16. La aventuro pri du junulinoj, du simioj, kaj la indiĝenoj nomataj Grandoreluloj
Kandido kaj lia servisto jam estis trans la bariloj, kaj ankoraŭ neniu en la tendaro sciis pri la morto de l’ germana Jezuito. La antaŭvidema Kakambo zorgis plenigi sian selsakon je pano, ĉokolado, ŝinko, fruktoj kaj kelkaj mezuroj da vino. Rajdante sur siaj Andalusiaj ĉevaloj, ili penetris en nekonatan landon, kie malestis ia ajn batita vojo. Fine antaŭ ili aperis bela herbejo tratranĉita de riveretoj. Niaj du vojaĝantoj elseliĝas por lasi paŝtiĝi siajn rajdobestojn. Kakambo proponas al sia mastro, ke ili manĝu, kaj mem ekmanĝas.
— Ĉu eblas, ke mi manĝu, — diris Kandido, — ĉe la penso, ke mi mortigis la filon de lia barona moŝto kaj ke mi estas kondamnita neniam plu vidi la belan Kunegundon? Por kio mi plidaŭrigu miajn mizerajn tagojn, se mi devas for de ŝi pasigaĉi ilin kun konsciencriproĉoj kaj malespero? Kaj kion diros la «Trevua Revuo»?[52]
Tiel parolis Kandido, formanĝante pecon post peco. La suno malleviĝis. La du vagantoj ekaŭdis krietojn, ŝajne virinvoĉajn. Ili ne komprenis, ĉu la krietoj esprimas doloron aŭ ĝojon; sed ambaŭ impete surpiediĝis kun tiaj maltrankviliĝo kaj angoro, kiajn inspiras ĉio en nekonata lando. Krietis du junulinoj, tute nudaj, kiuj facilmove kuris ĉe la rando de la herbejo, dum ilin sekvis du simioj, mordante iliajn gluteojn. Kandido kompatis la junulinojn; ĉe la Bulgaroj li lernis pafi tiel lerte, ke li povis trafi nukseton en arbustotufo, sen tuŝi la foliojn. Li prenas sian Hispanan dutuban pafilon, pafas, kaj mortigas ambaŭ simiojn.
— Dio estu laŭdata, mia kara Kakambo! Mi tiris el granda danĝero tiujn du kompatindajn kreitaĵojn; se mi pekis, mortigante unu inkvizitoron kaj unu Jezuiton, tion mi certe repagis, savante la vivon al du junulinoj. Eble ili estas du nobelaj fraŭlinoj, kaj tiu aventuro havigos al ni en la lando grandajn avantaĝojn.
Li estis daŭrigonta, sed lia lango senmoviĝis, kiam li vidis la du junulinojn ameme kisi la du simiojn, ploregi super iliaj korpoj kaj plenigi la aeron per plej doloraj krioj.
— Mi ne antaŭvidis tiom da bonanimeco, — diris fine Kandido al Kakambo, kiu rebatis:
— Nu, vi faris belan ĉefverkon, mia mastro; vi mortigis la amatojn de tiuj fraŭlinoj.
— Iliajn amatojn! Ĉu eble? Vi mokas min, Kakambo; kiel mi povus kredi vin?
— Mia kara mastro, — respondis Kakambo, — vin ĉiam ĉio mirigas; kial vi juĝas stranga, ke en kelkaj landoj simioj akiras favoron de virinoj? Ili estas kvarone homoj, kiel mi estas kvarone Hispano.
— Ho ve, — reagis Kandido, — nun mi rememoras majstron Pangloso diri, ke similaj aferoj jam okazadis, kaj ke el tiuj miksiĝoj naskiĝis kaproviroj, faŭnoj, satirusoj; ke tiajn faktojn atestis pluraj antikvaj eminentuloj; sed mi konsideris tion kiel fabelojn.
— Nu, nun vi devas esti konvinkita, ke ĝi estas vero, kaj vi vidas kiel kondutas la personoj, kiuj ne ricevis konvenan edukadon; tio ne gravas, sed mi timas, ke tiuj sinjorinoj preparas por ni ian insidon.
Tiuj prudentaj pripensoj instigis Kandidon forlasi la herbejon kaj penetri en arbaron. Tie li vespermanĝis kun Kakambo; kaj ambaŭ, malbeninte la inkvizitoron el Portugalio, la guberniestron de Bonaero kaj la baronon, ekdormis sur musko. Ĉe sia vekiĝo ili sentis, ke ili ne povas moviĝi; la kaŭzo estis, ke dum la nokto la Grandoreluloj, la indiĝenoj, katenis ilin per bastaj ŝnuroj, sekve de denunco de la du sinjorinoj. Ilin ĉirkaŭis kvindeko da Grandoreluloj tute nudaj, armitaj per sagoj, klaboj kaj ŝtonaj hakiloj; unuj boligis akvon en granda kaldrono, aliaj pretigis rostostangojn, kaj ĉiuj kriadis:
— Jezuito, Jezuito! Ni venĝu, ni frandu! Ni manĝu jezuitaĵon, ni manĝu jezuitaĵon![53]
— Mi jam diris al vi, mia kara mastro, — ekkriis Kakambo, — ke tiuj du junulinoj nin insidos.
Kandido, ekvidante la kaldronegon kaj la rostostangojn, ekkriis:
— Ili certe nin rostos aŭ bolkuiros. Aĥ, kion dirus majstro Pangloso, se li ekvidus la homan naturon en ĝia praa pureco? Ĉio estas bona, konsentite; sed tio ja estas kruela sorto, perdi Kunegundon kaj esti rostota de Grandoreluloj.
Kakambo neniam perdis la sinregon. Li diris al la afliktita Kandido:
— Ne malesperu; mi iomete komprenas la ĵargonon de ĉi tiu popolo; mi tuj parolos al ili.
— Ne forgesu, — diris Kandido, — admone komprenigi al ili, ke kuirante homojn ili kondutas terure malhumanece, kaj ke tio estas tute nekristana.
— Sinjoroj, — diris Kakambo, — vi evidente intencas manĝi hodiaŭ Jezuiton, ĉu? Nu, bone; nenio estas pli justa ol tiel trakti siajn malamikojn. Efektive la natura juro instruas al ni mortigi nian proksimulon, kaj tiel oni agas sur la tuta tero. Nur tial ni ne profitas nian rajton lin manĝi, ke ni havas alian bonan manĝon; sed vi ne havas samajn vivrimedojn kiel ni: certe estas preferinde manĝi siajn malamikojn ol forlasi al korvoj kaj kornikoj la frukton de sia venko.