Ili aliris Kandidon kaj tre ĝentile lin invitis por tagmanĝi.
— Sinjoroj, — diris al ili Kandido kun ĉarma modesto, — vi min tre honoras, sed mi ne havas monon por pagi mian parton.
— Ha, sinjoro, — diris al li unu el la bluuloj, — la personoj kun tiaj eksteraĵo kaj boneco kiel la viaj neniam pagas: ja vi estas kvin futojn kaj kvin colojn alta,[12]
ĉu?— Jes, sinjoroj, tiom estas mia alto, — diris Kandido riverencante.
— Nu, sinjoro, altabliĝu; ne nur ni pagos la tuton, sed ni ne konsentos, ke homo tia, kia vi estas, restu sen mono; la homoj estas kreitaj por helpi sin reciproke.
— Vi pravas, — diris Kandido, — tion al mi ĉiam instruis majstro Pangloso, kaj mi bone vidas, ke ĉio estas plej bona.
Oni petas, ke li akceptu kelkajn talerojn; li prenas ilin kaj volas skribi repagpromeson; oni ĝin rifuzas kaj lin altabligas.
— Ĉu profunde vi amas…?
— Ho jes, — li respondas, — mi tre forte amas fraŭlinon Kunegundo.
— Ne, — diris unu el la sinjoroj, — ni vin demandas, ĉu profunde vi amas la reĝon de la Bulgaroj?[13]
— Neniel, — diris Kandido, — ja mi neniam lin vidis.
— Nu, li estas la plej ĉarma el la reĝoj, kaj ni devas trinki pro lia sano.
— Ho, tre volonte, sinjoroj.
Kaj li trinkas.
— Sufiĉas, — oni diris al li. — Nun vi estas la apogo, la subteno, la defendanto, la heroo de la Bulgaroj; via sorto estas decidita, kaj certa estas via gloro.
Tuj oni katenas liajn piedojn kaj lin kondukas en la regimenton. Oni lin igas sin turni dekstren, maldekstren, eltiri la ŝargostangon[14]
, remeti la ŝargostangon, celi, pafi, pli rapide paŝadi, kaj oni donas al li tridek bastonbatojn[15]; la morgaŭon li plenumas la ekzercojn iom malpli malbone kaj ricevas nur dudek batojn; la postmorgaŭon, nur dek, kaj liaj kamaradoj lin rigardas kiel junan mirindulon.Konsternite, Kandido ankoraŭ ne komprenis klare, kiel li fariĝis heroo. Iun belan printempan tagon li decidis fari promenadon, kaj ekpaŝis rekte antaŭen, opiniante, ke laŭplaĉe uzi siajn krurojn estas natura rajto de la homoj, samkiel de la bestoj. Apenaŭ li estis irinta du leŭgojn,[16]
kiam kvar aliaj herooj, ses futojn altaj, lin kuratingas, ligas, kaj kondukas en karceron. Oni lin jure demandis, ĉu li preferas pasi tridek ses fojojn sub la vergoj de la tuta regimento, aŭ ricevi dek du kuglojn en la cerbon.Vane li diradis, ke la voloj estas liberaj, kaj ke li volas nek la unuan, nek la duan punon — fine li devis elekti. Li do decidis, per la speciala kapablo, donita de Dio, kaj kiun oni nomas
Li eltenis du trapasojn. La regimento konsistis el du mil homoj; li do ricevis kvar mil vergobatojn, kiuj, de la nuko ĝis la postaĵo, malkovris liajn muskolojn kaj nervojn. Kiam estis komencota tria trapaso, li estis tiom suferanta, ke li petegis, ke oni prefere rompu lian kapon. Li akiras tiun favoron; oni vindas liajn okulojn, oni lin genuigas.
Tiumomente pretere pasas la reĝo de la Bulgaroj, li demandas pri la krimo de la kondamnito; ĉar tiu reĝo havis grandan genion, li komprenis el ĉio raportita pri Kandido, ke temas pri juna metafizikisto tre nescia pri la aferoj de ĉi tiu mondo, kaj li pardonis Kandidon kun indulgemo laŭdota en ĉiuj gazetoj kaj dum ĉiuj jarcentoj. Bonkora kuracisto en tri semajnoj resanigis Kandidon per ŝmiraĵoj rekomenditaj de Dioskorido.[17]
Li jam havis iom da haŭto kaj povis piediri, kiam la reĝo de la Bulgaroj ekmilitis kontraŭ la reĝo de la Abaroj.3. Kiel Kandido forkuris el inter la Bulgaroj kaj kio li fariĝis
Nenio estis tiom bela, tiom facilmova, tiom brila, tiom bonorda kiel la du armeoj. La trumpetoj, la fajfiloj, la hobojoj, la tamburoj, la pafilegoj, formis tian harmonion, kia neniam estis en infero. Unue la pafilegoj ambaŭflanke terenfaligis proksimume po ses mil homojn; poste la muskedistaro forigis el la plej bona mondo proksimume naŭ aŭ dek mil kanajlojn, kiuj malpurigis ĝian supraĵon. Ankaŭ la bajoneto estis la
Fine, kiam la du reĝoj, ĉiu en sia propra tendaro, ordonis ke oni kantu Tedeumon, li decidis iri en alian lokon rezonadi pri la efikoj kaj la kaŭzoj. Li trapasis amason da mortintoj kaj mortantoj, kaj atingis apudan vilaĝon; ĝi estis cindrigita; ĝi estis Abara vilaĝo, kiun bruligis la Bulgaroj, laŭ la leĝoj de la internacia juro. Ĉi tie estis trapikitaj maljunuloj, kiuj rigardis morti buĉitajn virinojn, tenantajn siajn infanojn ĉe la sangantaj mamoj; tie estis junulinoj kun tratranĉitaj ventroj, kiuj, satiginte la naturajn bezonojn de kelkaj herooj, ellasadis la lastan spiron; aliaj, duone bruligitaj, petegis ke oni finmortigu ilin. Cerbaĵoj estis disĵetitaj sur la tero apud dehakitaj kruroj kaj brakoj.