Tuj li proksimiĝas al ili, komplimentas kaj invitas ilin en sian gastejon por manĝi makaroniojn, perdrikojn el Lombardio, kaviaron, kaj trinki vinojn Montepulĉanan, «larmojn de Kristo»[84]
, Kipran kaj Samosan. La fraŭlino ruĝiĝis, la Teatano akceptis la inviton, kaj la junulino lin sekvis, rigardante Kandidon per okuloj, en kiuj kuŝis surprizo, konfuzo kaj kiujn nebulis kelkaj larmoj. Apenaŭ enirinte la ĉambron de Kandido ŝi diris:— Nu, sinjoro Kandido ne rekonas Violeton!
Ĉe tiuj vortoj Kandido, kiu ĝis tiam ne tre atentis ŝin, ĉar li pensis nur pri Kunegundo, diris al ŝi:
— Ho ve, mia kara infano! Ĉu do al vi doktoro Pangloso ŝuldas la belan staton, en kiu mi lin trovis?
— Ho ve, sinjoro, efektive estis tiel, — diris Violeto. — Do, vi jam ĉion scias. Mi aŭdis pri la teruraj malfeliĉoj, kiuj trafis ĉiujn domanojn de la baronino kaj la belan Kunegundon. Mi certigas al vi, ke mia sorto estis nemulte malpli kruela. Kiam vi konis min en la kastelo, mi estis tute sensperta, kaj mia konfesprenanto, Franciskano, min facile delogis. La sekvoj estis teruraj; mi devis forlasi la kastelon baldaŭ post kiam la barono vin forpelis per fortaj piedbatoj sur la postaĵon.
» Mi estis mortonta, sed min kompatis fama kuracisto. Pro dankemo dum kelka tempo mi estis lia amaĵistino. Lia edzino, kiu estis furioze ĵaluza, ĉiutage min senkompate draŝadis; ŝi estis furio. Tiu kuracisto estis la plej malbela el ĉiuj viroj — kaj mi, la plej malfeliĉa el ĉiuj virinoj, konstante ricevante batojn pro viro, kiun mi ne amas.
» Vi scias, sinjoro, kiom danĝeras por kverelema virino esti kuracistedzino. Iun tagon, kiam ŝi havis malgravan malvarmumon, li, indignigite de la farmanieroj de sia edzino, donis al ŝi kuracilon tiom efikan, ke post du horoj ŝi mortis en teruraj konvulsioj.
» La parencoj de la sinjorino iniciatis kontraŭ la sinjoro prokriman proceson; li fuĝis, kaj mi trafis en malliberejon. Mia senkulpeco min ne savus, se mi ne estus iom beleta. La juĝisto min liberigis — kondiĉe, ke li sukcedos al la kuracisto. Baldaŭ aperis rivalino; forpelite sur la straton sen rekompenco, mi devis daŭrigi ĉi tiun abomenindan metion, kiu al vi la viroj ŝajnas agrabla, kaj kiu por ni estas nur senfunda mizero.
» Mi venis Venecion por praktiki la profesion. Aĥ, sinjoro, se vi povus imagi tion — devi sendiference karesi maljunan komerciston, advokaton, monaĥon, gondoliston, pastron; esti submetita al ĉiaj insultoj, ĉiaj humiligoj! Iam pro la mizero mi devas pruntepreni jupon por ke ĝin suprenlevu iu naŭza ulo. Iam unu ŝtelas tion, kio estis perlaborita kun alia. La koruptaĵoj eltrudataj de la polico, kaj estonte nur terura maljuneco, hospitalo, sterkejo.
» Pripensu ĉi tion kaj vi konkludos, ke mi estas unu el la plej malfeliĉaj estuloj en la mondo.
Tiel Violeto malfermadis sian koron al la bona Kandido; Marteno, kiu ĉeestis en la ĉambro, diris al Kandido:
— Vi vidas, ke mi jam gajnis duonon da mia veto.
Frato Levkojo sidis en la manĝoĉambro kaj trinkis, atendante la vespermanĝon.
— Sed, — diris Kandido al Violeto, — vi aspektis tiel gaja, tiel kontenta, kiam mi vin renkontis; vi kantis, vi karesis la Teatanon kun natura komplezemo; vi ŝajnis al mi tiom feliĉa, kiom vi estas malfeliĉa.
— Aĥ, sinjoro, — respondis Violeto, — tio estas ankoraŭ unu malbonaĵo de nia profesio. Hieraŭ min prirabis kaj batis oficiro — kaj hodiaŭ necesas, ke mi aspektu gaja por plaĉi al monaĥo.
Sufiĉis al Kandido; li agnoskis, ke Marteno pravas. Oni altabliĝis kun Violeto kaj la Teatano; dum la manĝado estis amuze, kaj ĉe la fino oni konfide interparolis.
— Patro, — diris Kandido al la monaĥo, — mi havas la impreson, ke vi ĝuas sorton por ĉiuj enviindan: via vizaĝo radias sanon, via fizionomio esprimas feliĉon; vi havas tre beletan junulinon por via distro, kaj vi ŝajnas tre kontenta pri via metio de Teatano.
— Sincere parolante, — respondis frato Levkojo, — mi deziras, ke ĉiuj Teatanoj ripozu sur la fundo de l’ maro. Cent fojojn mi havis la tenton ekbruligi la monaĥejon kaj fariĝi islamano. Mi aĝis dek kvin jarojn, kiam miaj gepatroj igis min surmeti ĉi tiun malŝatindan robon, por lasi pli da riĉo al tiu malbeninda unuenaskita frato, kiun Dio malsukcesigu! En la monaĥejo regas envio, malakordo, rankoro. Verdire, mi faris kelkajn predikaĉojn, kiuj havigis al mi iomete da mono, kies duonon ŝtelis la prioro; la reston mi uzas por aĉeti la karesojn de publikulinoj. Sed kiam mi revenas vespere en la monaĥejon, mi emas rompi al mi la kapon kontraŭ la murojn de l’ dormejo; kaj ĉiuj miaj kolegoj havas la saman emon.
Kun sia kutima flegmo Marteno sin turnis al Kandido kaj diris:
— Nu, ĉu mi gajnis la tutan veton?
Kandido donis du mil piastrojn al Violeto kaj mil piastrojn al frato Levkojo.
— Mi certigas al vi, — li diris, — ke per tio ili estos feliĉaj.
— Tion mi tute ne kredas, — diris Marteno. — Eble tiuj piastroj eĉ pli malfeliĉigos ilin.