El Kadiso Kandido kondukis kun si serviston, kiajn oni multe trovas ĉe la hispanaj marbordoj kaj en la kolonioj. Tiu estis kvaron-Hispano, naskigita de Mestizo en Tukumano[46]
; antaŭe li estis ĥorknabo, sakristano, matroso, monaĥo, leterportisto, soldato, lakeo. Li nomiĝis Kakambo, li tre ŝatis sian mastron, ĉar lia mastro estis tre bona homo. Rapidege li selis la du Andalusiajn ĉevalojn.— Nu, mia mastro, ni obeu la konsilon de la maljunulino; ni foriru, ni kuru, ne rigardante malantaŭen.
Kandido eklarmis.
— Ho mia kara Kunegundo! Ĉu mi vin forlasu ĝuste kiam sinjoro guberniestro estas nin geedzigonta? Kunegundo, el tiom malproksime kondukita, kio al vi okazos?
— Okazos al ŝi laŭŝance, — diris Kakambo. — La virinoj pri si neniam restas senhelpaj; Dio prizorgas tion; ni kuru.
— Kien ci min kondukas? Kien ni iras? Kion ni faros sen Kunegundo? — demandadis Kandido.
— Pro sankta Jakobo Kompostela! — diris Kakambo. — Vi estis militonta kontraŭ la Jezuitoj; nun ni iru militi por ili; mi sufiĉe bone konas la vojojn, mi vin kondukos en ilian ŝtaton, ili ĝojos ricevi kapitanon, kiu Bulgare ekzercadas; vi akiros eksterordinaran riĉon; kiam oni ne trovas sian profiton en iu mondo, oni ĝin trovas en alia. Estas tre granda plezuro vidi kaj fari ion novan.
— Ĉu ci jam estis en Paragvajo? — demandis Kandido.
— Tutcerte! — diris Kakambo. — Mi estis servisto en la kolegio de la Ĉieliro, kaj mi konas la regadon de
Tuj kiam ili alvenis la unuan barilon,[49]
Kakambo diris al la unuavica gardo, ke kapitano deziras paroli al sinjoro komandanto. Oni iris averti la gardistejon. Paragvaja oficiro kuris al la piedoj de la komandanto por transdoni al li la sciigon. Kandidon kaj Kakambon oni tuj senarmigis, iliajn du Andalusiajn ĉevalojn oni forprenis. La du alilandanojn oni pasigis inter du vicoj da soldatoj; la komandanto staris ĉe la fino surhavante trikornan bireton, suprenfalditan sutanon, kun spado ĉe la flanko kaj oficira lanco en la mano. Li faris geston; tuj 24 soldatoj ĉirkaŭas la du novvenintojn. Serĝento diras al ili, ke necesas atendi, ke la komandanto ne rajtas al ili paroli, ke lia moŝto patro provincestro permesas al neniu Hispano malfermi la buŝon krom en lia ĉeesto,[50] kaj restadi en la lando pli ol tri horojn.— Kaj kie estas lia moŝto patro provincestro? — demandis Kakambo.
— Li ĵus celebris la meson kaj nun akceptas la paradon, — respondis la serĝento, — kaj vi povos kisi liajn spronojn ne pli frue ol post tri horoj.
— Sed, — diris Kakambo, — sinjoro kapitano, kiu malsatas same kiel mi, ne estas Hispano, li estas Germano; ĉu ni povus tagmanĝi, atendante lian respektindan moŝton?
Senprokraste la serĝento iris por raporti tiun paroladon al la komandanto.
— Dio estu benata! — diris tiu moŝtulo. — Ĉar li estas Germano, mi rajtas al li paroli; oni konduku lin en mian pavilonon.
Tuj oni kondukas Kandidon en laŭbon ornamitan per bela kolonaro el verda kaj orkolora marmoro, kaj per latkradoj, formantaj kaĝegojn en kiuj svarmis papagoj, kolibroj, numidoj kaj aliaj ekzotaj birdoj. En oraj vazoj estis surtabligita bonega tagmanĝo; kaj kiam la Paragvajanoj ekmanĝis maizon el lignaj pelvetoj meze en la kampo, en la ardo de la sunradioj, la laŭbon eniris lia moŝto patro komandanto.
Li estis tre bela juna viro, kun ronda, sufiĉe blanka kaj freŝkolora vizaĝo, kun altaj brovoj, viglaj okuloj, rozkoloraj oreloj, skarlataj lipoj, kun fiera mieno — sed lia fiero ne similis tiun de Hispano, nek tiun de Jezuito. Oni redonis al Kandido kaj al Kakambo iliajn armilojn, kaj ankaŭ la du Andalusiajn ĉevalojn; Kakambo donis avenon al ili por manĝi apud la laŭbo, kaj senĉese observis ilin, antaŭtimante surprizon.
Kandido kisis la malsupron de la robo de l’ komandanto, post kio ili altabliĝis.
— Do vi estas Germano? — diris la Jezuito germanlingve.
— Jes, respektinda patro, — diris Kandido.
Eldirante tiujn vortojn, ambaŭ rigardis unu la alian kun granda surprizo kaj emocio, kiujn ili ne povis superregi.
— Kaj el kiu lando de Germanio vi estas? — demandis la Jezuito.
— El la malŝatinda provinco Vestfalio[51]
, — respondis Kandido. — Mi naskiĝis en la kastelo Tunder-ten-tronk.— Ho ĉielo! Ĉu tio eblas! — ekkriis la komandanto.
— Kia miraklo! — ekkriis Kandido.
— Ĉu estas vi? — diris la komandanto.
— Tio estas neebla, — diris Kandido.