— Kion fari? — diris Kandido.
— Ni vendu unu el la ĉevaloj, — diris la maljunulino. — Mi sidos postsele kun la fraŭlino, kvankam mi povas sidi nur sur unu gluteo, kaj ni atingos Kadison.
En la sama gastejo estis prioro de Benediktanoj, li malkare aĉetis la ĉevalon. Kandido, Kunegundo kaj la maljunulino pasis tra Luseno, tra Ĉiljaso,[32]
tra Lebriĥo, kaj fine venis en Kadison. Tie estis ekipata ŝiparo kaj arigata trupo por milite prudentigi la respektindajn Jezuitojn de Paragvajo, kiujn oni kulpigis, ke ili ribeligis unu el siaj hordoj kontraŭ la reĝoj de Hispanio kaj Portugalio, apud la urbo Sankta Sakramento.Kandido, militservinta ĉe la Bulgaroj, faris antaŭ la generalo de la malgranda armeo Bulgaran ekzercadon kun tiom da eleganta facilo, da rapido, da lerto, da fiero, da facilmoveco, ke oni donis al li por komandi infanterian roton.
Jen li estas kapitano; li enŝipiĝas kun Kunegundo, la maljunulino, du servistoj, kaj la du Andalusiaj ĉevaloj, kiuj iam apartenis al la granda inkvizitoro de Portugalio.
Dum la marvojaĝo ili multe rezonadis pri la filozofio de la kompatinda Pangloso.
— Ni iras en alian mondon, — diris Kandido; — sendube ĝi estas tiu, kie ĉio bonas; ĉar endas agnoski, ke oni rajtus iom ĝemeti pri tio, kio fizike kaj morale okazas en la nia.
— Per mia tuta koro mi vin amas, — diris Kunegundo; — sed mia animo ankoraŭ restas tute timigita de tio, kion mi vidis kaj spertis.
— Ĉio bone prosperos, — respondis Kandido. — Jen jam la maro de ĉi tiu nova mondo estas pli bona ol la Eŭropaj; ĝi estas pli kvieta, la ventoj pli konstantaj. Sendube ĝuste ĉi tiu Nova Mondo estas la kiel eble plej bona mondo.
— Tia estu la volo de Dio! — diris Kunegundo; — sed mi estis tiom terure malfeliĉa en la malnova, ke mia koro ne plu kapablas esperi.
— Vi plendas! — diris la maljunulino. — Aĥ! vi ne spertis tiajn malfeliĉojn, kiaj estis la miaj.
Kunegundo preskaŭ ekridis, ŝin amuzis la pretendo de la bonulino esti pli malfeliĉa ol ŝi.
— Ho ve! — ŝi diris, — mia bonulino, krom se vin seksperfortis du Bulgaroj; se vi ricevis du tranĉilpuŝojn en la ventron, se oni fordetruis al vi du kastelojn, mortigis ĉe via vido du patrojn kaj du patrinojn, kaj se vi havis du amatojn skurĝitajn ĉe aŭtodafeo, mi ne vidas, kiel vi superus min tiurilate; aldonu, ke naskite baronino kun 72 gradoj da nobeleco, mi devis servi kiel kuiristino.
— Kara infano, — respondis la maljunulino, — vi ne konas mian devenon; kaj se mi montrus al vi mian postaĵon, vi ne parolus tiel, kiel vi parolas kaj vi hezitus en via juĝo.
Tiu respondo naskis tre grandan scivolon en la spirito de Kunegundo kaj de Kandido. La maljunulino parolis al ili jene:
11. Historio de la maljunulino
— Ne ĉiam mi havis la okulojn kun elturnitaj palpebraj randoj kaj skarlate borderitajn; mia nazo ne ĉiam tuŝis la mentonon; kaj ne ĉiam mi estis servistino. Mi estas filino de la papo Urbano la 10ª kaj de la princino Palestrina.[33]
Ĝis mia dek kvara jaro oni min edukis en palaco, por kiu la kasteloj de viaj germanaj baronoj ne indus servi kiel staloj; kaj unu mia robo kostis pli ol ĉiuj luksaĵoj de Vestfalio. Mi kreskis ĉiam pli bela, pli gracia, talenta, meze de plezuroj, de respektoj kaj esperoj; mi jam inspiris amon, mia brusto estis formiĝanta; kaj kia brusto! Blanka, malmola, simila al tiu de Venero Mediĉa; kaj kiaj okuloj! Kiaj palpebroj! Kiaj nigraj brovoj! Kiaj flamoj brilis en miaj du pupiloj, paligante la scintiladon de la steloj, kiel diris al mi la lokaj poetoj. La virinoj kiuj min vestis kaj malvestis, ekstazis rigardante min de antaŭe kaj de malantaŭe; kaj ĉiuj viroj deziris esti ĉe ilia loko.» Mi fianĉiniĝis al princo, suvereno de Masso-Kararo[34]
: kia princo! Egale bela, kiel mi, knedita el mildo kaj plaĉo, brilanta per sprito kaj brulanta pro amo; mi amis lin, kiel oni amas la unuan fojon, kiel idolon, malmodere. La edziĝofesto estis preparita kun nepriskribeblaj lukso kaj pompo, estis kontinuaj festoj, turniroj, komikaj operoj; kaj la tuta Italio verkis por mi sonetojn, el kiuj neniu superis la nivelon de banalo.» Alproksimiĝis la momento de mia feliĉo, kiam maljuna markizino, iama amdonantino de mia princo, lin invitis ĉe sin por trinki ĉokoladon; malpli ol du horojn poste li mortis en teruraj konvulsioj.
» Sed tio estis nur bagatelo. Mia patrino, malesperigite, kvankam ja malpli afliktite ol mi, volis por kelka tempo forlasi tiun restadejon tiom fatalan. Ŝi havis tre belan bienon apud Gaeto[35]
; ni ekvojaĝis per loka galero, kiu estis orumita kiel la altaro de Sankta Petro en Romo. Jen korsara ŝipo el Saleo[36] impetas al ni kaj nin kaperas; niaj soldatoj sin defendas laŭ la kutimo de la soldatoj de l’ papo: ili ĉiuj surgenuiĝas, forĵetas siajn armilojn kaj petas la korsarojn pri absolvo