Konsekvence oni arestis Biskajanon edziĝintan al sia baptanino,[24]
kaj du Portugalojn, kiuj ĉe manĝado de lardita kokido deprenis ties larderojn[25]; post la tagmanĝo oni venis por aresti doktoron Pangloso kaj lian disĉiplon Kandido, la unuan pro tio ke li parolis, kaj la duan, ĉar li aŭskultis kun aproba mieno. Ambaŭ estis kondukitaj, ĉiu aparte, en ejojn kie regis ega freŝo, kaj en kiuj onin neniam ĝenas la suno. Semajnon poste oni vestis ilin perTerurita, konsternita, duonfreneza, sanganta kaj tremanta, Kandido sin demandadis:
«Se ĉi tie estas la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj, kiaj do estas la aliaj? Ne tre gravas mia glutea skurĝado, tion mi jam spertis ĉe la Bulgaroj; sed, ho mia kara Pangloso! la plej eminenta el la filozofoj, kial necesis, ke mi vidu vin pendumata, kaj eĉ sen scii la kialon? Ho mia kara anabaptisto! la plej bona el la homoj, kial necesis, ke vi dronu en la haveno? Ho Kunegundo, la perlo inter la junulinoj, kial necesis, ke oni al vi distranĉu la ventron?»
Apenaŭ sin tenante sur la piedoj, li sin trenis for de la loko, kie ĵus li aŭdis predikon, ricevis skurĝon sur la postaĵon, absolvon kaj benon — kiam lin aliris maljunulino, kiu diris: «Mia filo, kuraĝu kaj iru kun mi.»
7. Kandidon flegas maljunulino; li retrovas sian amatinon
Kandido ne kuraĝiĝis, sed li sekvis la maljunulinon en ian domaĉon; ŝi donis al li poton da pomado por ke li sin ŝmiru, donis al li por manĝi kaj trinki; ŝi montris al li malgrandan liton sufiĉe puran; apud la lito kuŝis kompleta vestaro.
— Manĝu, trinku kaj dormu, — ŝi diris al li, — zorgu pri vi Nia Sinjorino Atoĉa, lia sankta moŝto Antonio Padova kaj lia sankta moŝto Jakobo Kompostela! Mi revenos morgaŭ.
Kandido, mirigite de ĉio, kion li vidis, de ĉio, kion li suferis, kaj ankoraŭ pli de la bonkoreco de la maljunulino, volis kisi ŝian manon.
— Ne mian manon vi kisu, — diris la maljunulino. — Mi revenos morgaŭ. Ŝmiru vin per pomado, manĝu kaj dormu.
Kandido, malgraŭ tiom da malfeliĉoj, manĝis kaj dormis. La morgaŭon la maljunulino alportas al li matenmanĝon, ekzamenas lian dorson, frotŝmiras lin per alia pomado; poste ŝi alportas al li tagmanĝon, ŝi revenas vespere, kaj kunportas vespermanĝon. La postmorgaŭon, ŝi faris samajn klopodojn.
— Kiu vi estas? — senĉese ŝin demandadis Kandido. — Kiu inspiris al vi tiom da bonkoreco? Kiel mi povas vin danki?
La bonulino nenion respondis; ŝi revenis ĉirkaŭ la vespero sen kunporti manĝon.
— Iru kun mi, — ŝi diris,— kaj silentu.
Ŝi lin prenas je la brako kaj lin subtenante piediras kun li tra la kamparo proksimume kvaronmejlon. Ili atingas izolan domon, ĉirkaŭitan per ĝardeno kaj kanaloj. La maljunulino frapas sur pordeton. Oni malfermas; ŝi kondukas Kandidon, per kaŝita ŝtuparo, en orumitan kabineton, lin sidigas sur brokaĵan kanapon, fermas la pordon kaj foriras. Al Kandido ĉio ĉi tio ŝajnis halucino; lia antaŭa vivo aperis al li kiel terura sonĝo, kaj la nuna momento, kiel sonĝo agrabla.
La maljunulino baldaŭ reaperis; ŝi pene subtenis tremantan virinon de majesta staturo, brilornamitan per juveloj kaj vuale kovritan.
— Demetu ĉi tiun vualon, — diris la maljunulino al Kandido.
La junulo alproksimiĝas; per malaŭdaca mano li levas la vualon. Kia momento! Kia surprizo! Al li ŝajnas, ke li vidas fraŭlinon Kunegundo; li efektive ŝin vidis, tio estis ŝi mem. Al li mankas forto, li ne povas eldiri vorton, li falas al ŝiaj piedoj. Kunegundo sinkas sur la kanapon. La maljunulino ŝprucigas sur ilin alkoholaĵon, ili rekonsciiĝas, ili interparolas — unue per interrompataj mallongaj vortoj, interpuŝiĝantaj demandoj kaj respondoj, per ĝemetoj, larmoj, krioj. La maljunulino rekomendas, ke ili malpli bruu, kaj lasas ilin solaj.
— Kiel do, ĉu tio estas vi? — ekkriis Kandido. — Vi vivas, mi vin retrovas en Portugalio! Oni do vin ne seksperfortis? Oni do ne tranĉis al vi la ventron, kiel al mi certigis filozofo Pangloso?
— Nu, fakte, ĉio ĉi tio okazis, — diris la bela Kunegundo; — sed ne ĉiam oni mortas pro tiaj akcidentoj.
— Ĉu tamen viaj gepatroj estis mortigitaj?
— Tio bedaŭrinde estas ja vera.
— Kaj via frato?
— Ankaŭ mia frato estis mortigita.
— Sed kial vi estas en Portugalio? Kaj kiel vi eksciis, ke ankaŭ mi estas ĉi tie? Kaj pro kia stranga aventuro vi kondukigis min en ĉi tiun domon?