» Sed, sinjoroj, vi certe ne volus manĝi viajn amikojn. Vi intencas rosti Jezuiton — sed fakte vi estas rostontaj vian defendanton, malamikon de viaj malamikoj. Rilate min, sciu, ke mi naskiĝis en via lando; la sinjoro, kiun vi vidas, estas mia mastro, kaj, anstataŭ esti Jezuito, li ĵus mortigis Jezuiton, li surhavas ties vestojn; jen estas la kaŭzo de via eraro. Por kontroli mian diron, prenu lian robon, portu ĝin ĝis la unua barilo de la ŝtato de
La Grandoreluloj juĝis tiun parolon tre saĝa; ili deputis du eminentulojn por iri diligente informiĝi pri la afero; la du deputitoj saĝe plenumis sian komision, kaj baldaŭ revenis kun bonaj informoj. La Grandoreluloj liberigis siajn du kaptitojn, faris al ili multe da afablaĵoj, proponis al ili junulinojn, donis refreŝigojn kaj kondukis ilin ĝis la limo de sia lando, ĝojege kriante:
— Ne Jezuito! Ne Jezuito!
Kandido ne laciĝis miri pri la motivo de sia liberiĝo.
— Kia popolo! — li diradis. — Kiaj homoj! Kiaj moroj! Se mi ne havus la feliĉon trapiki per mia spado la fraton de Kunegundo, mi estus senpardone manĝita. Sed, ĉion konsiderante, la pura naturo estas bona, ĉar ĉi tiuj homoj, anstataŭ min manĝi, faris al mi mil afablaĵojn, de kiam ili eksciis, ke mi ne estas Jezuito.
17. Kiel Kandido kaj lia servisto venis en Eldoradon[54]
kaj kion ili tie vidisĈe la limo de la lando de la Grandoreluloj Kakambo diris al Kandido:
— Vi vidas, ke ĉi tiu mondoparto ne estas pli bona ol la alia; aŭskultu mian konsilon, ni reiru en Eŭropon per la plej mallonga vojo.
— Kiel reiri tien, — diris Kandido, — kaj kien iri? En mia patrujo la Bulgaroj kaj Abaroj buĉas ĉiujn; en Portugalio min atendas ŝtiparo; en ĉi tiu lando ni ĉiumomente riskas trafi sur rostostangon. Kaj kiel mi forlasu la mondoparton kie loĝas Kunegundo?
— Ni nin direktu al Kajeno, — diris Kakambo. — Tie ni trovos Francojn, kiuj travojaĝas la mondon; ili povos nin helpi. Eble Dio nin kompatos.
Iri al Kajeno ne estis facile: ili ja sufiĉe bone sciis la proksimuman direkton; sed montoj, riveroj, abismoj, rabistoj, sovaĝuloj, konsistigis terurajn malhelpojn. Iliaj ĉevaloj mortis pro laciĝo; iliaj provizoj estis konsumitaj; dum tuta monato ili sin nutris per sovaĝaj fruktoj, kaj fine troviĝis apud malgranda rivero borderita per kokosarboj, kies fruktoj subtenis iliajn vivon kaj esperojn.
Kakambo, kiu ĉiam donis same bonajn konsilojn kiel la maljunulino, diris al Kandido:
— Ni estas elĉerpitaj, ni longe iris piede; sed jen mi vidas malplenan boaton ĉe la bordo, ni ĝin plenigu per kokosoj; ni enboatiĝu, ni nin konfidu al la fluo; rivero ĉiam kondukas al loĝata loko. Eĉ se ni trovos nenion agrablan, almenaŭ ni trovos ion novan.
— Nu, — diris Kandido, — ni nin konfidu al la Providenco.
Ili navigis kelkajn leŭgojn inter bordoj jen florriĉaj, jen nudaj; jen ebenaj, jen krutaj. La rivero ĉiam plilarĝiĝadis; fine ĝi forfluis sub volbon el kolosaj rokegoj, ĝisnube altaj. La du vojaĝantoj kuraĝis sin fordoni al la fluo sub la volbon. La riverego, tiuloke mallarĝa, portis ilin kun teruraj rapido kaj bruo.
Post diurno ili revidis la lumon, sed ilia boato rompiĝis kontraŭ rifoj; tutan leŭgon ili devis sin treni de roko al roko; fine antaŭ ili sterniĝis vastega ebenaĵo, ĉirkaŭita de netransirebla montoĉeno. La tero estis kulturita por la plezuro kaj por la bezono; ĉie la utila kombiniĝis kun la agrabla. La vojojn okupis — aŭ, pli ĝuste, ornamis — elegantaj veturiloj el brilanta materialo, portantaj virojn kaj virinojn aparte belajn, rapide trenataj de dikaj ruĝaj ŝafoj[55]
, pli rapidaj ol la plej belaj ĉevaloj Andalusiaj, Tetuanaj aŭ Meknesaj.[56]— Tamen jen lando, — diris Kandido, — kiu ja pli valoras ol Vestfalio.
Li kaj Kakambo surteriĝis ĉe la unua vilaĝo, kiun ili renkontis. Kelkopo da vilaĝaj infanoj en ore brokitaj ĉifonaĵoj ludis per ĵetdisketoj ĉe la rando de l’ vilaĝo; niaj du alimondanoj amuziĝis, rigardante ilin: iliaj ĵetdisketoj estis iom larĝaj rondaj pecoj flavaj, ruĝaj, verdaj, radiantaj tute apartan brilon. La vojaĝantoj ekvolis pli proksime ekzameni kelke da ili; iuj estis oraj, iuj estis smeraldoj, iuj estis rubenoj, el kiuj la malplej valora estus la plej granda ornamo de la trono de Grandmogolo.
— Sendube, — diris Kakambo, — ĉi tiuj knaboj estas reĝidoj ludantaj per ĵetdisketoj.
Ĉi tiam aperis la vilaĝa instruisto, kiu vokis la infanojn en la lernejon.
— Jen estas, — diris Kandido, — la guvernisto de la reĝa familio.