En Vestfalio, en la kastelo de lia barona moŝto Tunder-ten-tronk, estis junulo kiun la naturo dotis je plej agrabla karaktero. Lia fizionomio spegulis lian animon. Li havis sufiĉe da juĝkapablo kaj la plej simplan spiriton; pro tio, mi supozas, oni lin nomis Kandido.[4]
La malnovaj servistoj suspektis, ke li estas filo de la fratino de lia barona moŝto kaj de najbara nobelo, al kiu ŝi neniam volis edziniĝi, ĉar li povis pruvi nur 71 gradojn da nobeleco,[5] dum la cetero de lia genealogia arbo forperdiĝis.Lia barona moŝto estis unu el la plej eminentaj sinjoroj Vestfaliaj, ĉar lia kastelo havis pordon kaj fenestrojn. Ĝian grandan ĉambron eĉ ornamis tapeto. Okaze de bezono la hundoj el liaj birdo-kortoj konsistigis ĉashundaron; liaj stalistoj estis ankaŭ ĉasservistoj; la vilaĝa vikario estis lia granda kapelestro. Ĉiuj lin titolis «ekscelenco», kaj ridis, kiam li fantazie rakontadis pri siaj aventuroj.
Ŝia baronina moŝto pezis 350 funtojn[6]
kaj estis pro tio treege ŝatata; ŝi akceptadis la gastojn kun digno, kiu faris ŝin ankoraŭ pli respektinda. Ŝia deksepjara filino Kunegundo estis ruĝvanga, freŝa, grasa, dezirdona. La filo de l’ barono ĉiurilate ŝajnis esti inda je sia patro. La guvernisto Pangloso[7] estis la hejma orakoldiranto kaj la malgranda Kandido aŭskultis liajn instruojn kun la tuta sincero, propra al liaj karaktero kaj aĝo.Pangloso instruis la metafizik-teologi-kosmolonigologion.[8]
Li mirinde bone pruvadis, ke ne ekzistas efiko sen kaŭzo, ke en ĉi tiu plejeble bona mondo[9] la kastelo de lia barona moŝto estas la plej bela el ĉiuj kasteloj, kaj ke ĝia sinjorino estas la plej bona el ĉiuj eblaj baroninoj.— Estas pruvite, — li diradis, — ke la aferoj ne povas esti aliaj ol ili estas; ja ĉar ĉio estas farita por iu celo, tial ĉio nepras por la plej bona celo. Atentu bone, ke la nazoj estas faritaj por porti okulvitrojn; tial ni havas okulvitrojn. La kruroj videble estas faritaj por esti ŝtrumpe vestataj. La ŝtonoj estis formitaj por esti prilaborataj kaj por konstrui per ili kastelojn; tial lia ekscelenco havas tre belan kastelon; la plej granda barono el la provinco devas ja esti loĝata plej bone; kaj la porkoj estante faritaj por esti manĝataj, ni do manĝas porkaĵon dum la tuta jaro. Sekve, kiuj asertas, ke ĉio estas bona, tiuj diras sensencaĵon; necesas diri, ke ĉio estas la plej bona.
Kandido atente aŭskultis, kaj naive kredis: ĉar li trovis fraŭlinon Kunegundo treege bela, kvankam neniam li kuraĝis al ŝi tion diri. Li konkludis, ke post la feliĉo esti barono de Tunder-ten-tronk, la dua grado de feliĉo estas esti fraŭlino Kunegundo; la tria, ŝin vidi ĉiutage; kaj la kvara, aŭdi majstron Pangloso, la plej grandan filozofon de la provinco, kaj sekve de la tuta tero.
Iun tagon Kunegundo, promenante apud la kastelo, en arbareto kiun oni nomis parko, vidis doktoron Pangloso doni lecionon pri eksperimenta fiziko al la ĉambristino de ŝia patrino, brunulineto tre bela kaj konsentema. Ĉar fraŭlino Kunegundo laŭnature estis tre scivola pri la sciencoj, tial retenante la spiron ŝi observadis tiujn ripetatajn eksperimentojn, okazantajn antaŭ ŝiaj okuloj; ŝi klare vidis la
Revenante al la kastelo, ŝi renkontis Kandidon kaj ruĝiĝis; ankaŭ Kandido ruĝiĝis; ŝi lin salutis per tremetanta voĉo, kaj Kandido al ŝi parolis, ne konsciante, kion li diras. La morgaŭan tagon, post la tagmanĝo, ĉe la detabliĝo, Kunegundo kaj Kandido troviĝis malantaŭ ŝirmilo; Kunegundo lasis fali sian naztukon. Kandido ĝin levis; ŝi naive prenis lian manon, la junulo naive kisis la manon de la juna fraŭlino kun viveco, sentemo kaj tute aparta tenero; iliaj buŝoj renkontiĝis, iliaj okuloj ardis, iliaj genuoj tremis, iliaj manoj ŝoviĝis. Pasante preter la ŝirmilo, lia barona moŝto Tunder-ten-tronk ekvidis la kaŭzon kaj la efikon, kaj forpelis Kandidon el la kastelo per piedbatoj sur la postaĵon. Kunegundo svenis; rekonsciiĝinte, ŝi tuj ricevis vangofrapon de la baronino; kaj ĉio estis konsternita en la plejeble bela kaj agrabla el la kasteloj.
2. Kio fariĝis Kandido inter la Bulgaroj
Forpelite el la tera paradizo, Kandido longe piediris sencele, plorante, levante la okulojn al la ĉielo kaj ofte turnante ilin al la plej bela el la kasteloj, kie loĝis la plej bela el la baronidinoj. Ne manĝinte li sin kuŝigis meze de kampo inter du sulkoj; la neĝo faladis per dikaj flokoj. Je la sekva tago Kandido, tute frostite, sen mono, mortante pro malsato kaj laco, sin trenis al la najbara urbo nomata
— Kamarado, — diris unu, — jen estas junulo belstatura kaj konvene alta.