» Maltrankviligite, konsternite, jen duonfreneza pro kolero, kaj jen preskaŭ mortanta pro malforteco, mi pensis pri la kruela morto de mia patro, de mia patrino, de mia frato, pri la brutalo de mia malbela bulgara soldato, pri la tranĉilbato kiun li al mi donis, pri mia mallibero, pri mia kuira metio, pri mia bulgara kapitano, pri mia malbela don-Isaĥaro, pri mia abomena inkvizitoro, pri la pendumo de doktoro Pangloso, pri tiu granda
Jen ili ambaŭ altabliĝas; kaj, post la vespermanĝo, ili reokupas la belan kanapon, pri kiu ni jam parolis; ili estis tie, kiam envenis don-Isaĥaro, unu el la mastroj de la domo. Estis sabato. Li venis por ĝui siajn rajtojn, kaj esprimi sian delikatan amon.
9. Kio trafis Kunegundon, Kandidon, la ĉefinkvizitoron kaj la Judon
Tiu Isaĥaro estis la plej kolerema Hebreo el ĉiuj, kiuj ekzistis en Izraelio, de post la Babilona kaptiteco.
— Kio! — li diris, — vi, hundino Galileana, ĉu do ne sufiĉas al vi la inkvizitoro? Ĉu necesas, ke ankaŭ kun ĉi tiu fripono mi vin dividu?
Dirante tion, li elprenas longan ponardon, kiun li ĉiam kunportis, kaj certa, ke lia kontraŭulo ne havas armilojn, li sin ĵetas sur Kandidon; sed kun la kompleta vestaro nia bona Vestfaliano ricevis de la maljunulino belan spadon. Kvankam Kandido estis pacema, tamen ĉi-okaze li elingigas la spadon, kaj la Izraelido falas senviva sur la plankon, antaŭ la piedojn de la bela Kunegundo.
— Sankta Virgulino! — ŝi ekkriis. — Kio nin trafos? Kadavro en la domo! Se venos polico, ni pereos.
— Se Pangloso ne estus pendumita, — diris Kandido, — li donus al ni ĉi-okaze bonan konsilon, ĉar li estis granda filozofo. En lia foresto ni petu konsilon de la maljunulino.
La maljunulino estis tre prudenta, kaj komencis eldiri sian opinion, kiam malfermiĝis alia malgranda pordo. Estis unu horo post noktomezo, komenciĝis dimanĉo. Tiu tago apartenis al la inkvizitora moŝto. Li eniras kaj vidas la glutee skurĝitan Kandidon kun spado en la mano, kadavron sur la planko, Kunegundon frenezaspekta kaj la maljunulinon, donanta konsilojn.
Jen kio okazis ĉi-momente en la animo de Kandido, kaj jen kiel li rezonis:
«Se ĉi tiu sankta homo vokos por helpo, li nepre min ŝtiparumigos; li povos same fari pri Kunegundo, li jam senkompate min skurĝigis; li estas mia rivalo; ekmortiginte, nun mi ne povas heziti.»
Tiu rezonado estis decida kaj rapida; kaj, ne donante tempon al la surprizita inkvizitoro retrovi la sinregadon, Kandido lin trapikas kaj ĵetas apud la Judon.
— Eĉ pli bone, — diris Kunegundo. — Ne plu eblas pardono; ni estas ekskomunikotaj, alvenis nia lasta horo. Sed kiel povis vi, denaske tiom milda, en du minutoj mortigi Judon kaj prelaton?
— Mia bela fraŭlino, — respondis Kandido, — kiam oni estas amanta, ĵaluza kaj skurĝita de la Inkvizicio, oni pro kolero perdas sinregadon.
Ĉi tiam ekparolis la maljunulino:
— En la stalo estas tri Andalusiaj ĉevaloj, kun siaj seloj kaj bridoj; la brava Kandido selu ilin. Sinjorino havas piŝtolojn kaj juvelojn. Ni tuj ekrajdu, kvankam mi povas sidi nur sur unu gluteo, kaj ni iru Kadison. La vetero estas belega, kaj estas granda plezuro vojaĝi ĉe la malvarmeto de l’ nokto.
Tuj Kandido selas la tri ĉevalojn. Kunegundo, la maljunulino kaj li trarajdas tridek mejlojn senhalte. Dum ili vojas, la Sankta Fratularo[30]
venas en la domon. La inkvizitoron oni entombigas en bela preĝejo, Isaĥaron oni ĵetas en la rubejon.Kandido, Kunegundo kaj la maljunulino estis jam en la urbeto Avaseno, meze en la montoj de Sieramoreno[31]
; kaj jene ili interparolis en taverno.10. En kia mizerego Kandido, Kunegundo kaj la maljunulino alvenas Kadison, kaj pri ilia surŝipiĝo
— Kiu do ŝtelis miajn piŝtolojn kaj juvelojn? — diris Kunegundo plorante. — Per kio ni vivos? Kion ni faru? Kie trovi inkvizitorojn kaj Judojn, kiuj donacos al mi aliajn?
— Ho ve, — diris la maljunulino, — mi tre suspektas respektindan Franciskanon, kiu tranoktis kun ni en la sama gastejo en Badaĥoso. Dio min gardu de neprava juĝo, sed dufoje li eniris nian ĉambron; kaj forveturis longe antaŭ ni.
— Ho ve, — diris Kandido, — la bona Pangloso ofte pruvadis al mi, ke la riĉoj de la tero estas komunaj por ĉiuj homoj, ke ĉiuj havas egalajn rajtojn je ilin. Laŭ tiu principo, la Franciskano devis lasi al ni iom por fini nian vojaĝon. Ĉu al vi do restas nenio, mia bela Kunegundo?
— Eĉ ne groŝo, — ŝi respondis.