» — De mia patrino! — mi ekkriis.
» — De via patrino? — li ekkriis plorante. — Kio? Ĉu vi estus tiu juna princino, kiun mi edukis ĝis ŝia sesjara aĝo, kaj kiu jam esperigis, ke ŝi estos tiom bela, kiom vi estas?
» — Tio estas mi mem; mia patrino estas je kvarcent paŝoj de ĉi tie, distranĉita en pecojn kaj kuŝanta sub amaso da kadavroj…
» Mi rakontis al li ĉion, kio okazis al mi; ankaŭ li rakontis siajn aventurojn, kaj sciigis min, ke Kristana regno[41]
lin sendis al la reĝo de Maroko, por fari kun tiu monarĥo kontrakton laŭ kiu oni liveros al li pulvon, pafilegojn kaj ŝipojn por ke li helpu ekstermi la komercon de aliaj Kristanoj.» — Mia misio estas plenumita. — diris la honesta eŭnuko. — Mi estas enŝipiĝonta por Seŭto, kaj mi revenigos vin en Italion.
» Kortuŝite kaj larmokule mi dankis al li; kaj, anstataŭ veturigi min en Italion, li min kondukis al Alĝero, kaj vendis min al la guberniestro de tiu provinco. Apenaŭ mi estis vendita, ke tiu pesto, kiu rondiris Afrikon, Azion kaj Eŭropon, ekfuriozis en Alĝero. Vi vidis tertremojn; sed, fraŭlino, ĉu vi spertis peston?
— Neniam, — respondis la baronidino.
— Se vi ĝin spertus, — daŭrigis la maljunulino, — vi agnoskus, ke ĝi superas tertremon. Ĝi estas tre ofta en Afriko; ĝi trafis min. Kia sorto por filino de papo, dekkvinjara, en trimonata daŭro sperti malriĉon, sklavecon, seksperforton preskaŭ ĉiutage, vidi sian patrinon kvaronigita, suferi malsaton kaj militon, kaj morti de pesto en Alĝero! Nu, min tiu pesto ne mortigis; sed mia eŭnuko, la guberniestro kaj preskaŭ la tuta haremo pereis.
» Kiam la feroco de tiu terura pesto mildiĝis, oni disvendis la sklavojn de la guberniestro. Min aĉetis komercisto, kiu min kondukis en Tunison; tie li vendis min al alia komercisto, kiu min pluvendis en Tripolon; el Tripolo mi estis pluvendita en Aleksandrion, el Aleksandrio en Smirnon, de Smirno en Istanbulon. Fine min aĉetis estro de janiĉaroj, kiun oni baldaŭ sendis defendi Azovon sieĝatan de la Rusoj.
» La janiĉarestro, kiu ŝatis ĝui la vivon, kondukis kun si ĉiujn siajn virinojn, kaj loĝigis nin en malgranda fortikaĵo, kuŝanta sur la Azova maro, kiu estis gardata de du Negraj eŭnukoj kaj de dudek soldatoj. Oni mortigis eksterordinaran kvanton da Rusoj, sed ili malavare al ni repagis. Azovo brulis kaj dronis en sango[42]
, kaj oni atentis nek sekson, nek aĝon; restis nur nia malgranda fortikaĵo; la malamikoj provis venki nin per malsato. La dudek janiĉaroj ĵuris ne cedi. La malsatego, kiun ili spertis, igis ilin manĝi la du eŭnukojn, pro timo rompi sian ĵuron. Post kelkaj tagoj, ili decidis manĝi la virinojn.» Kun ni estis tre pia kaj kompatema imamo, kiu faris al ili tre belan predikon, persvadante ilin ke ili ne tute nin mortigu.
» — Tranĉu, — li diris, — nur unu gluteon al ĉiu el ĉi tiuj sinjorinoj, kaj vi havos tre delikatan manĝon; se kelkajn tagojn poste necesos ripeti, al vi restos tia sama provizo; tian homaman traktadon la Ĉielo kalkulos al vi kiel virton, kaj vi ricevos helpon.
» Li estis tre elokventa; li persvadis ilin. Oni faris al ni tiun teruran operacion; la imamo aplikis al ni la balzamon, per kiu oni ŝmiras ĵus cirkumciditajn infanojn: ni ĉiuj estis mortantaj.
» Apenaŭ la janiĉaroj forglutis la manĝon, kiun ni liveris al ili, jen alvenas la Rusoj sur platboatoj; eĉ ne unu janiĉaro elsaviĝis. La Rusoj tute ne atentis pri nia stato. Ĉie estas francaj ĥirurgoj; unu el ili, tre lerta, nin prizorgis; li nin resanigis, kaj mi neniam forgesos ke, kiam miaj vundoj bone fermiĝis, li faris al mi amproponojn. Cetere, nin ĉiujn li konsoladis certigante ke same okazis ĉe pluraj sieĝoj kaj ke tio estas milita leĝo.
» Tuj kiam miaj kunulinoj povis paŝi, oni sendis ilin en Moskvon; per lotumo mi trafis en la manojn de bojaro, kiu faris el mi sian ĝardenistinon, kaj kiu donis al mi ĉiutage dudek vipobatojn. Sed post du jaroj tiu sinjoro kaj tridek aliaj bojaroj estis radumitaj pro iaj kortegaj ĉikanoj; mi profitis la okazon kaj forkuris; mi trairis la tutan Rusion; dum longa tempo mi estis drinkeja servistino en Rigo, poste en Rostoko, en Vismaro, en Lepsiko, en Kaselo, en Utreĥto, en Lejdeno, en Hago, en Roterdamo; mi maljuniĝis en mizero kaj en malhonoro, havante nur duonon da postaĵo, ĉiam memorante, ke mi estas filino de papo; centfoje mi volis min mortigi, sed mi ankoraŭ ŝatis la vivon. Tiu ridinda malforto estas eble unu el niaj plej bedaŭrindaj inklinoj: ja ĉu estas pli granda stultaĵo ol voli plu porti ŝarĝon, kiun oni ĉiam volas ĵeti teren; havi abomenon por sia vivo, kaj voli ĝin konservi; resume, flegi la serpenton, kiu nin forvoras, ĝis ĝi tute formanĝos nian koron?
» En la landoj, kiujn la sorto min igis travojaĝi, kaj en la drinkejoj, kie mi estis servistino, mi vidis nekalkuleble multe da homoj, abomenegantaj sian ekziston; sed nur dek du el ili memvole metis finon al sia mizero: tri Negroj, kvar Angloj, kvar Ĝenevanoj kaj unu germana profesoro nomata Robeko[43]
.