Kandido kiel eble plej rapide forkuris en alian vilaĝon: ĝi apartenis al la Bulgaroj, kaj la Abaraj herooj ĝin same traktis. Kandido, plu paŝante inter konvulsiantaj korpoj aŭ tra ruinoj, finfine atingis ekster la batalkampon, portante iom da provizaĵo en sia sako, kaj neniam forgesante Kunegundon. Sian provizaĵon li finkonsumis ĝuste kiam li atingis Holandon; sed aŭdinte la famon, ke en ĉi tiu lando ĉiuj personoj estas riĉaj kaj Kristanaj, li ne dubis, ke oni traktos lin tiel bone, kiel li estis traktata en la kastelo de lia barona moŝto antaŭ la forpelo pro la belaj okuloj de Kunegundo.
Li almozpetis ĉe kelkaj gravaj personoj, kiuj respondis, ke se li daŭrigos tiel konduti, oni lin enŝlosos en pundomo por lin eduki.
Poste li sin turnis al viro, kiu en granda kunveno ĵus tutan horon paroladis pri humaneco.[18]
Strabe lin rigardante, la oratoro diris:— Kial vi venis ĉi tien? Ĉu pro grava kaŭzo?
— Ne ekzistas efiko sen kaŭzo, — modeste respondis Kandido, — ĉio estas interligita per la ĉeno de necesaĵoj kaj aranĝita por la pleja bono. Necesis, ke oni forpelu min de apud fraŭlino Kunegundo, ke mi estu vergata, kaj ke mi almozpetu panon ĝis mi povos ĝin perlabori; ĉio ĉi tio ne povis alie okazi.
— Mia amiko, — diris al li la oratoro, — ĉu vi kredas, ke la Papo estas la Antikristo?
— Ĝis nun mi pri tio ne aŭdis, — respondis Kandido; — sed ĉu li estas, aŭ ne estas, tio ne povas ŝanĝi la fakton, ke al mi mankas pano.
— Ci ne meritas manĝi panon, — diris la predikanto; — for, fripono, for, malŝatindulo, neniam proksimiĝu al mi.
La edzino de la oratoro, elrigardinte tra la fenestro, kaj ekvidinte homon, kiu dubas ĉu la Papo estas la Antikristo, elverŝis sur lian kapon plenan… Ho Ĉielo! Ĝis kia grado leviĝas ĉe virinoj la religia fervoro!
Viro, kiu ne estis baptita, bonkora anabaptisto nomata Jakobo, vidis la kruelan kaj malnoblegan manieron laŭ kiu oni traktas unu el liaj fratoj, estulon kun du piedoj kaj sen plumoj[19]
, posedantan animon; li kondukis la fraton hejmen, lin purigis, donis al li panon kaj bieron, donacis al li du florenojn kaj volis eĉ lernigi lin labori en siaj Holandaj manufakturoj, en kiuj oni fabrikis Persajn ŝtofojn.Preskaŭ genuiĝante antaŭ tiu homo, Kandido ekkriis:
— Majstro Pangloso prave diris, ke ĉio statas kiel eble plej bone en ĉi tiu mondo, ĉar multe pli forte min kortuŝis via malavara oferemo ol la senkompato de tiu sinjoro kun nigra mantelo kaj de lia edzino.
La morgaŭon, promenante, li renkontis mizerulon tute kovritan per ulceroj, kun malvivaj okuloj, kun formanĝita nazpinto, kun tordita buŝo, kun nigraj dentoj kaj gorĝa voĉo, turmentatan de fortega tuso kaj sputantan denton ĉe ĉiu atako.
4. Kiel Kandido renkontis sian majstron doktoron Pangloso, kaj kio el tio rezultis
Kortuŝite de kompato pli ol de abomeno, Kandido donis al tiu terura mizerulaĉo la du florenojn de la honesta anabaptisto Jakobo. La fantomo lin fikse rigardis, ekploris kaj sin ĵetis al li sur la kolon. Timigite, Kandido faris paŝon malantaŭen.
— Ho ve! — diris la mizerulo al la alia mizerulo, — ĉu do vi ne rekonas vian karan Pangloson?
— Kion mi aŭdas? Vi, mia kara majstro! Vi, en tia abomena stato! Kia malfeliĉo vin trafis? Kial vi ne plu estas en la plej bela el la kasteloj? Kio okazis pri fraŭlino Kunegundo, la plej perfekta el ĉiuj junulinoj, la ĉefverko de l’ naturo?
— Mi ne plu povas elteni, — diris Pangloso.
Tuj Kandido lin kondukis en la stalon de la anabaptisto, kie li manĝigis al Pangloso iom da pano; kaj kiam ĉi tiu lasta rebonigis sian farton:
— Nu, — demandis Kandido, — Kunegundo?
— Ŝi mortis, — respondis Pangloso.
Ĉe tiuj vortoj Kandido svenis; lia amiko lin rekonsciigis per iom da malbona vinagro, kiu hazarde troviĝis en la stalo. Kandido remalfermis la okulojn:
— Kunegundo mortis! Ho plej bona mondo, kie vi estas? Pro kia malsano ŝi mortis? Ĉu eble pro tio, ke ŝi min vidis forpelata el la bela kastelo de sinjoro ŝia patro per fortaj piedbatoj?
— Ne, — diris Pangloso. — La Bulgaraj soldatoj distranĉis ŝian ventron, post kiam ili kiom eble ŝin seksperfortis; ili frakasis la kapon al sinjoro ŝia patro, kiu volis ŝin defendi; la baroninon ili dispecigis; mian kompatindan zorgaton ili traktis same kiel lian fratinon; kaj el la kastelo ne restas ŝtono sur ŝtono, restas nenia garbejo, nenia ŝafo, nenia anaso, nenia arbo; sed ni estas bone venĝitaj, ĉar la Abaroj faris la samon en apuda baronujo, kiu apartenis al Bulgara sinjoro.
Ĉe tiu parolado Kandido denove svenis; sed, rekonsciiĝinte kaj dirinte ĉion dirindan, li informiĝis pri la kaŭzo kaj la efiko, kaj pri
— Ho ve! — diris tiu, — la kaŭzo estas la amo; la amo, la konsolanto de l’ homa speco, la konservanto de l’ universo, la animo de ĉiuj sentemaj estuloj, la juna amo.