— Kion vi volas, — diris Marteno, — tiaj estas la ĉi-tieaj homoj. Imagu ĉiujn kontraŭdirojn, ĉiajn eblajn malkoherojn — kaj vi trovos ilin en la registaro, en la tribunaloj, en la preĝejoj, en la teatroj de ĉi tiu stranga nacio.
— Ĉu vere oni ankoraŭ ridas en Parizo? — demandis Kandido.
— Jes, — diris la abateto, — sed de furiozo. Oni plendas pri ĉio kun rideksplodoj; kaj ridegante oni faras fiaĵojn.
— Kiu estas, — diris Kandido, — tiu porkego, kiu diris al mi tiom da malbono pri la teatraĵo, ĉe kies ludado mi tiom ploris kaj pri la aktoroj, kiuj min tiom amuzis?
— Li estas malica mizerulo, — respondis la abateto, — kiu akiras vivrimedojn mallaŭdante ĉiujn teatraĵojn kaj ĉiujn librojn; li malamas iun ajn, kiu sukcesas, kiel la eŭnukoj malamas la ĝuantojn: li estas unu el tiuj serpentoj de la literaturo, kiuj sin nutras per malpuro kaj veneno; li estas fi-gazetisto.
— Kion vi nomas fi-gazetisto? — demandis Kandido.
— Tio estas, — diris la abateto, — verkanto de malicaj, senvaloraj artikoloj, kia estas ekzemple Freron’.[66]
Tiel rezonadis Kandido, Marteno kaj la Perigordano sur la ŝtuparo, observante la publikon eliri el la teatro.
— Kvankam mi sopiregas revidi fraŭlinon Kunegundo, — diris Kandido, — mi deziras tamen vespermanĝi kun fraŭlino Kleron’, ĉar ŝi ŝajnis al mi admirinda.
La abateto ne estis el la speco da homoj, kiajn akceptus fraŭlino Kleron’, kiu interrilatis nur kun la bona societo.
— Ŝi ne estas libera ĉi-vespere, — li diris; — sed mi havos la honoron konduki vin al eminenta nobelino, ĉe kiu vi ekkonos la Parizan eliton, kiel se vi estus en la urbo jam kvar jarojn.
Kandido, laŭnature scivola, lasas sin konduki en la domon de la sinjorino, ĉe la fora ekstremo de la antaŭurbo Sankta Honorio. La societo kartludas faraonon[67]
; ĉiu el la dek du ludantoj tenas en mano staketon da kartoj, kornhavan registron de siaj misŝancoj.[68] Regas profunda silento, palo kuŝas sur la frunto de la ludantoj, maltrankvilo sur tiu de la bankulo[69], kaj la mastrino, sidante ĉe la flanko de tiu senkompata bankulo, observas per linkaj okuloj ĉiujnLa abateto, Kandido kaj Marteno eniris; neniu ekstaris, nek salutis, nek atentis ilin; ĉiuj estis profunde okupitaj per siaj kartoj. «Ŝia baronina moŝto Tunder-ten-tronk estis pli ĝentila», — ekpensis Kandido.
Tamen la abateto proksimiĝis al la orelo de la markizino, kiu duonekstaris, honoris Kandidon per favora rideto, kaj Martenon per degna kapsigno; ŝi donigis seĝon kaj kartaron al Kandido, kiu malgajnis kvindek mil frankojn en du disdonoj; poste oni tre gaje noktomanĝis, kaj ĉiuj miris, ke Kandidon neniom impresis lia malgajno; la lakeoj diris inter si en sia lakea lingvaĵo:
— Sendube ia lordo angla.
La noktomanĝo estis tia, kiaj kutime estas la Parizaj noktmanĝoj: unue silento; poste konfuza parolbruo; poste ŝercoj, plejparte sengustaj, falsaj novaĵoj, misrezonadoj, iomete da politiko kaj multe da malicaĵoj; ektemis eĉ pri novaj libroj:
— Ĉu vi vidis, — diris la Perigorda abateto, — la romanon de sinjoreto Goŝa’[73]
, doktoro pri teologio?— Jes, — respondis unu el la kunmanĝantoj, — sed mi ne povis ĝin finlegi. Ni havas amason da malsaĝaj verkaĉoj, sed ili ĉiuj kune ne kompareblas kun la deliraĵoj de Goŝa’, doktoro pri teologio; mi estas tiom trosata je tiu droniga torento da malŝatindaj libroj, ke nun mi preferas ludi faraonon.
— Kaj kion vi opinias pri la
— Ha! — diris sinjorino de Parolinjak’. — Kia teda mortemulo! Kiel zorge li priparolas ĉion, kion ĉiuj jam scias! Kiel longe li disertas pri tio, kio ne meritas eĉ rimarketon! Kiel malsprite li proprigas al si la spriton de aliaj! Kiel li fuŝas tion, kion li plagiatas! Kiel li naŭzas min! Sed ne plu li min naŭzos: sufiĉas la kelkaj paĝoj de la ĉefdiakono, kiujn mi jam legis.
Kunsidis klera kaj belgusta homo, kiu konfirmis la diritan de la markizino. Poste oni ekparolis pri tragedioj. La mastrino demandis, kial iujn tragediojn, ja fojfoje ludatajn, oni apenaŭ povas tralegi. La belgustulo tre bone klarigis, kiel teatraĵo povas esti interesa — kaj tamen senvalora; per malmulte da vortoj li pruvis, ke ne sufiĉas krei unu aŭ du el tiaj situacioj, kiajn oni trovas en ĉiu romano, kaj kiaj ĉiam logas la spektantojn — sed necesas esti originala sen ekstravaganco, ofte noblega kaj neniam afekta; koni la homan koron kaj scii ĝin elmontri; esti granda poeto sen ke tiaj ŝajnu la drampersonoj; perfekte scipovi sian lingvon, ĝin pure paroli, kun kontinua harmonio, kaj tiel, ke la rimo neniam difektu la sencon.