— Ho, — diris Kandido, — estas ja granda diferenco, ĉar la libera volo…
Tiel rezonante ili alvenis Bordozon.
22. Kio okazis al Kandido kaj Marteno en Francio
Kandido restis en Bordozo nur tiom da tempo, kiom necesis por vendi kelke da Eldoradaj ŝtonoj kaj por prizorgi veturilon kun du sidlokoj — ĉar li nepre bezonis sian filozofon Marteno. Tre ĉagrenis lin nur tio, ke necesis disiĝi de la ŝafo, kiun li fordonis al la Bordoza Akademio de la sciencoj. Tiu lasta proponis kiel temon por la tiujara premio klarigi, kial la lano de tiu ŝafo estis ruĝa. La premion ricevis scienculo el la Nordo, kiu pruvis per A plus B minus C dividita per Z, ke la ŝafo necese devas esti ruĝa kaj mortonta pro variolo.
Tamen ĉiuj vojaĝantoj, kiujn Kandido renkontis survoje en la drinkejoj, diradis al li: «Ni veturas en Parizon». Tia ĝenerala fervoro donis al li fine la deziron vidi tiun ĉefurbon; tio ne postulis grandan forflankiĝon de la vojo al Venecio.
Li enveturis Parizon tra la antaŭurbo Sankta-Marcelo, kiu impresis lin kiel plej malbela vilaĝo Vestfalia.
Apenaŭ enhoteliĝinte, Kandido eksentis malgravan misfarton, kaŭzitan de laciĝo. Ĉar lian fingron ornamis eksterordinare granda brilianto, kaj ĉar en lia pakaĵaro oni rimarkis skatolon mirige pezan, li tuj ekhavis apud si du kuracistojn, kiujn li ne venigis, kelkajn intimajn amikojn, kiuj eĉ por minuto ne forlasis lin sola, kaj du bigotinojn, kiuj varmigadis liajn buljonojn. Marteno diris:
— Mi memoras, ke ankaŭ mi ekmalsanis en Parizo dum mia unua vojaĝo; mi estis tre malriĉa, tial malestis amikoj, bigotinoj, kuracistoj — kaj mi resaniĝis.
Tamen, danke al la multaj kuraciloj kaj sangellasoj, la malsaneto de Kandido pligraviĝis. Pastro el la kvartalo venis milde por peti sennoman bileton, pagotan en la transmondo; Kandido ne konsentis. La bigotinoj asertis, ke tio estas nova modo.[62]
Kandido respondis, ke li ne estas modemulo. Marteno volis ĵeti la pastron tra la fenestron; la ekleziulo kolere deklaris, ke oni ne entombigos Kandidon; Marteno same kolere rebatis, ke li entombigos la ekleziulon, se tiu plu sin trudados. La disputo akriĝis; Marteno kaptis la pastron je la ŝultroj kaj malmilde lin forpelis; kio kaŭzis grandan skandalon, pri kiu oni protokolis.Kandido resaniĝis; kaj dum la resaniĝado li havis ĉe siaj vespermanĝoj tre rafinitan kompanion. Oni kartludadis je grandaj monsumoj. Kandidon tre mirigis, ke neniam li ricevis ason, kaj Marteno neniom miris pri tio.
Inter tiuj, kiuj honoris lin per sia ĉeesto, estis malgranda abateto[63]
el Perigordo, unu el tiuj diligentaj personoj, ĉiam rapidagaj, servemaj, senhontaj, karesemaj, konsentemaj, kiuj gvatas la alilandanojn trapasantajn la ĉefurbon, rakontas al ili la lokajn skandalojn, kaj proponas al ili ĝuaĵojn ĉiaprezajn. Unue li kondukis Kandidon kaj Martenon al teatro. Tie oni ludis novan tragedion. Okazis, ke Kandido sidis apud kelkaj sprituloj. Tio ne malhelpis lin plori ĉe kelkaj scenoj perfekte ludataj. Unu el la apudaj intelektuloj al li diris dum interakto:— Tute malprave vi ploras: tiu aktorino estas tre maltaŭga; ŝia partnero estas eĉ pli mallerta; la teatraĵo eĉ pli malbonas ol la geaktoroj; la sceno estas en Arabio, sed la aŭtoro ne scias eĉ unu vorton araban; kaj plie, tiu homo ne kredas je la denaskaj ideoj; mi kunportos al vi morgaŭ dudek broŝurojn, kiuj lin mallaŭdas.
— Sinjoro, kiom da teatraĵoj vi havas en Francio? — demandis la abateton Kandido.
— Kvin aŭ ses mil, — respondis tiu.
— Tio estas multe, — diris Kandido. — Kiom da ili estas bonaj?
— Dek kvin aŭ dek ses, — respondis la alia.
— Tio estas multe, — diris Marteno.
Al Kandido tre plaĉis aktorino, kiu ludis la rolon de la reĝino Elizabeto en iu sufiĉe banala tragedio, kiun oni ankoraŭ ludas fojfoje.
— Tiu aktorino, — li diris al Marteno, — tre plaĉas al mi; ŝi havas ian trajtosimilecon kun fraŭlino Kunegundo; mi ŝatus ŝin saluti.
La abateto sin proponis por enkonduki lin en ŝian hejmon. Kandido, edukita en Germanio, demandis, kia estas la etiketo, kaj kiel en Francio oni traktas la reĝinojn de Anglio.
— Tio varias, — diris la abateto. — En provinco oni kondukas ilin[64]
en drinkejon; en Parizo oni respektas ilin, dum ili estas belaj, kaj post la morto ĵetas ilin en rubejon.— Reĝinojn en rubejon! — ekkriis Kandido.
— Jes, certe, — diris Marteno, — ĉi tiu sinjoro pravas. Mi estis en Parizo, kiam fraŭlino Monimo[65]
pasis, kiel oni diras, el ĉi tiu mondo en la alian; oni rifuzis al ŝi tion, kion ĉi tiuj homoj nomas la— Tio estas tre malĝentila, — diris Kandido.