» Laste mi fariĝis servistino ĉe la Judo don-Isaĥaro; li metis min je via dispono, mia bela fraŭlino; mi ligis min al via sorto, kaj viaj aventuroj min pli okupis ol la miaj. Mi eĉ neniam parolus al vi pri miaj malfeliĉoj, se vi ne incitus min iomete, kaj se ne estus kutimo sur ŝipo fari rakontojn por sin distri. Fine, fraŭlino, mi havas sperton, mi konas la homojn; donu al vi distron, instigu ĉiun pasaĝeron, ke li rakontu pri sia vivo; kaj se troviĝos unu sola, kiu ne ofte malbenis sian ekziston, kaj kiu ne ofte al si diris, ke li estas la plej malfeliĉa inter la homoj, ĵetu min en la maron kun la kapo antaŭen.
13. Kandido disiĝas de la bela Kunegundo kaj de la maljunulino
Aŭdinte la rakonton de la maljunulino, la bela Kunegundo faris al ŝi ĉiujn ĝentilaĵojn, kiujn oni ŝuldas al persono de ŝia rango kaj merito. Ŝi akceptis la proponon; ŝi instigis ĉiujn pasaĝerojn unu post alia, ke ili rakontu siajn aventurojn. Kandido kaj ŝi agnoskis, ke la maljunulino pravas.
— Estas tre domaĝe, — diris Kandido, — ke la saĝan Pangloson oni kontraŭkutime pendumis ĉe aŭtodafeo; li dirus al ni admirindajn parolojn pri la malbonoj natura kaj morala,[44]
kiuj kovras la teron kaj la maron, kaj mi havus sufiĉe da forto por kuraĝi respektoplene eldiri al li kelkajn obĵetojn.Dum ĉiu eldiris sian rakonton, la ŝipo antaŭeniris. Oni albordiĝis en Bonaero. Kunegundo, kapitano Kandido kaj la maljunulino iris al la domo de la guberniestro Don-Fernando d’Ibaraa-i-Figerora-i-Maskarenes-i-Lampurdos-i-Susa. Tiu sinjoro havis fieron konvenan por homo posedanta tiom da nomoj. La virojn li alparoladis kun grandsinjora malestimo, levante la nazon tiom alten, tiom neelteneble laŭtigante la voĉon, tiom impone parolante, afektante konduton tiom malhumilan, ke ĉiu vizitanto sentis fortan emon lin bastonadi. Pri la virinoj li pasiegis. Kunegundo ŝajnis al li la plej bela el ĉiuj, kiujn li iam ajn vidis. Lia unua parolo estis por demandi, ĉu ŝi estas la edzino de la kapitano. La mieno, kun kiu li demandis, maltrankviligis Kandidon; li ne aŭdacis diri, ke ŝi estas lia edzino, ĉar efektive ŝi ne estis tio; li ne aŭdacis diri, ke ŝi estas lia fratino, ĉar ankaŭ tio ŝi ne estis; kaj kvankam tia oportuna mensogo estis iam tre laŭmoda ĉe la antikvuloj,[45]
kaj povus utili ankaŭ al la modernuloj, tamen lia animo estis tro pura por ne diri la veron.— Fraŭlino Kunegundo, — li diris, — estas faronta al mi la honoron edziniĝi al mi, kaj ni petegas vian ekscelencon konsenti pri nia geedziĝo.
Don-Fernando d’Ibaraa-i-Figerora-i-Maskarenes-i-Lampurdos-i-Susa, levante siajn lipharojn, malice ekridetis kaj ordonis al kapitano Kandido iri revui sian roton. Kandido obeis; la guberniestro restis kun Kunegundo. Li malkaŝis al ŝi sian pasion, solene certigis, ke morgaŭ li sin edzigos al ŝi, kun la beno de la Eklezio aŭ alie, laŭ tio, kiel bonvolos ŝiaj ĉarmoj.
Kunegundo petis kvaronhoron por pripensi, por konsulti la maljunulinon kaj decidi.
La maljunulino diris al Kunegundo:
— Fraŭlino, vi havas 72 gradojn da nobeleco — kaj ne eĉ unu groŝon; dependas nur de vi, ĉu vi fariĝos la edzino de la plej granda sinjoro en la suda Ameriko kun tre belaj lipharoj. Ĉu utilas, ke vi tenu vian dignon en neŝancelebla fidelo? Vin perfortis Bulgaroj; Judo kaj inkvizitoro ĝuis vian amfavoron; la malfeliĉoj donas rajtojn. Mi konfesas, ke, se mi estus sur via loko, mi senhezite edziniĝus al la guberniestro kaj prosperigus kapitanon Kandido.
Dum la maljunulino tiele parolis kun la tuta prudento, kian donas la aĝo kaj la sperto, en la havenon eniris malgranda ŝipo; ĝi portis juĝiston kaj ties policanojn, kaj jen kio venigis ilin.
La maljunulino tute prave divenis, ke la monon kaj la juvelojn de Kunegundo ŝtelis la grandmanika Franciskano en la urbo Badaĥoso, dum ŝia hasta fuĝo kun Kandido. La monaĥo provis vendi kelkajn el la juveloj al juvelisto. Tiu rekonis ilin kiel apartenantajn al la granda inkvizitoro. La Franciskano, antaŭ ol esti pendumita, konfesis, ke li ŝtelis ilin; li priskribis la personojn kaj indikis, kien ili iris. La forkuro de Kunegundo kaj de Kandido jam estis sciata. Oni sekvis ilin ĝis Kadiso; oni sendis, sen prokrasto, ŝipon por persekuti ilin. La ŝipo jam estis en la haveno de Bonaero. Disvastiĝis famo, ke juĝisto estis elŝipiĝonta, kaj ke oni persekutas la murdintojn de la granda inkvizitoro. La prudenta maljunulino tuj kaptis la situacion.
— Vi ne povas forkuri, — ŝi diris al Kunegundo; — cetere, nenio vin minacas: ne vi mortigis la inkvizitoran moŝton; kaj krome la guberniestro vin amas kaj ne permesos, ke oni malbone vin traktu; restu.
Tuj ŝi hastas al Kandido:
— Forkuru, — ŝi diris, — aŭ post unu horo vi brulos sur ŝtiparo.
Ĉia prokrasto estus pereiga — sed kiel sin disigi de Kunegundo, kaj kien rifuĝi?
14. Kiel akceptis Kandidon kaj Kakambon la Paragvajaj Jezuitoj