Ili sin ĵetas unu al la alia, ili sin brakumas, ili ploregas.
— Kio! Ĉu estas vi, via patra moŝto? Vi, la frato de la bela Kunegundo! Vi, kiu estis mortigita de la Bulgaroj! Vi, la filo de sinjoro barono! Vi, Jezuito en Paragvajo! Oni agnosku, ke ĉi tiu mondo estas io stranga. Ho Pangloso! Pangloso! Kiom vi ĝojus, se vi ne estus pendumita!
La komandanto forsendis la Negrajn sklavojn kaj la Paragvajanojn, kiuj prezentadis trinkaĵon en pokaletoj el kvarca kristalo. Milfoje li dankis al Dio kaj sankta Ignaco; li premis Kandidon en siaj brakoj; iliajn vizaĝojn superverŝadis larmoj.
— Vi estos eĉ pli mirigita, pli kortuŝita kaj konsternita, — diris Kandido, — kiam mi diros al vi, ke fraŭlino Kunegundo, via fratino, kiun vi opinias tranĉmortigita, estas tute sana.
— Kie?
— Nemalproksime de vi, ĉe la guberniestro de Bonaero; kaj mi estis veninta tien por militi kontraŭ vin.
Ĉiu vorto, kiun ili eldiris dum tiu longa konversacio, surstakigis miregindaĵon sur miregindaĵojn. Ilia tuta animo svingis ilian langon, aŭskultis per iliaj oreloj kaj lumis en iliaj okuloj. Tial, ke ili estis Germanoj, ili restis ĉetable dum longa tempo, atendante lian ekscelencon patron provincestron; kaj la komandanto jene parolis al sia kara Kandido:
15. Kandido mortigas la fraton de sia kara Kunegundo
— Neniam mi forgesos la teruregan tagon, en kiu mi vidis buĉataj mian patron kaj mian patrinon kaj seksperfortata mian fratinon. Kiam la Bulgaroj estis for, vane oni serĉis tiun adorindan estaĵon; mian patrinon, mian patron kaj min, du servistinojn kaj tri tranĉmurditajn knabetojn oni metis sur ĉaron por nin transporti en Jezuitan kapeleton je du leŭgoj de la kastelo kaj tie enterigi. Iu Jezuito nin aspergis per benita akvo; ĝi estis tre sala; kelkaj gutoj trafis miajn okulojn; la bona patro ekvidis, ke mia palpebro iomete moviĝis; li metis sian manon sur mian koron kaj sentis ĝin bati; oni min flegis, kaj post tri semajnoj mi tute resaniĝis. Vi scias, mia kara Kandido, ke mi estis tre bela, mi ankoraŭ pli beliĝis; tial la respektinda patro Krusto, direktoro de la edukejo, fariĝis tre amikema al mi: li donis al mi kostumon de novico; post kelka tempo mi estis sendita al Romo. La patro Generalo bezonis rekrutaron da junaj germanaj Jezuitoj. La regantoj de Paragvajo nevolonte akceptas Jezuitojn Hispanajn; ili preferas la alilandanojn, kiuj ŝajnas al ili pli obeemaj. Lia generala moŝto juĝis min taŭga por labori en tiu vinberejo. Ni forvojaĝis triope: unu Polo, unu Tirolano kaj mi. Ĉe mia alveno, mi havis la honoron ricevi la rangojn de subdiakono kaj leŭtenanto; hodiaŭ mi estas kolonelo kaj pastro. Ni kuraĝe renkontos la trupojn de la reĝo Hispania; mi certigas al vi, ke ilin trafos ekskomuniko kaj malvenko. La Providenco sendas vin ĉi tien por helpi al ni. Sed ĉu estas tute vere, ke mia kara fratino Kunegundo estas proksime, ĉe la guberniestro de Bonaero?
Kandido ĵuris, ke nenio estas pli vera. Denove larmoj ekfluis sur iliaj vangoj. La barono ne laciĝis ĉirkaŭbraki Kandidon; li nomis lin sia frato, sia savanto.
— Ha! eble, — li diris, — mia kara Kandido, ni sukcesos eniri la urbon kiel venkantoj kaj liberigi mian fratinon Kunegundo.
— Tion mi deziras, — diris Kandido, — ĉar mi intencis edziĝi al ŝi, kaj tion mi plu esperas.
— Vi arogantulo! — respondis la barono. — Vi havus impertinenton edziĝi al mia fratino, kiu havas 72 gradojn da nobeleco! Mi opinias, ke vi estas tre senhonta, parolante al mi pri tiom aŭdaca intenco!
Kandido, mirkonsternite de tiu diro, respondis:
— Respektinda patro, nenia ajn nobeleco povas ŝanĝi la fakton, ke mi tiris vian fratinon el la brakoj de Judo kaj de inkvizitoro; ŝi do estas al mi sufiĉe dankodeva, ŝi volas edziniĝi al mi. Majstro Pangloso ĉiam diris al mi, ke la homoj estas egalrajtaj, kaj certe al ŝi mi edziĝos.
— Pri tio mi mem decidos, fripono! — diris la Jezuito barono Tunder-ten-tronk; kaj samtempe li forte frapis lian vizaĝon per la plato de sia spado.
Tuj Kandido elingigas la sian kaj ĝin puŝas ĝis la manŝirmilo en la ventron de la barono-Jezuito; sed, ĝin eltirante sange makulita, li ekploris:
«Ho ve! Dio mia!», li diris, «Mi mortigis mian eksmastron, mian amikon, mian bofraton; mi estas la plej bona homo en la mondo, kaj tamen jen mi mortigis tri homojn, kaj el tiuj tri, du estas pastroj.»
Kakambo, kiu gardostaris ĉe la pordo de l’ laŭbo, alkuras.
— Restas al ni vendi kare nian vivon, — al li diras lia mastro. — Sendube oni estas enironta la laŭbon, ni mortu kun armiloj ĉemane.
Kakambo, kiu jam spertis similajn okazojn, ne perdis la sinregon; li prenis la Jezuitan robon de la barono, ĝin metis sur Kandidon, donis al li la kvadratan bireton de la mortinto, kaj lin surĉevaligis. Ĉio ĉi tio okazis en palpebruma daŭro.
— Ni forgalopu, mastro; ĉiuj kredos, ke vi estas Jezuito portanta ordonojn; kaj ni transpasos la limon, antaŭ ol oni decidos nin postkuri.
Ĉe tiuj vortoj li ekgalopis, hispanlingve kriante:
— Vojon, vojon por patro kolonelo!