23. Kandido kaj Marteno iras al la bordo de Anglio; kion ili tie vidas
— Aĥ, Pangloso! Pangloso! Aĥ, Marteno! Marteno! Aĥ, mia kara Kunegundo! Kio do estas ĉi tiu mondo? — diradis Kandido sur la holanda ŝipo.
— Estas io tre freneza kaj tre abomena, — respondadis Marteno.
— Vi konas Anglion; ĉu tie oni same frenezas kiel en Francio?
— Estas alia speco de frenezo, — diris Marteno. — Vi scias, ke tiuj du nacioj intermilitas pro kelkaj akreoj da neĝo apud Kanado, kaj ke por tiu bela milito ili elspezas multe pli ol valoras la tuta Kanado.[79]
Mi ne estas sufiĉe klera por diri al vi, en kiu lando estas pli da frenezuloj ol en la alia; mi scias nur, ke ĝenerale la homoj, kiujn ni baldaŭ vidos, estas tre mishumoremaj.Tiel babilante, ili albordiĝis ĉe Portsmuto; amasego da homoj kovris la bordon, kaj atente rigardis diketan viron, genuantan sur la ferdeko de milita ŝipo, kun la okuloj vinditaj; kvar soldatoj, postenigitaj kontraŭ tiu homo, tute trankvile elpafis al li po tri kuglojn en la kranion; kaj la publiko disiris tre kontenta.
— Sed kio estas ĉio ĉi tio? — diris Kandido. — Kaj kiu demono superregas la teron?
Li demandis, kiu estas tiu dikulo, kiun oni ĵus ceremonie mortigis.
— Li estas admiralo,[80]
— oni al li respondis.— Kaj kial mortigi tiun admiralon?
— Tial ke li ne kaŭzis la morton de sufiĉe da homoj; li batalis kontraŭ francan admiralon, kaj oni opiniis, ke li ne estis sufiĉe proksime de sia kontraŭulo.
— Sed, — diris Kandido, — la franca admiralo estis egale malproksime de la angla admiralo, kiel ĉi tiu estis de la alia!
— Tio estas nekontestebla, — oni rebatis al li; — sed en ĉi tiu lando utilas iam kaj tiam mortigi iun admiralon por kuraĝigi la aliajn.
Kandidon tiom konsternis kaj ŝokis la vidita kaj la aŭdita, ke li eĉ ne volis elŝipiĝi, kaj kontraktis kun la holanda ŝipmastro (malgraŭ la risko iĝi priŝtelita kiel en Surinamo), ke tiu senprokraste lin veturigos al Venecio.
La mastro estis preta post du tagoj. Oni randiris Francion, oni pasis preter Lisbono, ĉe kies vido kaj Kandido ektremis[81]
. Oni eniris la markolon kaj Mediteraneon; fine oni albordiĝis ĉe Venecio.— Dio estu laŭdata! — diris Kandido brakumante Martenon. — Ĉi tie mi revidos la belan Kunegundon. Mi fidas Kakambon, kiel min mem. Ĉio estas bona, ĉio iras bone, ĉio iras kiel eble plej bone.
24. Pri Violeto kaj frato Levkojo
Alveninte Venecion, Kandido tuj ekserĉigis Kakambon en ĉiuj kafejoj, ĉe ĉiuj voluptovendistinoj — kaj nenie lin trovis. Ĉiutage li sendadis demandi sur ĉiujn ŝipojn kaj ĉiujn barkojn; neniaj novaĵoj pri Kakambo.
— Kiel do! — li diradis al Marteno, — mi havis tempon navigi de Surinamo al Bordozo, veturi de Bordozo al Parizo, de Parizo al Diepo, de Diepo al Portsmuto, preterpasi Portugalion kaj Hispanion, veli tra Mediteraneo, pasigi kelkajn monatojn en Venecio; kaj la bela Kunegundo ankoraŭ ne venis! Anstataŭ ŝin mi renkontis nur senhontulinaĉon kaj Perigordan abateton! Sendube Kunegundo mortis; al mi restas nenio krom morti. Aĥ, kiom pli bone estus ekloĝi en la paradiza Eldorado ol reveni en ĉi tiun malbenindan Eŭropon. Kiel vi pravas, mia kara Marteno! Ĉio estas iluzio kaj malfeliĉo.
Li falis en nigran melankolion, li ignoris la operon
— Vere vi estas tre naiva imagante ke Mestiza servisto kun kvin aŭ ses milionoj en poŝo iros ĝis la fino de l’ tero serĉi vian amatinon por konduki ŝin al vi en Venecion. Li ŝin prenos por si, se li trovos; se li ŝin ne trovos, li prenos alian; mi konsilas al vi forgesi pri via servisto Kakambo kaj via amatino Kunegundo.
Marteno ne estis tre konsola. La melankolio de Kandido pligrandiĝis, kaj Marteno ne ĉesis pruvadi al li, ke ekzistas malmulte da virto kaj malmulte da feliĉo sur la tero, escepte eble en Eldorado, kien neniu povas iri.
Disputante pri tiu grava demando, kaj atendante Kunegundon, Kandido ekvidis sur la placo Sankta Marko junan Teatanon[83]
, promenantan kun junulino kiun li tenis je la brako. La Teatano ŝajnis freŝa, graseta, fortika; liaj okuloj brilis, lia aspekto estis memfida, lia irmaniero fiera. La junulino estis beleta kaj kantis; ŝi ameme rigardis sian Teatanon, kaj de temp’ al tempo pinĉis liajn dikajn vangojn.— Almenaŭ konsentu, — diris al Marteno Kandido, — ke ĉi tiuj homoj estas feliĉaj. Ĝis nun sur la tuta loĝebla tero, escepte Eldoradon, mi trovis nur malfeliĉulojn; sed koncerne ĉi tiun junulinon kaj ĉi tiun Teatanon mi vetas, ke ili tre feliĉas.
— Mi vetas, ke ne, — diris Marteno.
— Ni invitu ilin por vespermanĝi, — diris Kandido, — kaj vi vidos, ĉu mi eraras.