— Ho ve! — diris Kandido, — mi ĝin konas, tian amon, tiun reĝon de la koroj, tiun animon de nia animo; kaj ĝi havigis al mi nur unu kison kaj dudek piedbatojn sur la postaĵon. Kiel tia bela kaŭzo povis produkti en vi tiel abomenan efikon?
Pangloso jene respondis:
— Ho kara Kandido! Vi ja konis Violeton, tiun beletan servistinon de nia plej nobla baronino; en ŝiaj brakoj mi gustumis ĝuojn paradizajn, kaj ili produktis la turmentojn inferajn, kiuj nun min forkonsumas; ŝi estis infektita kaj pro tio eble jam mortis. Ŝin infektis tre klera Franciskano, kiu kutimis ĉion kontroli ĝis la fonto; do, li ricevis la malsanon de maljuna grafino, kiu ĝin ekhavis de kavaleria kapitano, kiu ĝin ŝuldis al markizino, kiu infektiĝis de paĝio, kiu ĝin ricevis de Jezuito, kiu, dum sia noviceco, akiris ĝin rekte de unu el la kunuloj de Kolumbo. Mi mem ĝin transdonos al neniu, ĉar mi mortas.
— Ho Pangloso, — ekkriis Kandido, — jen stranga genealogio! Kaj ĝi komenciĝas ekde la diablo, ĉu?
— Tute ne, — obĵetis la granda homo; — ĝi estis nepre necesa afero en la plej bona mondo, ĝi estis
— Tio estas admirinda, — diris Kandido. — Tamen necesas vin kuraci.
— Nu, kiel tio eblus? — diris Pangloso. — Mi estas tute senmona, amiko, kaj, sur la tuta amplekso de ĉi tiu terglobo, nenian ajn kuracon ni povas ricevi senpage, krom se iu pagas donace por ni.
Ĉi tiu diro decidigis Kandidon. Li iris al la bonfarema anabaptisto Jakobo, genuiĝis antaŭ li, kaj tiel kortuŝe priskribis la staton de sia amiko, ke la bonulo ne hezitis hejmakcepti doktoron Pangloso; li ankaŭ kuracigis tiun per siaj elspezoj. Danke al la kuracado Pangloso perdis nur unu okulon kaj unu orelon. Li havis belan skribmanieron kaj perfekte sciis aritmetikon. La anabaptisto Jakobo faris lin sia librotenisto. Post du monatoj, devigate veturi al Lisbono pro komercaj aferoj, li kunveturigis en sia ŝipo ambaŭ filozofojn. Pangloso klarigis al li, ke ĉio estis kiel eble plej bona. Jakobo ne same opiniis.
— Ŝajnas, — li diris, — ke la homoj iom difektis la naturon, ĉar ili ne naskiĝas lupoj, sed ili fariĝas lupoj. Dio donis al ili nek 24-funtajn pafilegojn,[20]
nek bajonetojn por sin interbuĉi; sed ili faris al si pafilegojn kaj bajonetojn por sin ekstermadi. Same mi povus argumenti pri la bankrotantoj kaj la juĝistaro, kiu kaptas la bienojn de la bankrotantoj por senigi je ili la kreditantojn.— Ĉio ĉi tio estis nepre necesa, — rebatis la unuokula doktoro, — kaj la apartaj malfeliĉoj faras la ĝeneralan feliĉon, tiel ke ju pli estas da apartaj malfeliĉoj, des pli ĉio statas bone.
Dum li rezonadis, ĉirkaŭe subite malheliĝis, el ĉiuj flankoj ekblovis ventoj, kaj ĉe la vido de la Lisbona haveno la ŝipon atakis plej terura uragano.
5. Uragano, ŝiprompo, tertremo, kaj kio okazis al doktoro Pangloso, Kandido kaj la anabaptisto Jakobo
Duono el la pasaĝeroj estis tiom malfortiĝintaj, duonvivaj pro la nekompreneblaj premdoloroj, kiujn la ŝipŝanceliĝo metas en la nervojn, en la fluidaĵojn de l’ korpo, svingatajn en kontraŭaj direktoj, ke ĝi eĉ ne havis la forton atenti pri la danĝero. La alia duono kriadis kaj preĝadis; la veloj estis disŝiritaj, la mastoj rompitaj, la fundo ricevis likon. Laboris kiu povis, neniu aŭdis aliajn, neniu komandis.
La anabaptisto iom helpis la manovron; li estis sur la ferdeko; furioza ŝipano malmilde lin batas kaj ĵetas sur la plankon; sed pro la bato la ŝipano mem perdas ekvilibron kaj falas el la ŝipo kun la kapo malsupren. Li restas pendanta kroĉite je rompita peco de masto. La bona Jakobo kuras por lin savi, lin helpas suprenleviĝi, kaj pro sia streĉo mem falas en la maron antaŭ la okuloj de la ŝipano, kiu lasas lin perei, sen malŝpari por li eĉ rigardon.