej bona filozofo en Turkio; ili iris lin konsulti; parolis Pangloso, kaj li diris:
— Majstro, ni venis demandi, kial estas kreita tiom stranga animalo, kia estas la homo?
— Kial ci zorgas pri tio? — diris la derviŝo. — Ĉu tio estas cia afero?
— Sed, respektinda patro, — diris Kandido, — estas multege da terura malbono sur la tero.
— Ĉu gravas, — diris la derviŝo, — ke estas malbono aŭ bono? Kiam lia sultana moŝto sendas ŝipon en Egiption, ĉu li atentas, ke estu aŭ ne komforte al la ŝipaj musoj?
— Do kion oni faru? — demandis Pangloso.
— Silentu, — diris la derviŝo.
— Mi esperis, — diris Pangloso, — ke ni iom rezonados pri la efikoj kaj la kaŭzoj, pri la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj, pri la deveno de l’ malbono, pri la naturo de la animo kaj pri la praestablita harmonio.
Ĉe tiuj vortoj la derviŝo fermis la pordon antaŭ ilia nazo.
Dum tiu interparolado, diskoniĝis la novaĵo, ke en Istanbulo oni ĵus strangolis du divanajn vezirojn[101]
kaj la muftion, kaj ke oni palisumis plurajn el iliaj amikoj. Tiu katastrofo kaŭzis grandan bruon, kiu daŭris plurajn horojn. Pangloso, Kandido kaj Marteno, revenante al sia farmbieneto, ekvidis bonan maljunulon, kiu sidis ĉe sia pordo, ĝuante malvarmeton en ombro de oranĝarboj. Pangloso, tiom scivolema, kiom rezonema, lin demandis pri la nomo de la ĵus strangolita muftio.— Mi ne scias, — respondis la bonulo, — neniam mi konis la nomon de iu ajn muftio nek de iu ajn veziro. Mi scias nenion pri la evento, kiun vi rakontas; mi opinias, ke ĝenerale kiuj sin enmiksas en la publikajn aferojn, tiuj iafoje pereas mizere kaj laŭmerite; sed neniam mi demandas pri tio, kio okazas en Istanbulo; al mi sufiĉas, ke mi sendas tien por vendo fruktojn el la ĝardeno, kiun mi kulturas.
Dirinte tiujn vortojn, li enirigis la fremdulojn en sian hejmon: du liaj filinoj kaj du liaj filoj prezentis al ili diversajn hejmfaritajn ŝorbetojn, kajmakojn[102]
, punktitajn per ŝeloj de konfitita cedrato, oranĝojn, citronojn, ananasojn, pistakojn, kafon el Mokao, ne miksitan kun kafaĉo el Batavio aŭ el la [Amerikaj] insuloj. Poste la du filinoj de la bona islamano parfumis la barbojn de Kandido, de Pangloso kaj de Marteno.— Evidente, — diris Kandido al la Turko, — vi posedas vastan kaj bonegan bienon, ĉu?
— Nur dudek akreojn, — respondis la Turko. — Mi kulturas ilin kun miaj infanoj; la laboro forpelas de ni tri grandajn malbonojn: la enuon, la malvirton kaj la mizeron.
Dum la reveno al la farmobieno Kandido profunde pripensis la parolojn de la Turko. Li diris al Pangloso:
— Ŝajnas al mi, ke la bona maljunulo aranĝis al si situacion preferindan ol tiu de la ses reĝoj, kun kiuj ni havis la honoron vespermanĝi.
— La altrangeco, — diris Pangloso, — estas tre danĝera, laŭ la raporto de ĉiuj filozofoj: ĉar fine Eglonon, reĝon de la Moabidoj, murdis Ehudo; Abŝalomo ekpendis je la haroj kaj estis trapikita per tri lancoj; la reĝon Nadabo, filon de Jerobeamo, mortigis Baaŝo; la reĝon Elao, Zimrio; Jehoaĥazon, Jehuo; Ataljan, Jehojada’; la reĝoj Jehojakim’, Jehojaĥin’, Cidkija’ estis sklavoj. Vi scias, kiel pereis Krezo, Astiago, Dario, Dionizio de Sirakuzo, Pirro, Perseo, Hanibalo, Jugurto, Ariovisto, Cezaro, Pompeo, Nerono, Otono, Vitelio, Domiciano, Riĉardo la 2ª de Anglio, Mario Stuarto, Karlo la 1ª, la tri Henrikoj de Francio, la imperiestro Henriko la 4ª? Vi scias…
— Mi ankaŭ scias, — diris Kandido, — ke ni devas kulturi nian ĝardenon.
— Vi pravas, — diris Pangloso. — Ĉar la enloĝigo de la homo «en la ĝardenon Edenan» okazis «por ke li prilaboradu ĝin»[103]
; kio pruvas, ke la homo ne naskiĝis por ripozi.— Ni ne rezonadu sed laboru, — diris Marteno. — Tio estas la sola maniero igi la vivon tolerebla.
La tuta malgranda societo tion alcelis; ĉiu ekaplikis siajn talentojn. La malgranda bieno multe produktis. Verdire Kunegundo estis tre malbela, sed ŝi fariĝis tre bona kukistino; Violeto brodis; la maljunulino prizorgis la tolaĵon. Eĉ frato Levkojo utilis: li iĝis tre bona lignaĵisto, kaj eĉ honestulo; kaj Pangloso fojfoje diradis al Kandido:
— Ĉiuj okazoj estas interligitaj en la plej eble bona el la mondoj: ĉar fine, se vi ne estus forpelita el bela kastelo per fortaj piedbatoj sur la postaĵon pro amo al fraŭlino Kunegundo, se vi ne spertus la Inkvizicion, se vi ne trakurus piede Amerikon, se vi ne donus fortan spadobaton al la barono, se vi ne perdus ĉiujn viajn ŝafojn el la bona lando Eldorado — vi ne manĝus ĉi tie konfititajn cedratojn kaj pistakojn.