Ĉi tiu juĝoprocedo definitive malesperigis Kandidon. Fakte, en sia vivo li spertadis malfeliĉojn ege pli dolorigajn; sed la flegmo de la juĝisto kaj de la priŝtelinta lin ŝipmastro lin kolerigis kaj ĵetis en profundan melankolion. La fieco de la homoj sin prezentis al li en sia tuta malbelo; li cerbumis nur malgajajn ideojn.
Fine, diskoniĝis ke franca ŝipo estas forveturonta al Bordozo. Ĉar li ne plu havis transportendajn ŝafojn, ŝarĝitajn per diamantoj, li luis kajuton je ordinara prezo, kaj sciigis tra la urbo, ke li pripagos la vojaĝon, la nutron kaj donacos du mil piastrojn al honestulo, kiu konsentos vojaĝi kun li — kondiĉe, ke tiu homo abomenas sian staton kaj estas la plej malfeliĉa en la provinco.
Sin prezentis tia amaso da kandidatoj, ke por loki ilin ĉiujn ne sufiĉus tuta ŝiparo. Por elekti inter la plej bonaj, Kandido apartigis dudekon da homoj, kiuj ŝajnis sufiĉe societemaj, kaj kiuj pretendis meriti la preferon. Li kolektis ilin en sian gastejon, donigis al ili vespermanĝon, ĵuriginte ilin, ke ĉiu verfidele rakontos sian historion; li promesis elekti tiun, kiu ŝajnos al li la plej kompatinda kaj plej prave malkontenta pri sia stato, kaj la ceterajn iel rekompenci.
La kunsido daŭris ĝis la kvara horo matene. Ĉe ĉiu rakonto Kandido rememoradis tion, kion diris al li la maljunulino dum la iro al Bonaero, kaj pri la veto, kiun ŝi faris, ke malestas sur la ŝipo homo ne spertinta tre grandajn malfeliĉojn. Kaj ĉiufoje li pensis pri Pangloso.
«Malfacilus al majstro Pangloso pruvi sian sistemon. Mi ŝatus lin vidi ĉi tie. Certe ĉio bonordas — sed nur en Eldorado, kaj en neniu alia parto de la tero.»
Fine li decidis favore al kompatinda scienculo, kiu dek jarojn laboris por eldonistoj en Amsterdamo. Kandido juĝis, ke neniu metio en la mondo pli abomenigas al oni la vivon.
Ĉi tiun scienculon — cetere bonan homon — priŝtelis lia edzino, tradraŝis lia filo, forlasis lia filino, forfuĝinta kun Portugalo. Ĵus li perdis malgravan oficon, per kiu li sin vivtenis; kaj la Surinamaj predikantoj lin persekutis, opiniante lin Socinano.[57]
Verdire, la aliaj pretendantoj estis ne malpli malfeliĉaj; sed Kandido esperis, ke la scienculo lin distrados dum la vojaĝo. La aliaj konkurantoj opiniis, ke rilate al ili Kandido kondutis tre maljuste; li kvietigis ilin donacante al ĉiu po cent piastrojn.20. Kio okazis al Kandido kaj Marteno surmare
Do, kun Kandido al Bordozo ŝipiris la maljuna scienculo, kies nomo estis Marteno. Ambaŭ estis multon vidintaj kaj suferintaj; kaj eĉ se la ŝipo navigus de Surinamo al Japanio preter la promontoro Bonespera, ne mankus al ili temoj por diskutado pri la malbono morala kaj la malbono natura dum la tuta vojaĝo.
Tamen Kandido havis grandan avantaĝon super Marteno: li plu esperis revidi Kunegundon, dum Marteno esperis nenion. Krome, Kandido havis oron kaj diamantojn; kaj, kvankam li estis perdinta cent dikajn ruĝajn ŝafojn, ŝarĝitajn per la plej grandaj trezoroj de la tero; kvankam li ne povis forgesi la friponagon de la Holanda mastro — tamen, kiam li pensis pri tio, kio restas en liaj poŝoj, kaj kiam li parolis pri Kunegundo, ĉefe ĉe la fino de manĝado, tiam li inklinadis al la Panglosa sistemo.
— Sed vi, sinjoro Marteno, — li demandis la scienculon, — kion pri ĉio ĉi tio pensas vi? Kion vi opinias pri la morala malbono kaj la natura malbono?
— Sinjoro, — respondis Marteno, — niaj pastroj kulpigis min, ke mi estas Socinano; sed fakte mi estas Maniĥeano.[58]
— Vi min mokas, — diris Kandido, — ne plu restas Maniĥeanoj en la mondo.
— Restas mi, — diris Marteno. — Mi ne scias kial, sed alie pensi mi ne povas.
— Do certe vi havas la diablon en via korpo, — diris Kandido.
— La diablo tiom aktive enmiksiĝas en la aferojn de ĉi tiu mondo, — diris Marteno, — ke ĝi povas esti en mia korpo, egale kiel ie ajn; sed mi konfesas al vi, ke ĉiufoje kiam mi ekrigardas ĉi tiun terglobon, aŭ pli ĝuste ĉi tiun globeton, mi ekpensas, ke Dio lasis ĝin al la zorgoj de iu malbonfarulo; mi tamen esceptas Eldoradon.
» Mi malofte vidis urbon, kiu ne dezirus ruiniĝon de najbara urbo, nek familion, kiu ne volus ekstermi alian familion. Ĉie la malfortuloj malamegas la potenculojn, antaŭ kiuj ili malnoble humiliĝas, kaj la potenculoj traktas ilin kiel gregon, kies lanon kaj karnon oni vendas. Miliono da murdistoj enregimentigitaj trakuras la tutan Eŭropon, profesie mortigadas kaj disciplineme rabadas por gajni sian panon, ĉar pli honestan metion ili ne scias. En la urboj, kiuj ŝajnas ĝui pacon, kaj kie floras la artoj, la homojn pli suferigas la envio, la zorgoj kaj la maltrankviligoj ol sieĝatan urbon la plagoj de milito. La kaŝitaj ĉagrenoj eĉ pli turmentas ol la publikaj mizeroj. Unuvorte, da tioj mi tiom vidis, mi tiom spertis, ke mi fariĝis Maniĥeano.
— Tamen ekzistas bono, — rebatis Kandido.
— Eble, — diris Marteno, — sed mi ĝin ne konas.