Kandido alproksimiĝas, vidas sian bonfarinton reaperi dum unu momento kaj poste sinki por ĉiam en la abismon. Li volas sin ĵeti en la maron; la filozofo Pangloso tion malhelpas, pruvante al li, ke la rodo de Lisbono estis formita tute speciale por ke ĉi tiu anabaptisto tie dronu. Dum li tion pruvas
Kiam ili iomete rekonsciiĝis, ili piediris al Lisbono; restis al ili iom da mono, per kiu ili esperis sin savi el malsato post ke ili eskapis el la uragano.
Apenaŭ enirinte la urbon, priplorante la morton de sia bonfaranto, ili sentas subpiede la teron tremi[21]
; la maro ŝaŭmegante suprenleviĝas en la haveno, kaj disrompas la ankrumantajn ŝipojn. Kirlaĵoj el flamo kaj cindro kovras la stratojn kaj la placojn; la domoj disfalas, la tegmentoj renversiĝas sur la fundamentojn, kaj la fundamentoj disrompiĝas; tridek mil loĝantoj de ambaŭ seksoj kaj ĉiuj aĝoj pereas sub la ruinoj. La ŝipano diras, fajfante kaj blasfemante: «Ĉi tie eblos profiti».— Kia povas esti
— Jen estas la lasta tago de l’ mondo, — ekkrias Kandido.
La ŝipano senprokraste kuras mezen en la rompaĵojn, riskas la morton por trovi monon, li sukcesas, ĝin kaptas, ebriiĝas, kaj fordorminte sian ebriecon, aĉetas la karesojn de la unua bonvolema fraŭlino, kiun li renkontas sur la ruinoj de la detruitaj domoj, meze de mortantoj kaj mortintoj. Ĉi tiam Pangloso lin tiras je la maniko kaj diras:
— Mia amiko, tio ne decas, vi malobeas
— Sango kaj morto! — respondis la alparolito. — Mi estas matroso kaj naskiĝis en Batavio; kvarfoje mi metis la piedojn sur la krucifikson ĉe kvar vojaĝoj en Japanion;[22]
bonege ci elektis al kiu prediki cian universalan racion!Kelkaj ŝtonaj rompopecoj vundis Kandidon; li falis kaj kuŝis sur la strato kovrite de rompaĵoj kaj petante Pangloson:
— Ho ve, havigu al mi iom da vino kaj oleo; mi mortas.
— Ĉi tiu tertremo ne estas novaĵo, — respondis Pangloso. — Samtiajn skuojn pasintjare spertis la urbo Limo en Ameriko; samaj kaŭzoj, samaj efikoj: certe ekzistas subtera sulfura vejno de Limo ĝis Lisbono.
— Tio estas tre kredebla, — diris Kandido; — sed pro Dio, iom da oleo kaj vino.
— Kiel do, «kredebla»? — rebatis la filozofo. — Mi asertas, ke tio estas pruvita!
Kandido svenis, kaj Pangloso alportis al li iom da akvo el proksima fontano.
En la sekva tago, vagante inter la ruinoj, ili trovis iajn manĝaĵojn kaj reakiris iom da forto. Poste ili laboris kun aliaj homoj por helpi la transvivantojn. Kelke da urbanoj savitaj de ili regalis ilin per tagmanĝo tiom bona, kiom eblis en tia ruiniĝego. La manĝado estis malgaja kaj la kompanianoj malsekigis sian panon per larmoj; sed Pangloso konsolis ilin, klarigante, ke alie ne povis okazi:
— Ĉio ĉi tio, — li diris, — estas kiel eble plej bona: ĉar se vulkano estas en Lisbono, ĝi ne povas esti aliloke; ĉar maleblas, ke la aferoj estu ne tiaj, kiaj ili estas; ĉar ĉio estas bona.
Malgranda nigra viro, malfremda al la Inkvizicio kaj najbaro de Pangloso ĉe la tablo, ĝentile ekparolis:
— Ŝajnas, ke sinjoro ne kredas je la prapeko: ja, se ĉio estas plej bona, sekve okazis nek peko nek puno.
— Mi tre humile petas pardonon de via Moŝto, — respondis Pangloso ankoraŭ pli ĝentile, — la pekfalo de l’ homo kaj la sekva malbeno necese eniris la sistemon de la plej bona el la eblaj mondoj.
— Ĉu do sinjoro ne kredas je la libera volo? — diris la najbaro.
— Via Moŝto pardonos al mi, — diris Pangloso; — la libero povas kunekzisti kun la nepra neceso:
Pangloso estis ĉe la mezo de sia frazo, kiam la najbaro kapsignis al sia armita servisto, kiu estis verŝanta al li vinon nomatan «Porto» aŭ «Oporto».
6. Belega aŭtodafeo por preventi tertremojn kaj publika skurĝo de Kandido
Post la tertremo detruinta la tri kvaronojn de Lisbono la saĝuloj de la lando ne trovis pli efikan rimedon por eviti kompletan ruiniĝon ol aranĝi por la popolo belan aŭtodafeon. La universitato de Koimbro[23]
konkludis, ke la spektaklo de kelkaj homoj, bruligataj per malvigla fajro dum granda ceremonio, estas efika rimedo por malhelpi la teron tremi.