» Tamen, kiam mia patrino min vendis por dek Patagoniaj eskudoj ĉe la marbordo de Gvineo, ŝi al mi diris: «Mia kara infano, gloru niajn sorĉistojn, ĉiam adoru ilin, kaj ili faros cian vivon feliĉa; ci havas la honoron iĝi sklavo de niaj sinjoroj la blankuloj, kaj per tio ci riĉigas ciajn gepatrojn.»
» Ho ve! mi ne scias, ĉu mi riĉigis ilin, sed min ili ne feliĉigis. La hundoj, la simioj kaj la papagoj estas ege malpli malfeliĉaj ol ni: la Holandaj sorĉistoj, kiuj min konvertis, ĉiudimanĉe al mi diras, ke ni ĉiuj, ĉu blankaj ĉu nigraj, estas infanoj de Adamo. Mi ne estas genealogo; sed, se tiuj predikistoj diras la veron, ni ĉiuj interparencas. Nu, konsentu, ke ne ekzistas pli terura maniero trakti siajn parencojn.
— Ho Pangloso! — ekkriis Kandido. — Tiajn abomenaĵojn ci ne imagis. Finite! Finfine necesas forkonfesi cian optimismon.
— Kio estas optimismo? — demandis Kakambo.
— Ho ve! — diris Kandido, — Ĝi estas la manio asertadi, ke ĉio estas bona, kiam oni suferas malbonon.
Kaj li ploris rigardante la Negron; kaj, plorante, li eniris Surinamon.
Antaŭ ĉio ili demandas, ĉu en la haveno estas ŝipo kiun oni povas sendi al Bonaero. La persono, al kiu ili sin turnis, estis ĝuste Hispana ŝipposedanto, kiu sin proponis por fari kun ili honestan kontrakton. Li fiksis al ili rendevuon en drinkejon. Kandido kaj la fidela Kakambo kun siaj du ŝafoj tien iris por lin atendi.
Kandido, simplanima kaj konfidema kiel infano, rakontis al la Hispano ĉiujn siajn aventurojn, kaj konfesis, ke li volas forpreni Kunegundon.
— Mi certe ne riskos veturigi vin al Bonaero, — diris la maristo. — Pro tia afero nin ĉiujn oni pendumos: la bela Kunegundo estas la preferata amatino de la guberniestro.
Tio estis kvazaŭ fulmobato por Kandido; li longe ploris; poste li tiris Kakambon flanken kaj diris al li:
— Mia kara amiko, jen kion ci faru. Ĉiu el ni havas en siaj poŝoj diamantojn valorajn je kvar aŭ kvin milionoj. Ci estas pli lerta ol mi; iru al Bonaero kaj prenu Kunegundon. Se la guberniestro ne tuj konsentos, donu al li unu milionon; se tio ne sufiĉos, donu al li du. Ci ne mortigis inkvizitoron, cin oni ne suspektos. Mi ekipos alian ŝipon, iros en Venecion kaj atendos cin tie; ĝi estas libera lando, kie oni estas sekura kontraŭ Bulgaroj, Abaroj, Judoj kaj inkvizitoroj.
Kakambo varmege aprobis tiun saĝan decidon. Lin tre ĉagrenis la neceso disiĝi for de tia bona mastro, fariĝinta lia kara amiko; sed la plezuro esti al li utila superis la ĉagrenon, kaŭzatan de la disiĝo. Larmante ili ĉirkaŭbrakis unu la alian. Kandido rekomendis, ke li ne forgesu la bonan maljunulinon. Kakambo forveturis en tiu sama tago. Tre bona homo estis tiu Kakambo.
Kandido ankoraŭ kelkan tempon restis en Surinamo, atendante, ke alia ŝipmastro konsentu veturigi lin en Italion, lin kaj liajn du restantajn ŝafojn. Li dungis servistojn, kaj aĉetis ĉion necesan por longa vojaĝo; fine al li venis sinjoro Vanderdentur’, mastro de granda ŝipo, kaj ofertis siajn servojn.
— Kiom vi postulos, — demandis Kandido, — por veturigi min rekte al Venecio, min, miajn servistojn, mian pakaĵaron, kaj la jenajn du ŝafojn?
La mastro postulis dek mil piastrojn; Kandido senhezite konsentis.
«Ho! ho!» diris al si la sagaca Vanderdentur’. «Ĉi tiu alilandano sen marĉandi donas dek mil piastrojn! Supozeble li estas tre riĉa.»
Kaj, reveninte momenton poste, li deklaris, ke li ne povas ŝipiri je malpli alta prezo ol dudek mil.
— Nu, vi ricevos ilin, — diris Kandido.
«Mirige!» mallaŭte al si diris la komercisto. «Ĉi tiu homo donas dudek mil piastrojn same facile kiel dek mil.»
Li revenis denove, kaj diris, ke li povos veturigi Kandidon ĝis Venecio nur se li ricevos tridek mil piastrojn.
— Mi do pagos al vi tridek mil, — respondis Kandido.
«Ho! ho!» ekpensis la komercisto. «Por ĉi tiu homo tridek mil piastroj estas nenio; sendube la du ŝafoj portas grandegajn trezorojn; ni ne plu insistu: unue li pagu la tridek mil piastrojn, poste ni vidos.»
Kandido vendis du malgrandajn diamantojn, el kiuj la malpli granda valoris pli ol kiom postulis la mastro. Do, li antaŭpagis, la du ŝafojn oni enŝipigis. Kandido sekvas en malgranda boato por atingi la ŝipon en la rodo; la mastro profitas la momenton, malvolvigas la velojn, levigas la ankron; la vento lin favoras. Kandido, duonfrenezigite, konsternite, jam ne plu lin vidas.
— Ho ve! — li ekkriis, — jen ruzaĵo inda je la Malnova Mondo.
Li revenas sur la bordon dispremite de ĉagreno — ja li perdis trezoron sufiĉan por riĉigi dudek monarĥojn.
Li iras al la Holanda juĝisto; kaj, ĉar li estas iom ekscitita, li forte frapas sur la pordon; li eniras kaj rakontas sian aventuron iom pli laŭte ol decas. La juĝisto unue lin monpunas je dek mil piastrojn pro la bruo, kiun li faris; poste li pacience lin aŭskultas, promesas esplori la aferon tuj kiam revenos la komercisto kaj pagigas al si ankoraŭ dek mil piastrojn por la juĝaj elspezoj.