— Mi konas nenion pli malbongustan, — diris la mastro; — ni havas ĉi tie nur bagatelaĵojn; sed jam morgaŭ mi ordonos, ke oni konstruu alian laŭ pli nobla plano.
Post kiam la du scivolemuloj adiaŭis lian ekscelencon, Kandido diris al Marteno:
— Konsentu, ke jen estas la plej feliĉa el ĉiuj homoj, ĉar li estas super ĉio, kion li posedas.
— Ĉu do vi ne vidas, — diris Marteno, — ke ĉio, kion li posedas, lin naŭzas? Jam antaŭ longe diris Platono, ke ne tiuj stomakoj estas la plej bonaj, kiuj malakceptas ĉian nutraĵon.
— Sed, — diris Kandido, — ĉion kritiki, konstati mankojn en tio, kion aliaj homoj opinias belaĵoj — ĉu tio ne estas agrabla?
— Alivorte, — diris Marteno, — estas agrable ne senti agrablon, ĉu?
— Nu bone, — diris Kandido, — mi do vidas, ke la sola feliĉulo estos mi, kiam mi revidos fraŭlinon Kunegundo.
— Espero komfortigas nian vivon, — diris Marteno.
Tamen la tagoj, la semajnoj kuris unuj post la aliaj; Kakambo ne aperis, kaj Kandido tiom profundiĝis en sian malĝojon, ke li eĉ ne rimarkis, ke Violeto kaj frato Levkojo ne venis por lin danki.
26. Kiel Kandido kaj Marteno vespermanĝis kun ses alilandanoj, kaj kioj tiuj estis
Iun vesperon, kiam Kandido kaj Marteno estis altabliĝontaj kun la alilandanoj el la sama gastejo, al Kandido de malantaŭe proksimiĝis homo kun fulge nigra vizaĝo, kaj lin preninte je la brako diris:
— Estu preta por foriri kun ni, ne preterlasu la okazon.
Li sin turnas kaj ekvidas … Kakambon! Nur la ekvido de Kunegundo povus lin pli mirigi kaj ravi. La ĝojo lin preskaŭ frenezigas. Li ĉirkaŭbrakas sian karan amikon.
— Kunegundo estas ĉi tie, sendube? Kie ŝi estas? Konduku min al ŝi, apud ŝi mi mortu pro ĝojo.
— Kunegundo ne estas ĉi tie, — diris Kakambo, — ŝi estas en Istanbulo.
— Ho, ĉielo! En Istanbulo! Sed eĉ se ŝi estus en Ĉinio, tien mi flugus, ni foriru.
— Ni forveturos post la vespermanĝo, — respondis Kakambo. — Mi ne povas diri plu; mi estas sklavo, mia mastro min atendas; mi devas iri por lin servi ĉetable; ne diru vorton; vespermanĝu kaj tenu vin preta.
Kandido, ŝanceliĝante inter ĝojo kaj doloro, ravita revidi sian fidelan agenton, mirigita vidi lin sklavo, sieĝata de la penso retrovi sian amatinon, kun maltrankvila koro, kun konfuzita spirito, altabliĝis kun Marteno, flegme observanta ĉiujn ĉi tiujn aventurojn, kaj kun ses alilandanoj, venintaj en Venecion por tie pasigi la karnavalon.
Kakambo verŝadis por trinki al unu el la alilandanoj; ĉe la fino de l’ manĝado li proksimiĝis al la orelo de sia mastro, kaj diris al tiu:
— Via Reĝa Moŝto foriros kiam al ĝi plaĉos, la ŝipo pretas.
Eldirinte tiujn vortojn, li foriris. La kunmanĝantoj mirigite rigardis unuj la aliajn, ne dirante eĉ unu solan vorton, kiam alia servisto aliris sian mastron kaj diris al tiu:
— Reĝa Moŝto, la portseĝo de via Majesto estas en Padovo kaj la barko estas preta.
La mastro faris signon kaj la servisto foriris. La kunmanĝantoj denove rigardis unuj la aliajn, kaj la komuna surprizo duobliĝis. Tria servisto, proksimiĝante al tria alilandano, diris al li:
— Reĝa Moŝto, kredu min, Via Majesto ne restu ĉi tie pli longe; mi tuj ĉion preparos.
Kaj li malaperis.
Kandido kaj Marteno jam ne plu dubis, ke tio estis karnavala maskerado. Kvara servisto diris al kvara mastro:
— Via Majesto forveturos, kiam al ĝi plaĉos.
Kaj li eliris, kiel la aliaj. La kvina servisto diris la samon al la kvina mastro. Sed la sesa servisto malsame parolis al la sesa alilandano, kiu sidis apud Kandido; li diris:
— Nu, via Reĝa Moŝto, oni ne plu volas krediti Vian Majeston, nek min, kaj nin ambaŭ oni povas enkarcerigi jam ĉi-nokte. Mi iras por zorgi pri miaj aferoj. Adiaŭ.
Post la foriro de la servistoj la ses alilandanoj, Kandido kaj Marteno restis profunde silentaj. Fine Kandido ekparolis:
— Sinjoroj, — li diris, — jen estas stranga ŝerco. Kial vi ĉiuj estas reĝoj? Koncerne min, mi konfesas, ke nek mi, nek Marteno estas reĝo.
La mastro de Kakambo seriozmiene ekparolis, kaj diris itallingve:
— Mi tute ne ŝercas, mia nomo estas Aĥmedo la 3ª[88]
. Dum pluraj jaroj mi estis grandsultano; mi detronigis mian fraton; mia nevo detronigis min; oni tranĉis la kolon al miaj veziroj; mi finvivas mian vivon en la malnova palaco; mia nevo, la granda sultano Mahmudo, fojfoje permesas al mi vojaĝi por mia sano, kaj mi venis ĉi tien pro la karnavalo Venecia.Junulo, kiu sidis apud Aĥmedo, parolis post li kaj diris:
— Mia nomo estas Ivano[89]
; mi estis imperiestro de ĉiuj Rusioj; mi estis detronigita dum mi kuŝis ankoraŭ en la lulilo; miaj gepatroj estis malliberigitaj; min oni edukis en malliberejo; fojfoje mi havas la permeson vojaĝi akompanate de gardantoj, kaj mi venis ĉi tien pro la karnavalo Venecia.La tria diris: