— Estu kio estos, — diris Kandido, — sed unu afero min konsolas: mi vidas, ke oni ofte retrovas personojn, kiujn oni jam ne esperis retrovi. Ĉar mi retrovis mian ruĝan ŝafon kaj Violeton, eble ankaŭ Kunegundon mi renkontos.
— Mi deziras, — diris Marteno, — ke iam ŝi vin feliĉigu; sed pri tio mi tre dubas.
— Vi estas tre malmolkora, — diris Kandido.
— Ĉar mi havas vivosperton, — diris Marteno.
— Sed rigardu ĉi tiujn gondolistojn, — diris Kandido, — ili kantas senĉese!
— Vi ne vidas ilin en ilia hejmo, kun iliaj edzinoj kaj iliaj buboj, — diris Marteno. — Siajn ĉagrenojn havas la doĝo, la siajn havas gondolisto. Mi koncedas, se konsideri ĉion, la sorto de gondolisto estas preferinda ol tiu de doĝo; sed mi opinias, ke la diferenco estas tiom malgranda, ke ne penvaloras ekzameni la aferon.
— Oni rakontas, — diris Kandido, — pri la senatano Pokozorgo,[85]
kiu loĝas en tiu bela palaco ĉe Brento,[86] kaj kiu sufiĉe bone akceptas la alilandanojn. Onidire tiu homo neniam havis ĉagrenon.— Mi volus vidi tian mirindaĵon, — diris Marteno.
Kandido tuj sendis al sinjoro Pokozorgo por peti pri permeso viziti lin morgaŭe.
25. Vizito ĉe sinjoro Pokozorgo, Venecia nobelo
Kandido kaj Marteno gondole veturis sur Brento kaj alvenis ĉe la palacon de la moŝta sinjoro Pokozorgo. La ĝardenojn, belguste aranĝitajn, ornamis belaj statuoj marmoraj; la palaco estis bonstila. La mastro, sesdekjara, riĉega, akceptis la du scivolemulojn kun ĝentila indiferento, kio konfuzetis Kandidon kaj ne malplaĉis al Marteno.
Unue beletaj kaj pure vestitaj junulinoj prezentis ĉokoladon, kiun ili tre bone ŝaŭmkirlis. Kandido ne povis sin deteni de laŭdo pri iliaj belo, afabla ĉarmo kaj lerto.
— Jes, ili estas sufiĉe bonaj, — diris la senatano Pokozorgo. — Fojfoje mi kunprenas ilin en mian liton, ĉar la sinjorinoj el la urbo min sattedis per siaj koketado, ĵaluzoj, kvereloj, kapricoj, etanimeco, malhumilo kaj la sonetoj, kiujn oni devas verki aŭ mendi por ili; sed fine, ankaŭ ĉi tiuj du junulinoj komencas forte min tedi.
Post la matenmanĝo Kandido promenis en longa galerio, kaj tie lin frapis la belo de la pentraĵoj. Li demandis, kiuj majstroj pentris la du unuajn.
— Ili estas de Rafaelo, — diris la senatano. — Mi aĉetis ilin tre kare, pro vanto, antaŭ kelke da jaroj. Oni diras, ke ili estas la plej belaj en Italio, sed al mi ili tute ne plaĉas: la farboj tre malheliĝis, la figuroj estas magraj kaj ne sufiĉe reliefaj; la drapiraĵoj tute ne similas ŝtofon — unuvorte, malgraŭ ĉiuj laŭdoj mi ne trovas en ili veran imiton de la naturo. Mi ŝatos bildon nur kiam rigardante ĝin mi vidos kvazaŭ la naturon mem; tamen tiaj ne ekzistas. Mi havas multe da pentraĵoj, sed mi ne plu rigardas ilin.
Atendante la tagmanĝon, Pokozorgo ludigis al si koncerton. Kandido trovis la muzikon admirinda.
— Tiu bruo, — diris Pokozorgo, — povas distri dum duonhoro; sed se ĝi daŭras pli longe, ĝi tedas ĉiujn, kvankam neniu kuraĝas tion konfesi. La muziko hodiaŭ estas nur la arto ludi malfacilajn aferojn, kaj tio, kio estas nur malfacila, ne povas plaĉi longtempe.
» Eble mi pli ŝatus operon, se oni per diversaj rimedoj ne farus el ĝi monstron, kiu min indignigas. Ĉeestu, kiu deziras, la prezentadon de malbonaj tragedioj kun muziko, en kiuj la scenoj estas verkitaj nur por tre malĝustatempe enŝovi du aŭ tri ridindajn kantojn, ebligantaj al aktorino paradi per sia voĉo. Svenu de plezuro, kiuj deziras aŭ povas, kiam kastrito kantetas la rolon de Cezaro aŭ Katono kaj mallerte pavas sur la scenejo. Miaflanke, jam delonge mi fordecidis pri tiuj sensencaĵoj, kiuj hodiaŭ konsistigas la gloron de Italio, kaj kiujn monarĥoj pripagas tiom kare.
Kandido iom obĵetis, kvankam sen vervo. Marteno samopiniis kun la senatano.
Oni altabliĝis kaj post bonega tagmanĝo eniris la bibliotekon. Ekvidinte lukse binditan libron de Homero, Kandido laŭdis la belguston de la eminenta moŝto.
— Jen libro, — li diris, — kiu ĝuigis la grandan Pangloson, la plej bonan filozofon Germanian.
— Min ĝi ne ĝuigas, — flegme diris Pokozorgo. — Iam oni kredigis al mi, ke ĝin legante mi ricevas plezuron; sed tiu senĉesa sinsekvo da bataloj, ĉiuj similaj unu al la aliaj; tiuj dioj, kiuj ĉiam agas kaj faras nenion definitivan; tiu Heleno, kiu estas la kaŭzo de la milito, kaj kiu apenaŭ agas en la verko; tiu Trojo, kiun oni sieĝas kaj kiun oni ne venkoprenas — ĉio ĉi tio min morte tedas. Kelkfoje mi demandis klerulojn, ĉu ili tiom enuis, kiom mi ĉe tiu legado; ĉiuj sinceruloj konfesis al mi, ke la libro falas el iliaj manoj, sed ke oni tamen ĝin havu en sia biblioteko, kiel memoraĵon pri la antikvo, kaj kiel ties rustajn monerojn, per kiuj oni ne plu komercas.
— Sed via ekscelenco ne tiel pensas pri Vergilio? — demandis Kandido.