— Mi estas Karlo-Edvardo[90]
, reĝo de Anglio; mia patro transdonis al mi siajn rajtojn je la reĝlando; mi batalis por defendi ilin; oni elŝiris la koron al okcent el miaj amikoj kaj per ĝi oni batis iliajn vangojn. Mi estis malliberigita; (??) nun mi iras al Romo por viziti la reĝon, mian patron, detronigitan kiel mi kaj mia avo, kaj ĉi tien mi venis pro la karnavalo Venecia.Siavice la kvara ekparolis kaj diris:
— Mi estas reĝo de la Poloj; la sorto de l’ milito senigis min je miaj heredaj ŝtatoj;[91]
mia patro spertis la samajn malfeliĉojn; mi rezigne obeas la Providencon kiel la sultano Aĥmedo, la imperiestro Ivano kaj la reĝo Karlo-Edvardo, al kiu[j] Dio donu longan vivon; kaj mi venis ĉi tien pro la karnavalo Venecia.La kvina diris:
— Ankaŭ mi estas reĝo de la Poloj; dufoje mi perdis mian reĝlandon[92]
; sed la Providenco donis al mi alian ŝtaton, en kiu mi faris pli da bono ol ĉiuj reĝoj de Sarmatio kune faris ĉe la bordoj de Vistulo; ankaŭ mi rezigne obeas la Providencon, kaj mi venis en Venecion por pasigi la karnavalon.Restis al la sesa monarĥo paroli:
— Sinjoroj, — li diris, — mi ne estas tiom eminenta kiel vi, tamen ankaŭ mi estis reĝo. Mi estas Teodoro;[93]
oni elektis min reĝo de Korsiko; oni alparolis minLa kvin aliaj reĝoj aŭskultis tiun paroladon kun nobla kompato. Ĉiu el ili donacis dudek dukatojn al la reĝo Teodoro, por ke li havigu al si vestojn kaj ĉemizojn; Kandido donacis al li diamanton valoran du mil dukatojn.
— Kiu do estas tiu simplulo, — ekkriis la kvin reĝoj, — kiu povas donaci — kaj efektive donacas! — centoble pli ol ĉiu el ni? Diru, sinjoro, ĉu ankaŭ vi estas reĝo?
— Ne, sinjoroj, kaj mi neniel aspiras tiun honoron.
Je la momento kiam oni detabliĝis, en la gastejo aperis kvar aliaj princaj Moŝtoj, simile perdintaj siajn ŝtatojn sekve de milito, kaj venintaj Venecion por pasigi tie la reston de l’ karnavalo; sed Kandido neniel atentis ilin. Lin plene okupis la penso pri vojaĝo al Istanbulo por trovi sian karan Kunegundon.
27. Vojaĝo de Kandido al Istanbulo
La fidela Kakambo jam aranĝis, ke la turka ŝipestro, rekondukonta sultanon Aĥmedo al Istanbulo, kunprenos Kandidon kaj Martenon. Ambaŭ sin direktis al la ŝipo, respektege sin klininte antaŭ Lia kompatinda Majesto. Survoje Kandido diris al Marteno:
— Vidu, ĵus ni vespermanĝis kun ses detronigitaj reĝoj! Kaj al unu ili mi eĉ almozdonis. Eble estas multaj aliaj princoj ankoraŭ pli malfeliĉaj. Koncerne min, mi perdis nur cent ŝafojn, kaj mi flugas en la brakojn de Kunegundo. Mia kara Marteno, ankoraŭfoje, pravas Pangloso kaj ĉio bonas.
— Tion mi deziras, — diris Marteno.
— Sed endas agnoski, — diris Kandido, — ke nia ĵusa aventuro Venecia estas tute nekredebla. Neniam oni vidis nek aŭdis, ke ses detronigitaj reĝoj kune vespermanĝus en gastejo.
— Tio estas ne pli mirinda ol la plejparto el la aferoj, kiuj nin trafis. Tre ordinare okazas, ke reĝoj perdas la tronon; kaj rilate al la honoro vespermanĝi kun ili, tio estas bagatelo neatentinda. Ne gravas, kun kiuj oni manĝas, gravas kion oni manĝas.
Apenaŭ surŝipiĝinte, Kandido tuj saltis sur la kolon de sia eksservisto, de sia amiko Kakambo.
— Diru do, — li demandis, — kion faras Kunegundo? Ĉu plu ŝi estas eksterordinare bela? Ĉu plu ŝi min amas? Kiel ŝi fartas? Ci sendube aĉetis por ŝi palacon en Istanbulo?
— Mia kara mastro, — respondis Kakambo, — Kunegundo lavas bovlojn sur la bordo de la Marmora maro, ĉe princo, posedanta tre malluksan vazaron; ŝi estas sklavino en la domo de eksmonarĥo nomata Rakoci’[94]
, al kiu la Granda Turko donas po tri azilajn eskudojn tage; sed pli bedaŭrinde estas, ke ŝi perdis sian belon kaj fariĝis terure malbela.— Ĉu ŝi estas bela aŭ malbela, — diris Kandido, — mi estas honesta homo, kaj mia devo estas ami ŝin ĉiam. Sed kiel ŝi povis fali en tian mizeregon malgraŭ la kvin aŭ ses milionoj, kiujn ci kunportis?
— Nu, — diris Kakambo, — ĉu do mi ne devis doni du milionojn al sinjoro don-Fernando d’Ibaraa-i-Figerora-i-Maskarenes-i-Lampurdos-i-Susa, la guberniestro de Bonaero, por ricevi la permeson repreni fraŭlinon Kunegundo? Ĉu brava pirato ne forrabis de ni ĉion ceteran? Ĉu tiu pirato ne veturigis nin al la promontoro Matapo, al Meloso, al Ikario, al Samoso, al Petra, al Dardanelo, al la Marmora maro, al Uskudaro? Kunegundo kaj la maljunulino servas ĉe tiu princo, pri kiu mi jam parolis, kaj mi estas sklavo de la ekssultano.
— Kiom da interkroĉitaj malfeliĉoj! — diris Kandido. — Tamen, finfine mi havas ankoraŭ kelkajn diamantojn; mi facile liberigos Kunegundon. Tre domaĝe, ke ŝi fariĝis malbela.
Poste, sin turnante al Marteno: