» Mi petis pri reiro al Romo ĉe la patron generalon de la ordeno. Tiu min nomumis kapelpastro ĉe la ambasadoro de Francio en Istanbulo. Pasis apenaŭ semajno post mia enoficigo tie, kiam ĉe la vesperiĝo mi renkontis junan
» Mi ne sciis, ke por Kristano estas gravega krimo kunesti tute nuda kun juna islamano. La kadio ordonis, ke mi ricevu cent bastonbatojn sur la plandojn kaj min kondamnis al galerpuno. Mi ne povas imagi pli indignigan maljustaĵon… Tamen mi tre deziras scii, kial mia fratino estas en la kuirejo de Transilvania princo rifuĝinta ĉe la Turkoj?
— Kaj vi, mia kara Pangloso, — demandis Kandido, — kiel povas esti, ke mi vin revidas?
— Estas vere, — diris Pangloso, — ke vi vidis min pendumata. Normale oni devus min ŝtiparumi; sed vi memoras, ke kiam venis tempo min rosti, ektorentis pluvego; la tempesto estis tiom forta, ke oni ne sukcesis ekbruligi la fajron; ne povante min bruligi oni min pendumis.
» Mian korpon aĉetis ĥirurgo, li portis min en sian hejmon kaj komencis min sekci. Unue li faris krucforman entranĉon de la umbiliko ĝis la ŝlosilosto.
» Endas diri, ke ne eblas pendumi pli fuŝe ol kiel oni min pendumis. La subdiakono kiu estas ekzekutisto de la sankta Inkvizicio majstre bruligadas la homojn, sed sperto pri pendumado al li mankas: la ŝnuro estis malseka kaj malbone ŝoviĝis, la nodo estis mise farita.
» Fakte, mi ankoraŭ spiris; la krucforma entranĉo igis min tiom forte ekkrii, ke la ĥirurgo falis renverse, kaj, imagante, ke li sekcis la diablon, li forkuris mortante pro timo, kaj denove falis sur la ŝtuparo. Pro la bruo lia edzino alkuris el najbara ĉambreto; ŝi vidis min sternita sur la tablo kun mia krucforma entranĉo: ŝi ektimis pli ol ŝia edzo, forkuris, kaj falis sur lin. Kiam ili iom rekonsciiĝis, mi aŭdis la ĥirurgedzinon diri al la ĥirurgo: «Mia bona, kial do vi volas sekci herezulon? Ĉu do vi ne scias, ke la diablo ĉiam estas en la korpo de tiaj homoj? Rapide mi iru serĉi pastron, por lin ekzorci.» Ĉe tiu parolo mi timtremegis kaj mi streĉis miajn malmultajn restantajn fortojn por ekkrii: «Kompatu min!» Fine la barbiro plikuraĝiĝis; li kunkudris mian haŭton; lia edzino min eĉ prizorgis; post du semajnoj mi povis ellitiĝi.
» La barbiro trovis por mi okupon, kaj mi fariĝis lakeo de Malta kavaliro, kiu veturis al Venecio; sed ĉar mia mastro ne havis monon por min salajri, mi dungiĝis ĉe Venecia komercisto, kaj lin mi akompanis al Istanbulo.
» Iun tagon ekkaptis min la kaprico eniri moskeon; tie estis nur maljuna imamo kaj tre bela juna bigotino preĝanta; ŝia brusto estis tute nekovrita; ŝi havis inter siaj du mamoj belan bukedon el tulipoj, rozoj, anemonoj, ranunkoloj, hiacintoj kaj aŭrikuloj; ŝi lasis fali la bukedon; ĝin mi levprenis kaj remetis kun tre respekta servemo. Mi iom longtempe ĝin remetadis, tiel ke la imamo ekkoleris, kaj vidante, ke mi estas Kristano, li vokis por helpo. Oni min kondukis al la kadio, kiu ordonis, ke oni donu al mi cent bastonbatojn sur la plandojn kaj min sendis sur galeron.
» Mi estis katenita ĝuste en la sama galero ĉe la sama benko kiel sinjoro barono. Estis sur tiu galero kvar junuloj el Marsejlo, kvin pastroj el Napolo, kaj du monaĥoj el Korfuo, kiuj diris al ni, ke similaj aventuroj okazas ĉiutage. Sinjoro barono pretendis, ke li spertis pli grandan maljustaĵon ol mi; dum mi pretendis, ke certe pli decas remeti bukedon sur la bruston de virino ol esti tute nuda kun
— Nu, mia kara Pangloso, — al li diris Kandido, — kiam vi estis pendumata, sekcata, tradraŝata kaj remanta, ĉu vi pensis, ke ĉio iras plej bone?
— Mi plu restas ĉe mia unua opinio, — respondis Pangloso, — ja fine mi estas filozofo. Ne konvenas, ke mi malkonfesu, ĉar Lejbnico ne povas malpravi, kaj krome, ĉar la
29. Kandido retrovas Kunegundon kaj la maljunulinon
Dum Kandido, la barono, Pangloso, Marteno kaj Kakambo rakontis siajn aventurojn, dum ili rezonadis pri malnecesaj kaj necesaj okazoj en ĉi tiu universo, dum ili disputis pri la efikoj kaj la kaŭzoj, pri la malbonoj morala kaj natura, pri la libero kaj la neceso, pri la konsoloj, kiajn povas sperti remisto sur Turkia galero — ili atingis la bordon de la Marmora maro ĉe la domo de la princo de Transilvanio. La unua vidaĵo estis Kunegundo kaj la maljunulino, etendantaj sur ŝnurojn sekigendajn viŝtukojn.