Pro siaj viglaj atakoj kontraŭ ĉiuj maljustoj, kontraŭ potenculoj kaj altranguloj Voltero estis kelkfoje malliberigata aŭ devis forkuri eksterlanden. Sed li ĉiam sukcesis fine atingi indulgon ĉe siaj persekutantoj. Oni eble povus riproĉi al nia aŭtoro, ke li ne estis tre fortkaraktera. Li ne konsentis tro suferi pro siaj ideoj. Kiel lia fama antaŭulo Rablezo, li pretis defendi sian vidpunkton nur ĝis bruligo
Voltero mortis maljuna, riĉa kaj superŝutata per honoroj. Tamen ĉiuj konsentas, ke el inter la t.n. Enciklopedianoj li estis unu el tiuj, kiuj faris plej multe en la ideologia preparado al la gvidantoj de l’ Granda Revolucio burĝa el la jaroj 1789—1793.
Por konigi la penson de Voltero en esperanta vesto, kial do el abunda verkaro mi elektis prefere
«Verŝajne», diros sagaca kritikisto post du mil jaroj, «la aŭtoro estis nur 25-jara, kiam li verkis «Kandido»n. Ĝi estis lia unua provo en tiu verkmaniero. Lia gusto estis ankoraŭ juna; tial li ofte malatentas la decregulojn, kaj lia gajo degeneras en frenezon. Vidu», li aldonos, «kiom lia gusto edukiĝis kaj firmiĝis poste, laŭgrade; kiom li fariĝis pli saĝa en siaj postaj verkoj!»
Nia severa kritikisto plene eraris. Hodiaŭ
Cetere Voltero estis 65-jara, kiam li verkis
Kun la simpatia Kandido ili trakuros la mondon, partoprenos pense liajn aventurojn kaj per tio akiros iom pli da saĝo por konduti en la vivo. Voltero tre delikate instruas ĉe la fino de sia rakonto, ke la nura rimedo por forigi la malbonon estas:
Mi penis konservi laŭeble la formon de la frazoj kaj okazis, ke ne ĉiam mi alprenus saman se mi verkus originale. Oni rimarkos, ke la lingvo estas kiel eble plej senbalastigita per forlaso de ĉiu senutila sufikso. Ĉe la komenco tia senbalastiĝo eble tiklos al kelkaj legantoj; sed mi estas konvinkita, ke ĉe la fino ili opinios, ke ĝi estas trafa, ĉar ĉio restas klara kaj facile komprenebla.
Kandido, aŭ Optimismo
El la germana lingvo tradukis sinjoro doktoro Ralfo.[3]
Kun la aldonoj, trovitaj en la poŝo de l’ doktoro post lia morto, okazinta en la Di-favora jaro 1759ª.
1. Pri eduko de Kandido en bela kastelo, kaj pri lia forpelo de tie