» Tuj oni malvestas ilin, kaj ili aperas nudaj kiel simioj, kaj ankaŭ mian patrinon, ankaŭ niajn akompanantinojn kaj ankaŭ min. Mirinde lerte tiuj sinjoroj malvestas homojn; sed pleje min surprizis, ke al ni ĉiuj ili metis fingron en tiun lokon, kien ni, virinoj, ordinare lasas meti al ni nur klistertubon. Tiu ceremonio ŝajnis al mi tre stranga: jen kiel juĝas pri ĉio homo neniam forlasinta sian paroĥon. Poste mi eksciis, ke tiel ili kontrolis, ĉu ni kaŝis tie kelkajn juvelojn; tio estas kutimo starigita jam de pratempo ĉe la civilizitaj nacioj, kies ŝipoj krozas sur la maroj. Inter aliaj, la piaj kavaliroj de la Malta Ordeno neniam malatentas tiun kutimon, kiam ili kaptas Turkojn kaj Turkinojn; ĝi estas leĝo de la internacia juro, kiun oni neniam malobeis.
» Mi ne diros al vi, kiom penige estas por princino iĝi sklavino kondukata al Maroko kun sia patrino; vi facile povas imagi kiom ni suferis en la korsara ŝipo. Mia patrino estis ankoraŭ tre bela; niaj akompanantinoj, niaj simplaj ĉambristinoj havis pli da allogoj ol oni povas trovi en tuta Afriko; rilate min, mi estis rava, mi estis la belo, la ĉarmo mem kaj mi estis virga; tia mi ne restis longe: tiun floron, kiu estis rezervata por la bela princo de Masso-Kararo, forrabis la korsara kapitano; li estis abomena Negro, kiu eĉ opiniis, ke li faris al mi grandan honoron. Certe necesis, ke princino Palestrina kaj mi estu tre fortaj por elteni ĉion, kion ni spertis ĝis nia alveno en Marokon! Sed sufiĉas pri tio; tiuj aferoj estas tiom ordinaraj, ke ili ne estas priparolindaj.
» Alveninte Marokon ni trovis ĝin dronanta en sango. Kvindek filoj de la imperiestro Mulaj-Ismaelo[38]
havis ĉiu sian partion; kio fakte okazigis kvindek civilajn militojn, de nigruloj kontraŭ nigrulojn, de nigruloj kontraŭ brunulojn, de brunuloj kontraŭ brunulojn, de mulatoj kontraŭ mulatojn — estis senĉesa hombuĉado tra la tuta imperio.» Apenaŭ ni elŝipiĝis, tuj nin atakis bando da Negroj el partio malamika al tiu de mia korsaro por forpreni lian rabaĵon. Post la briliantoj kaj la oro, la plej altvalora parto de la predo estis ni. Antaŭ miaj okuloj okazis batalo tia, kian vi neniam vidas en Eŭropo. La nordaj popoloj ne havas sufiĉe ardan sangon; ili ne havas tian pasiegon por virinoj kia estas ordinara en Afriko. Ŝajnas, ke viaj Eŭropanoj havas lakton en la vejnoj; en tiuj de la loĝantoj de Atlaso kaj najbaraj landoj fluas vitriolo, fajro. Por decidi al kiu ni apartenos, tiuj homoj batalis kun la furiozo de la leonoj, de la tigroj kaj de la serpentoj tieaj. Iu Maŭro kaptis mian patrinon je la dekstra brako, la leŭtenanto de mia kapitano ŝin tenis je la maldekstra; Maŭra soldato kaptis unu ŝian kruron, unu el niaj rabistoj tenis la alian. Momenton poste preskaŭ ĉiujn niajn akompanantinojn tiel distiradis po kvar soldatoj.
» Mia kapitano min ŝirmis per sia brusto; li svingis sian jataganon kaj mortigis ĉiun, kiu spitis lian furiozon. Fine, ĉiuj niaj Italinoj kaj mia patrino pereis disŝirite, distranĉite, buĉite en la batalo de la monstroj elŝirantaj ilin unuj de la aliaj. La kaptitoj miaj kunuloj, la kaptintoj, la soldatoj, ŝipanoj, nigruloj, brunuloj, blankuloj, mulatoj, kaj ankaŭ mia kapitano, ĉio estis mortigita, kaj mi restis duonviva sur amaso da kadavroj. Oni scias, ke similaj scenoj okazadis en la tuta lando, sur la spaco de pli ol tricent leŭgoj, kaj ĉe tio oni neniam preterlasis iun el la ĉiutagaj kvin preĝoj, ordonitaj de Muhamado.
» Kun granda peno mi eltiris min el sub tiom da sangantaj kadavroj amasiĝintaj, kaj min trenis sub grandan oranĝarbon ĉe proksima rivereto; tie mi falis pro teruro, pro laciĝo, pro abomeno, pro malespero kaj malsato. Baldaŭ mia senfortiĝo ebligis al mi dormon, kiu pli similis svenon ol ripozon.
» Mi estis en tia stato el malforto kaj senkonscio, inter la morto kaj la vivo, kiam mi sentis min premata de io moviĝanta sur mia korpo; mi malfermis la okulojn, mi vidis blankulon kun agrabla vizaĝo, kiu ĝemetis kaj murmuris:
» —
12. Daŭrigo pri la malfeliĉoj de la maljunulino
» Mirigite kaj ravite ĉe la aŭdo de la lingvo de mia patrujo, kaj ne malpli surprizite de la paroloj de tiu viro, mi respondis, ke ekzistas pli grandaj malfeliĉoj ol tiu, pro kiu li ĝemas; per malmulte da vortoj mi sciigis al li pri la abomenaĵoj, kiujn mi spertis, kaj denove mi svenis. Li min portis en najbaran domon, ordonis, ke oni min metu en liton, ke oni donu al mi por manĝi, servis al mi, konsolis min, flatis min, kaj diris al mi, ke neniam li vidis ion pli belan ol mi, kaj ke neniam li tiom bedaŭris tion, kion neniu povas al li redoni.
» — Mi naskiĝis en Napolo, — li diris al mi. — Ĉiujare oni kastras tie du-tri mil infanojn; unuj pro tio mortas, aliaj akiras voĉon pli belan ol tiu de virinoj, iuj venas al la direktilo de ŝtatregado.[40]
Min oni operaciis tre sukcese, kaj mi estis muzikisto en la kapelo de la princino Palestrina.