Longa estis la interparolo; ĝi temis pri la moroj, pri la virinoj, pri la publikaj spektakloj, pri la artoj. Fine Kandido, kiun ĉiam interesis metafiziko, demandis pere de Kakambo ĉu en la lando ekzistas religio.
La maljunulo iomete ruĝiĝis.
— Nu, — li diris, — kiel eblas dubi pri tio? Ĉu vi rigardas nin kiel maldankemulojn?
Kakambo humile demandis, kiu religio estas en Eldorado. La maljunulo denove ruĝiĝis.
— Ĉu povas ekzisti du religioj? — li diris. — Ni havas, mi pensas, la ĉies religion; ni adoras Dion de la vespero ĝis la mateno.
— Ĉu vi adoras nur unu Dion? — demandis Kakambo, kiu ĉiam divenis la dubojn de Kandido.
— Memkompreneble, — diris la maljunulo, — ne ekzistas du, nek tri, nek kvar. Mi konfesas al vi, ke la homoj el via mondo faras tre strangajn demandojn.
Kandido senlace plu demandadis la bonan maljunulon; li volis scii kiel oni preĝas Dion en Eldorado.
— Ni ne preĝas, — diris la bona kaj respektinda saĝulo; — ni ne bezonas peti de li ion ajn; li donis al ni ĉion necesan; ni senĉese lin dankas.
Kandido havis la scivolon vidi pastrojn; li demandigis, kie ili estas. La bona maljunulo ekridetis.
— Karaj amikoj, — li diris, — ni ĉiuj estas pastroj; la reĝo kaj ĉiuj familiestroj ĉiusemajne solene kantas dankajn kantojn; kaj kvin aŭ ses mil muzikistoj akompanas ilin.
— Kiel do, ĉu vi ne havas monaĥojn, kiuj instruas, disputas, regas, intrigas kaj bruligas la homojn, kiuj ne havas saman opinion kiel ili?
— Necesus por tio, ke ni freneziĝu, — diris la maljunulo. — Ni ĉiuj ĉi tie estas samideanoj kaj ne komprenas, kion vi diras pri viaj monaĥoj.
Ĉe ĉiuj ĉi tiuj paroloj Kandido statis kvazaŭ ekstaze kaj pense al si diris:
«Ĉi tio tre diferencas disde tio, kio ekzistas en Vestfalio kaj en la kastelo de lia barona moŝto. Se nia amiko Pangloso vizitus Eldoradon, li ne plu dirus, ke la kastelo Tunder-ten-tronk estas la plej bela loko sur la tero. Certe, la vojaĝoj instruas.»
Post tiu longa interparolado, la bona maljunulo prijungigis sesŝafan kaleŝegon, kaj ordonis al dek du el siaj servistoj eskorti la vojaĝantojn al la kortego.
— Mi pardonpetas, — li diris, — ke mia maljuneco senigas min je la honoro vin akompani. La reĝo vin akceptos laŭ maniero, pri kiu vi ne estos malkontentaj, kaj vi sendube indulgos la morojn de la lando, se estas kelkaj, kiuj al vi malplaĉas.
Kandido kaj Kakambo enkaleŝiĝas; la ses ŝafoj kvazaŭ flugas, kaj post malpli ol kvar horoj oni alveturas la reĝan palacon, situantan rande de la ĉefurbo. La portalo estas 220 futojn alta kaj 100 futojn larĝa; ne eblas klarigi, el kia materialo ĝi estis farita; sed oni tuj vidas, ke ĝi ege superas la ŝtonojn kaj sablon, kiujn ni nomas
Dudek belaj gardistinoj akceptis Kandidon kaj Kakambon ĉe ilia elkaleŝiĝo, kondukis ilin en banejon, vestis ilin per roboj teksitaj el kolibra lanugo; poste kortegaj altranguloj kaj altrangulinoj kondukis ilin en la apartamenton de Lia Reĝa Moŝto, inter du vicoj po mil muzikistoj, laŭ la kutima maniero. Kiam ili proksimiĝis al la trona salono, Kakambo demandis la kortegestron kiel oni salutu Lian Reĝan Moŝton: ĉu oni sin ĵetu genue aŭ ventre surteren; ĉu oni metu la manojn sur la kapon aŭ sur la postaĵon; ĉu oni leku la polvon de la planko; unuvorte, kia estas la ceremonio.
— La kutimo, — diris la kortegestro, — estas ĉirkaŭbraki la reĝon kaj lin kisi sur ambaŭ vangojn.
Kandido kaj Kakambo sin ĵetis sur la kolon de Lia Reĝa Moŝto, kiu akceptis ilin kun plej eleganta facileco imagebla kaj ĝentile invitis ilin al la vespermanĝo.
Intertempe antaŭ la vespermanĝo oni travidigis al ili la urbon: la publikajn konstruaĵojn, kies supro atingis la nubojn; la bazarojn milkolone ornamitajn; la fontanojn kun pura akvo, la fontanojn kun roza akvo, tiujn kun likvoroj el sukerkanoj, kiuj konstante fluis, starante sur grandaj placoj, pavimitaj per ia speco de gemoj, eligantaj odoron similan al tiu de kariofilo kaj de cinamo.
Kandido petis, ke oni montru al li la kortumon, la parlamenton; oni diris, ke tioj ne ekzistas, kaj ke oni neniam procesas. Li demandis, ĉu estas malliberejoj; oni respondis, ke ne.
Tamen nenio lin pli impresis, nenio lin pli multe plezurigis, ol la Palaco de la Sciencoj, en kiu li vidis galerion du mil paŝojn longan, plenan je instrumentoj matematikaj kaj fizikaj.
La tutan posttagmezon ili pasigis trarigardante vidindaĵojn, kaj estis vizitintaj eble milonon da ili, kiam oni reveturigis ilin ĉe la reĝon. Kandido altabliĝis inter Lia Reĝa Moŝto, sia servisto Kakambo kaj pluraj sinjorinoj. Neniam oni pli bone manĝis, kaj neniam iu montriĝis pli sprita vespermanĝanto ol Lia Reĝa Moŝto. Kakambo tradukadis al Kandido la spritaĵojn de la reĝo, kaj eĉ tradukite ili tamen restis spritaj. El ĉio, kio mirigis Kandidon, tio ne estis la malplej mirinda.
Ili restis monaton en tiu gastama lando. Kandido senĉese diradis al Kakambo: