— Mi ĉion al vi klarigos, — respondis la sinjorino, — sed antaŭe vi rakontu al mi ĉion, kio okazis al vi de post la senpeka kiso, kiun vi donis al mi, kaj la piedbatoj, kiujn vi ricevis.
Kandido respektoplene respondis; kaj, kvankam konsternita li estis, kvankam malforta estis lia voĉo, kvankam ankoraŭ doloretis lia postaĵo, li rakontis ĉion, kion li spertis de post la momento de ilia disiĝo. Kunegundo levadis la okulojn ĉielen; ŝi larmis pri la morto de la bona anabaptisto kaj de Pangloso; post tio ŝi parolis jene al Kandido, kiu preterlasis neniun ŝian vorton kaj ŝin avide rigardis.
8. Historio de Kunegundo
— Mi estis en lito kaj trankvile dormis, kiam plaĉis al la Ĉielo sendi Bulgarojn en nian belan kastelon Tunder-ten-tronk; ili pikmurdis mian patron kaj mian fraton, kaj dishakis en pecojn mian patrinon. Granda Bulgaro, ses futojn alta, vidante, ke ĉe tia spektaklo mi svenis, komencis min seksperforti; tio redonis al mi la konscion, mi kriis, baraktis, mordadis, mi volis elgrati la okulojn de tiu granda Bulgaro, ne sciante ke tio, kio okazis en la kastelo de mia patro, estas afero sankciita de la kutimo; la perfortulo puŝis tranĉilon en mian flankon kaj faris vundon, kies postsignon mi ankoraŭ portas.
— Ho ve! Tiun postsignon mi esperas vidi, — naive diris Kandido.
— Vi ĝin vidos, — diris Kunegundo; — sed ni iru plu.
— Ni iru plu, — diris Kandido.
La pluon de sia historio ŝi rakontis tiele:
— Eniris bulgara kapitano, li vidis min tute sanganta, kaj la soldato lin ne atentis. Tiu manko de respekto kolerigis la kapitanon kaj li mortigis la kanajlon sur mia korpo. Poste li min bandaĝigis, kaj kondukis kiel militkakiron en sian kazernon. Mi lavadis liajn malmultajn ĉemizojn, mi kuiradis liajn manĝaĵojn; mi devas konfesi, ke li opiniis min tre bela, kaj mi ne neos, ke li estis belstatura kaj havis blankan kaj glatan haŭton; cetere ne tre sprita li estis kaj ne tre klera: oni tuj povis konstati, ke lin ne edukis doktoro Pangloso.
» Post tri monatoj, perdinte sian monon kaj ŝaton al mi, li vendis min al don-Isaĥaro, Judo kiu negocas en Holando kaj en Portugalio kaj pasie amas la virinojn. Tiu Judo estis al mi tre afabla, sed li ne povis min venki; lin mi rezistis pli bone ol la bulgaran soldaton. Honorindan personon eblas seksperforti unu fojon, sed ties virton tio plifirmigas. La Judo, por akiri mian favoron, loĝigis min en ĉi tiu kampara domo. Ĝis tiam mi opiniis, ke sur la tero nenio estas pli bela ol la kastelo Tunder-ten-tronk; mi eraris.
» Iun tagon la granda inkvizitoro min ekvidis ĉe diservo; li multe min rigardis oblikve kaj avide, kaj sciigis, ke li bezonas paroli al mi pri sekretaj aferoj. Oni kondukis min en lian palacon; mi sciigis al li mian devenon; li klarigis, ke ne konvenas al mia rango aparteni al Izraelido. De lia nomo oni proponis al don-Isaĥaro, ke li transcedu min al la inkvizitora moŝto.
» Don-Isaĥaro, kiu estas la bankiero de la kortego kaj persono influhava, rifuzis. La inkvizitoro lin minacis per ŝtiparumo. Fine mia Judo, timigite, faris kontrakton, laŭ kiu la domo kaj mi komune apartenos al ili ambaŭ; ke la Judo retenos por si la lundojn, merkredojn kaj la sabatajn tagojn; kaj la inkvizitoro havos la ceterajn tagojn. Jam ses monatojn daŭras tiu konvencio. Ne sen interdisputoj: ĉar ofte estis malfacile decidi, ĉu la nokto inter sabato kaj dimanĉo apartenas al la Malnova Testamento aŭ al la Nova. Ĝis nun mi rezistis al ambaŭ; kaj mi supozas, ke tial mi plu estas amata.
» Fine, por forigi la tertreman plagon kaj timigi don-Isaĥaron, la inkvizitora moŝto juĝis konvena aranĝi solenan aŭtodafeon. Li min honoris per invito. Mi ricevis bonegan lokon; inter la diservo kaj la ekzekuto oni disportis al la sinjorinoj refreŝigaĵojn. Verdire mi sentis abomenon, vidante bruli tiujn du Judojn kaj tiun honestan Biskajanon, kiu edziĝis al sia baptanino; sed kia estis mia surprizo, mia teruro, mia maltrankvilo, kiam mi vidis en
» Jam kiam finiĝis via skurĝado, mi plu min demandadis: „Kiel povis okazi, ke la aminda Kandido kaj la saĝa Pangloso trafis en Lisbonon, unu por ricevi cent vipobatojn, kaj la alia por esti pendumita laŭ ordono de la inkvizitoro, kies amatino mi estas? Pangloso tre kruele min trompis, kiam li diris, ke ĉio statas plej bone.“