— Estas vere, mia amiko, mi rediras, ke la kastelo, kie mi naskiĝis, ne meritas lokon en ĉi tiu lando; sed ĉi tie forestas Kunegundo, kaj ankaŭ vi sendube havas iun amatinon en Eŭropo. Restante ĉi tie, ni estos nur same bonstataj kiel la aliaj; male, se ni revenos en nian mondon nur kun dek du ŝafoj ŝarĝitaj per ŝtonoj el Eldorado, ni estos pli riĉaj ol ĉiuj reĝoj kune, ni ne plu bezonos timi inkvizitorojn, kaj ni facile povos repreni Kunegundon.
Tiu parolo plaĉis al Kakambo: oni tiom ŝatas migradi, akiri famon ĉe siaj samgentanoj, fanfaroni pri tio, kion oni vidis dum siaj vojaĝoj, ke la du feliĉuloj decidis formeti sian feliĉon kaj peti Lian Reĝan Moŝton pri forpermeso.
— Vi faras malsaĝaĵon, — diris al ili la reĝo. — Mi bone scias, ke mia lando estas negrava; sed, kie oni iel prosperas, tie oni restu. Mi certe ne rajtas reteni alilandanojn; tio estus tiranaĵo fremda al niaj leĝoj kaj moroj: ĉiuj homoj estas liberaj. Foriru, kiam al vi plaĉos, sed la eliro estas tre malfacila. Ne eblas iri kontraŭ la fluo de la rapida rivero, per kiu vi kvazaŭ mirakle alvenis, kaj kiu fluas sub la roka volbo. La montoj, kiuj ĉirkaŭas mian tutan landon, estas dek mil futojn altaj kaj krutaj kiel muroj; ĉiu el ili estas pli ol dek leŭgojn larĝa; iliaj transaj deklivoj malaperas en abismo.
» Tamen, ĉar vi nepre volas foriri, mi ordonos al la intendanto de la maŝinoj, ke li konstruu unu, kiu povu komforte vin transporti. De post kiam oni vin forkondukos trans la montojn, neniu povos akompani vin pluen, ĉar miaj regatoj ĵuris neniam eliri la ĉirkaŭlimon, kaj ili estas tro saĝaj por rompi sian ĵuron. Cetere vi petu de mi ĉion, kio plaĉos al vi.
— Ni petas de Via Reĝa Moŝto, — diris Kakambo, — nur kelke da ŝafoj ŝarĝotaj per nutraĵoj, ŝtonoj kaj per la koto el la lando.
La reĝo ekridis.
— Mi ne komprenas, — li diris, — kion bonan la Eŭropanoj trovas en nia flava koto; sed da ĝi kunportu tiom, kiom vi volos, kaj ĝi al vi utilu.
Tuj li ordonis al siaj inĝenieroj konstrui maŝinon por suprenlevi tiujn du strangulojn ekster la reĝlandon. Tri mil bonaj fizikistoj eklaboris; la maŝino pretis post du semajnoj kaj kostis ne pli ol dudek milionojn da pundoj, en la landa mono. Sur la maŝinon oni metis Kandidon kaj Kakambon; aldone estis du grandaj ruĝaj ŝafoj selitaj kaj briditaj por servi al ili kiel rajdbestoj, kiam ili estos transirintaj la montojn; dudek ŝarĝoŝafoj ŝarĝitaj per nutroj; tridek, kiuj portis donacojn el tio, kion la lando havas plej kurioza; kaj kvindek ŝarĝitaj per oro, gemoj kaj diamantoj. La reĝo kore kisis la du vagulojn.
Ilia forveturo estis impresa spektaklo, kaj fascina estis la maniero levi ilin kaj iliajn ŝafojn sur la supron de la montoĉeno. Transportinte ilin en sekuran lokon, la fizikistoj ilin adiaŭis; kaj Kandido ne plu havis alian deziron kaj zorgon ol iri prezenti siajn ŝafojn al Kunegundo.
— Ni havas, — li diris, — sufiĉon por pagi al la guberniestro de Bonaero, se fraŭlino Kunegundo estas elaĉetebla. Ni iru al Kajeno, ni enŝipiĝu, kaj poste ni pripensos, kiun reĝlandon ni aĉetu.
19. Kio okazis al ili en Surinamo, kaj kiel Kandido konatiĝis kun Marteno
La unua tago de niaj du vojaĝantoj estis sufiĉe agrabla. Ilin kuraĝigis la ideo, ke ili posedas pli da riĉoj ol Azio, Eŭropo kaj Afriko povus enteni. Kandido, ravita, skribis la nomon de Kunegundo sur la arbotrunkoj. En la dua tago, du el iliaj ŝafoj enmarĉiĝis kaj pereis kun siaj ŝarĝoj; kelkajn tagojn poste du aliaj ŝafoj mortis pro laciĝo; poste sep aŭ ok pereis pro malsato en dezerto; aliaj post kelkaj tagoj falis en abismojn. Fine, post centtaga irado, restis al ili nur du ŝafoj. Kandido diris al Kakambo:
— Mia amiko, vi vidas, kiom pereemaj estas la riĉoj en ĉi tiu mondo; nenio estas solida, krom la virto kaj la feliĉo revidi fraŭlinon Kunegundo.
— Konsentite, — diris Kakambo. — Sed restas al ni ankoraŭ du ŝafoj kun pli da trezoroj ol iam havos la reĝo de Hispanio, kaj mi vidas en la malproksimo urbon, kiu laŭ mia konjekto estas Surinamo, apartenanta al la Holandanoj. Ni estas ĉe la fino de niaj ĉagrenoj kaj ĉe la komenco de nia feliĉo.
Proksimiĝante al la urbo, ili ekvidis Negron duonnude kuŝantan surtere — li surhavis nur kalsonon el blua tolo; la kompatindulo malhavis la maldekstran kruron kaj la dekstran manon.
— Ho Dio! — ekkriis Kandido, kaj alparolis la Negron holande: — Kion ci faras ĉi tie, mia amiko, en tia terura stato?
— Mi atendas mian mastron, sinjoron Vanderdentur’, la faman negociston, — respondis tiu.
— Ĉu tiu sinjoro Vanderdentur’ cin traktis tiel? — demandis Kandido.
— Jes, sinjoro, — diris la Negro, — tia estas la kutimo. Dufoje en jaro oni donas al ni kalsonon el tolo, kaj estas nia tuta vesto. Kiam ni laboras en la sukerfabrikoj, kaj kiam la muelŝtono kaptas ies fingron, oni fortranĉas ties manon; kiam iu provas forkuri, oni forhakas al li kruron; al mi okazis ambaŭ aferoj. Tiom kostas la sukero, kiun vi manĝas en Eŭropo.